Bolŝevismo estas politika tendenco, naskiĝinta en la rusia socialdemokrata partio sub la influo de Lenino kaj konkerinta la ŝtatan potencon en Rusio dum la jaro 1917.
|
| « Petro la Granda ne cedis al plejparto de la plej sukcesaj revoluciaj kaj naciaj gvidantoj je celkonscio, je potenco kaj senkompato. Sed en sia ĉefa celo — transformi Rusion je la okcidenta ŝtato — li fiaskis. Kaŭzo de lia fiasko estis en tio, ke li ne fajrigis animojn de la rusaj amasoj per aktiva entuziasmo. Li ne konsideris tion necesa aŭ ne sciis, kiel fari sian celon la “sankta afero”. Ne mirindas ke la revoluciuloj-bolŝevistoj, likvidinte la lastan caron Romanovon, tuj eksentis iun parencecon al Petro, kvankam li estis la caro. Lia celo iĝis ilia celo, kaj ili esperas sukcesi tie, kie li fiaskis. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Por ĵeti sin komplete en entreprenon, ligitan al grandaj ŝanĝoj, homoj devas esti ekstreme malkontentaj, ne tre malriĉaj kaj havi tian senton, ke, posedante povegan doktrinon, senpekan gvidanton aŭ novajn metodojn, ili ricevas aliron al la fonto de la ĉiovenka forto. Samtempe ili devas havi troigitan imagon pri eblecoj kaj perspektivoj de estonteco. Kaj fine ili devas esti tute nesciaj pri malfacilaĵoj, ligitaj al ilia entrepreno. Sperto tiukaze estas obstaklo. Homoj, komenciĝintaj la Francan revolucion, havis nenian politikan sperton. Same kiel la bolŝevistoj, kaj la nazioj, kaj la revoluciuloj de Azio. Sperta homo aperas poste, li aniĝas al la movado kiam ĝi jam moviĝas. Angla politika sperto verŝajne gardas la anglon de la amasaj movadoj. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| |
|
| |
|
| « Tuj post la “homo de la vorto” ricevis agnoskon flanke de la potenculoj, li kutime trovas bombastajn argumentojn por stariĝi ĉe la flanko de la fortuloj kontraŭ la malfortuloj. Lutero, unue defiinta la regantan eklezion kaj kunsente parolinta pri la “malriĉa, sentitola popolo”, poste, kiam li unuiĝis kun germanaj princetoj, deklaris: “Dio preferus ekzistadon de la registaro, eĉ de la plej aĉa, ol permesi al la amaso diboĉi, kiel ajn ĝi estu prava pri tio”. Bourke, kiun aŭspiciis lordoj kaj aristokratoj, parolis pri la “porka plebaro” kaj rekomendis al la malriĉuloj “paciencon, laboron, ŝparemon kaj religion”. La dorlotitaj per gloro kaj flato “homoj de la vorto” en la bolŝevisma Rusio, kiel antaŭe en la Nazia Germanio, ne sentas bezonon stariĝi ĉe la flanko de la persekutatoj kaj teroratoj kontraŭ senkompataj gvidantoj kaj ilia sekreta polico. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| |
|
| « En la okuloj de la homo kredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la nazia partio. Stalin siavice konsideris la naziojn kaj japanojn la solaj estiminduloj. Eĉ la religiaj fanatikuloj kaj la batalemaj ateistoj traktas unu la alian kun estimo. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|