Kalia piruvato
Kalia piruvato | ||
Plata kemia strukturo de la Kalia piruvato | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia piruvato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 4151-33-1 | |
ChemSpider kodo | 70193 | |
PubChem-kodo | 23678876 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Molmaso | 126,152 g·mol-1 | |
Acideco (pKa) | 2,50 | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36 R37 R38 | |
Sekureco | S24 S25 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P280, P301+312, P302+352, P305+351+338, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P501[1] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kalia piruvato aŭ C3H3KO3 estas organika kalia salo de la piruvata acido, uzata en la traktado por pezo-perdo kaj dikeco, alta kolesterolo, kataraktoj, kancero kaj plibonigo de atletika plenumado. Ĝi estas esenca por la muskola forto kaj formado de glikogeno. Krome, alfa-keto-glutarata acido kombinas kun amoniako produktata de muskola aktiveco generante glutaminon kiu agas kiel energi-brulaĵo.
Piruvatoj estas la lasta trikarbonaj fragmentoj produktitaj el la glukozo-metabolo. Studoj faritaj kun suplemento de piruvatoj en ratoj konkludas ke piruvatoj posedas inhibajn efikojn sur lipido-sintezoj kaj pezo-gajnoj, do, suplementoj de piruvatoj promocias grasperdon, inhibon de grasdeponado kaj plibonigas reziston kaj plenumadon de fizikaj ekzercoj. [2]
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]- Preparado de kalia piruvato per traktado de piruvata acido kaj kalia hidroksido:
Glikolizo
[redakti | redakti fonton]Reakcio 1
[redakti | redakti fonton]- Biologia anaeroba produktado de piruvata acido per glikolizo en la ĉelplasmo de la enzimo piruvata kinazo. Piruvatoj estas la fina produkto de la glikolizo. La plejmulto el la piruvatoj konvertiĝas al Acetil-Koenzimo A kaj partoprenas en la Ciklo de Krebs kaj elektrona transporto-sistemo.:[3]
Reakcio 2
[redakti | redakti fonton]- Kiam mitokondrio ne sufiĉas aŭ en malesto de sufiĉa oksigeno, piruvatoj povas akcepti la hidrogenojn de la glukoza metabolo kaj iĝi laktata acido.:[4]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Mechanisms, and Cellular and Environmental Regulation, of Photosynthesis
- Dietary Supplements: Toxicology and Clinical Pharmacology
- Understanding Nutrition
- Methods in Microbiology
- Enzymatic Potassium
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|