[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

AK-47

El Vikipedio, la libera enciklopedio
AK-47
firearm model vd
Dum 1947 - nekonata/nuntempe
vdr

AK (mll de la rusa Автомат Калашникова образца 1947 года, Avtomat Kalaŝnikova obrazca 1947 goda) aŭ Mitraleto Kalaŝnikov aŭ pli mallonge nomigita nur Kalaŝnikov estas aŭtomata fusilo kreita en 1947 de Miĥail Kalaŝnikov (ruse Михаил Тимофеевич Калашников).

Tiu pafilo apartenas la novan armilan specon, kiun naskis la malpli sukcesa pafilo StG 44 (Sturmofusilo) kaj iĝis vera "reklamo" por sturma speco. Ĝis nun multaj landoj preferas variantojn de AK-47 ol pli novajn sturmajn konstruaĵojn. Ekzistas du finnaj versioj kaj israela versio Galil. Ekzistas ĉeĥoslovakia tre simila sturmofusilo vz. 58. Ĉinoj faris kopiojn de AK-47 nekalkuleble ("Type 56").

Estas ne tre klare, kiom prenis AK-47 de la germana sturmofusilo (oni diras, ke kaptita sinjoro Schmeisser helpis krei novan sovetan armilon), sed sinjoro Kalaŝnikov faris multon.

Ĝia malmulta kosto, ĝia fortikeco, ĝia konfido kaj ĝia facileco de malpurigo estas kialoj por ĝiaj multnombraj vendoj.

Tiu sovetia sturmofusilo vendiĝis en duona jarcento je 100 milionoj da ekzempleroj, estis kaj plu estas produktata en pluraj landoj.

Propagitas la ne tre ĝusta nomo AK-47, ĉar la 47-a modelo estis la unua. Sed ekzistas multo da AK. La 47-a modelo ne longis - en 1959 aperis la modelo AKM (AK Modernigita) kaj ĝiaj versioj:

  1. AKMC (Faldebla)
  2. AKMH (Nokta)
  3. AKMCH (Faldebla, nokta)
  4. du maldissenditaj: АКМСЛ kaj AKMСУ (Faldebla, mallongita).

Versio de kalibro 5.45x39mm nomitas AK 74. Versioj:

  1. AK 74H (Nokta)
  2. AK 74C (Foldebla)
  3. AK 74CH (Foldebla, nokta)
  4. AK 74M
  5. AKC 74У (Faldebla, Mallongita)

Oni inventis la kroman kalibron 5.45x39mm post rigardi usonan armilon M16 dum Vjetnama milito (pli malgranda kalibro okazis pli ekzakta).

En komenco de XXI jarcento estis kreita nova "por la dua jarmilo" la 100-a serio, bazita sur AK 74M (plasta furnituro, faldebla kolbo, fiksilo por nokta celilaro):

  1. AK 101 (kartoĉo 5.56x45mm NATO)
  2. AK 103 (7.62x39mm, same kiel AK kaj AKM)
  3. tri mallongitaj (sed pli longaj ol AKMCУ kaj АКС 74У) - AK 102 (5.56mm), AK 104 (7.62mm), AK 105 (5.45mm)
  4. du novaj modeloj kun "aktiva aŭtomatiko" - AK 107 (5.56mm) kaj AK 108 (5.45mm).

La flago de Mozambiko en sia nuna formo inkludas bildon de la sturmofusilo AK-47 kaj estas la nura nacia flago en la mondo kiu havas tiom modernan armilon.