El Vikipedio, la libera enciklopedio
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Sudbohemia regiono. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Blatná (apartigilo).
Blatná estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas 95 km sude de Prago kaj 25 km norde de la distrikta urbo Strakonice. Vivas ĉi tie 6 666 loĝantoj (2024). Laŭ la urbo nomiĝas Blatna montetaro.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sedlice, Záboří, Hajany, Kadov, Myštice, Tchořovice, Buzice, Chlum, Mačkov, Lažany, Bezdědovice, Lažánky, Doubravice, Uzeničky, Bělčice, Chobot, Uzenice, Škvořetice, Bratronice kaj Radomyšl.
La ĉefa vidindaĵo estas publike alirebla renesanca akvokastelo Blatná (surfote) ĉirkaŭita de lageto kaj natura parko kun gregoj de damaoj.
El inter bunte ekipitaj interieroj elstaras precipe: ĉasista salono, empira salono, laborĉambro de ĉeĥa sciencisto Jan Evangelista Purkyně, familia galerio kaj kolektoj el Etiopio.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 4 924 |
---|
1880 | 5 014 |
---|
1890 | 4 891 |
---|
1900 | 4 815 |
---|
1910 | 4 839 |
---|
1921 | 4 700 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 4 476 |
---|
1950 | 4 355 |
---|
1961 | 4 722 |
---|
1970 | 5 265 |
---|
1980 | 6 208 |
---|
1991 | 6 944 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 6 644 |
---|
2011 | 6 705 |
---|
2014 | 6 724 |
---|
2016 | 6 700 |
---|
2017 | 6 648 |
---|
2018 | 6 634 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 6 583 |
---|
2020 | 6 573 |
---|
2021 | 6 289 |
---|
2022 | 6 371 |
---|
2023 | 6 600 |
---|
2024 | 6 666 |
---|
Partnerkomunumo de Blatná estas la komunumo Roggwil en Kantono Berno en Svislando.
Partoj de urbo Blatná (9) |
---|
|
|