Bresto, antaŭe Litova Bresto aŭ Bresto apud Bugo (ruse "Брест", beloruse "Брэст", pole Brześć, jide בּריסק, hebree ברסט ליטובסק, ukraine: Берестя ) estas urbo en Belorusio, administra centro de la Bresta regiono. La urbo situas en la plej okcidenta parto de Belorusio, proksime al Pollando.
La urbo estas grava transporta centro, rivera haveno. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 344 470 loĝantoj sur areo de 146,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 357 loĝantoj/km². Ĝis 1945 la urbo situis en Pollando, kie nun estas centro de la pola kulturo en Belorusio, kun la pola konsulejo, kaj kiel la nomo Litova Bresto (Brest-Litovsk) indikas, ankoraŭ pli frue estis parto de Litovio.