Lisbono
Lisbono | |||
portugale Lisboa | |||
Ĉefurbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Concelho de Lisboa | |||
Deveno de nomo: Lisboa, portugale derivita de la fenicia Allis Ubbo por savu havenon, latine Ulyssippo antaŭ Ulysses kaj/aŭ Romana Olissipona, por la nomo de rivero Taĵo | |||
Lando | Portugalio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Regiono Lisbono | ||
Subregiono | Granda Lisbono | ||
Distrikto | Distrikto Lisbono | ||
Municipo | Lisbono | ||
Civilaj paroĥoj | 25
| ||
Rivero | Taĵo | ||
Situo | Lisbono | ||
- alteco | 2 m s. m. | ||
- koordinatoj | 38° 42′ 25″ N 9° 8′ 8″ U / 38.70694 °N, 9.13556 °U (mapo) | ||
Plej malalta punkto | Marsurfaco | ||
- situo | Atlantiko | ||
- alteco | 0 m s. m. | ||
Areo | 84,8 km² (8 480 ha) | ||
- de aglomeraĵo | 84,8 km² (8 480 ha) | ||
- de metropolo | 2 957,4 km² (295 740 ha) | ||
Loĝantaro | 564,657 (2004) | ||
- de aglomeraĵo | 2 385 000–2 435 837 | ||
- de metropolo | 2 830 867 | ||
Denseco | 5 659 loĝ./km² | ||
Setlejo | fl.719 | ||
- Urbo | ĉ.1256 | ||
LAU | Concelho/Câmara Municipal | ||
- situo | Praça do Município, Lisbono | ||
- leviĝo | 33 m | ||
- koordinatoj | 38° 42′ 29″ N 9° 8′ 18″ U / 38.70806 °N, 9.13833 °U (mapo) | ||
Urbestro | Carlos Moedas | ||
Horzono | OET (UTC0) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+1) | ||
Poŝtkodo | 1149-014 Lisboa | ||
Area kodo & Prefikso | (+351) 21 XXX-XXXX | ||
ISO 3166-2 kodo | PT | ||
Laŭloka nomo | Lisboeta | ||
Patrona sanktulo | Santo António | ||
Municipa adreso | Praça do Município, 1º 1149-014 Lisboa | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo de Lisbono enkadre de Portugalio
| |||
Urba mapo
| |||
Vikimedia Komunejo: Lisbon | |||
Retpaĝo: www.cm-lisboa.pt | |||
Lisbono (portugale Lisboa) estas la ĉefurbo de Portugalio. Ĝi situas en okcidenta Portugalio ĉe la enfluejo de rivero Taĵo en la Atlantikon.
En Lisbono loĝas 564.657 personoj (censo de 2001). Inter plej konataj kvartaloj estas Alfama, Baixa (Malaltaĵo), Bairro Alto (Alta Kvartalo) kaj Belemo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis fondita de fenicoj aŭ helenoj. La nomo devenas de greka Olissipo, el Uliso. Tiu nomo poste ŝanĝiĝis al "Lissapona" kaj fine al la moderna Lisboa.
Ĝi estis romia kolonio de la regiono Lusitania. Post diversaj konkeroj, de 1260 ĝi estas la ĉefurbo de Portugalio.
Lisbono fariĝis tre prospera dum la Portugala Imperio, kiam ĝi estis la ĉefa haveno kien alvenis la riĉaĵoj el Brazilo kaj la afrikaj kaj aziaj kolonioj.
Kelkiam estis en Lisbono grandaj tertremoj, la plej granda kaj fama je la 1-a de novembro 1755, kiu mortigis ĉirkaŭ centmil personojn. Vidu Lisbona tertremo en 1755.
Lisbono estis la centro de la respublika revolucio de la 4-a kaj 5-a de oktobro de 1910 kiu forigis reĝon Manuel la 2-a kaj de la Revolucio de la Diantoj (25-a de aprilo de 1974), kiu faligis la diktaturon de Marcello Caetano, la sekvanto de Salazaro.
EXPO'98, Monda Ekspozicio de 1998, aŭ, oficiale, Exposição Internacional de Lisboa de 1998, kies moto estis "Os oceanos: um património para o futuro" (La oceanoj: heredo por la estonteco), okazis en Lisbono de 22a de Majo ĝis 30a de Septembro 1998. Ĝi celis la datrevenon de 500 jaroj de la Portugalaj malkovroj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Alfama
- Almada
- Monumento al Malkovroj
- Museu Nacional de Arte Antiga
- Ponto Vasco da Gama
- Turo de Belem
Kulturo
[redakti | redakti fonton]- La Universitato de Lisbono (portugale Universidade de Lisboa) estas publika esplora universitato en Lisbono, kaj la plej granda universitato en Portugalio. Ĝi estis fondita en 2013 per la fuzio de du antaŭaj publikaj universitatoj en Lisbono, la eksa Universitato de Lisbono (en tiu formo fondita en 1911) kaj la eksa Teknikologia Universitato de Lisbono (en tiu formo fondita en 1930).
- La Nova Universitato de Lisbono (portugale Universidade Nova de Lisboa estas la plej nova el la publikaj altlernejoj, kio estas eksplicite emfazita per la nomo.
- La Akademio de Sciencoj de Lisbono (portugale Academia das Ciências de Lisboa, akronime ACL) estas portugala scienca institucio de publika utileco, la plej alta scienca institucio en Portugalio, kies ĉefa celo estas antaŭenigi sciencan esploradon kaj disvastigi la portugalan kulturon. Ĝi ludis unikan rolon en la scienca kaj teknologia evoluo de Portugalio.
- Rock in Rio estas rokmuzika festivalo, kiu ĝis nun okazis kvar fojojn en Rio-de-Ĵanejro, kvin fojojn en Lisbono kaj du fojojn en Arganda del Rey proksime de Madrido.
Lisbono kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Lisbonon:
- Nun al Lisbono flugas la vojaĝantoj Ibere.
- Ĝiaj bulvardoj, placoj kun skulptoj lukse patosaj
- mirigas Uttu Noan. -Jen la Palaco Somera
- de Keluz, ekstermure, kun ruĝeblanka fasado,
- kaj ĉe l'haveno vasta, la Monumento Naviga.[1]
- En jaro 2018 okazis en Lisbono de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 103-a UK.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Kastelo de Sankta Georgo el la placoj Rossio kaj Figueira
-
Detalo en fasado de Centra Stacidomo (Rossio)
-
Obelisko de Restauradores
-
Fasado de iama teatro konservita por moderna konstruaĵo en Restauradores
-
Detalo en interno de preĝejo de Jeronimos
-
Monumento al Camoes en interno de Jeronimos
-
Lintelo sur enirpordo al Jeronimos
-
Gotika pordego en Jeronimos
-
Monumento al Malkovroj, rivero Taĵo kaj ponto 25a de Aprilo
-
Turo de Belem
-
Arko de Terreiro de Paço
-
Lifto de Santa Justa
Konataj lokanoj
[redakti | redakti fonton]- Augusto Macedo, taksi-ŝoforo
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa redaktita Esperante kaj eldonita en Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Alcântara-Mar (stacidomo)
- Alcântara-Terra (stacidomo)
- Belém (stacidomo)
- Benfica (stacidomo)
- Braço de Prata (stacidomo)
- Cais do Sodré (stacidomo)
- Campolide (stacidomo)
- Entrecampos (stacidomo)
- Entrecampos-Poente (stacidomo)
- Lisboa-Oriente (stacidomo)
- Lisboa-Rossio (stacidomo)
- Lisboa-Santa Apolónia (stacidomo)
- Marvila (stacidomo)
- Roma-Areeiro (stacidomo)
- Sacavém (stacidomo)
- Santos (stacidomo)
- Sete Rios (stacidomo)
- CP Urbanos de Lisboa
- Metroo de Lisbono
- Tramtransporto en Lisbono
- Flughaveno Humberto Delgado
- Eŭrovido-Kantokonkurso 2018
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Mapo Lisbono[rompita ligilo]
- Mapo Lisbono Centro[rompita ligilo]
- Mapo Lisbono Norte[rompita ligilo]
- Mapo Lisbono Ocidental[rompita ligilo]
- Mapo Lisbono Oriental[rompita ligilo]
- Mapo Lisbono: Alfama[rompita ligilo]
- Mapo Lisbono: Bairro Alto[rompita ligilo]
- Mapo Lisbono: Baixa[rompita ligilo]
- Mapo Lisbono: Belém[rompita ligilo]
- http://www.lisbonphotos.net
|
|