Sorĉistino
Sorĉistino kaj sorĉisto estas eksperimentulo de sorĉarto, ofte kunligata kun paganaj kredoj, viglaj antaŭ la alveno de kristanismo. Oni nuntempe kutimas tiel nomi nuntempe sekvantojn de novpaganismo kaj viko.
Sorĉistino | |
---|---|
okupo | |
Informoj | |
Eble sama | sorĉisto |
La kontraŭsorĉa eklezio faris konfuzon inter sorĉarto kaj satanismo ĉar ambaŭ estis nekristanaj kaj disvastigis la ideon ke sorcist(in)oj estas nur malbonaj magiistoj. Tiu vidpunkto multe influis la nuntempan popolan kredon, laŭ kiu sorĉist(in)oj estas pliofte malbonuloj. Dum la epoko de sorĉistinpersekutoj la nomo sorĉistino estis uzata por virinoj, kiuj malproksimiĝis de la kristana religio. Neniu mem nomis sin tiel sen influo de perforto.
Etimologio
redaktiDe la greka stryx, latina striges devenas la mezepoka stria, strega en la itala. La franca vorto sorcière devenas de source, fonto, misformo de sourcier kaj miksita kun sort, sorto kaj tiuj, kiuj ĵetas ilin. La germana vorto estas Hexe, kiu devenas de la greka aix, kaprino, referenco de paŝta mondo. Bruja, en la hispana lingvo devenas de la ibera bruixa, kaj de la galega bruxa. La angla vorto witch havas pli disputitan devenon, sed povus deveni de la radiko wik kaj kelta kaj ĝermana. La rusa vorto ведьма devenas de arkaikiĝinta verbo ведать - scii.
Psikologia signifo
redaktiLaŭ la analiza psikologio, en la tradicio de Carl Gustav Jung, sorĉistinoj en revoj, legendoj kaj mitoj indikas la malbonan aspekton de la patrina arketipo, do de la detruanta, forglutanta patrino.
Nuntempe historiisto Norman Cohn evidentigis sociajn konstatojn en la fantazmoj elvokitaj en la sorĉisto-ĉasadoj, kaj pli ĝenerale demonigado de marĝenaj homoj (kristanoj en la Romia imperio, herzuloj, lepruloj, "malsuperaj" rasoj, samseksemuloj, ktp), kaj la procezo per kiu tiuj fantazmoj povas iĝi ricevitaj de tuta socio kiel "evidentaj nediskutablaj realaĵon".
Aŭtentaj personoj
redakti- La "infansorĉistino" Agatha Gatter
- La sorĉistinoj de Salem. Salem estas fama pro la sorĉestinprocesoj kiuj okazis tie en la jaro 1692. Tial la urbo nomiĝas ankaŭ sorĉistinurbo en Usono.
- Elisabeth von Doberschütz, naskita von Strantz, edzino de la iama urba armilestro de Neustettin Melchior von Doberschütz, ŝi estis senkapigita kaj bruligita antaŭ la pordegoj de Stettin (Szczecin) la 17-an de decembro 1591.
- Sidonie von Borcke (1548-1620) el la monaĥinejo Marienfließ estis senkapigita kaj bruligita antaŭ la muelejpordego la 28-an de septembro 1620.
- "Tempel Anneke", Anna Roleffes, estis unu el la lastaj en Braunschweig kondamnitaj kaj tie la 30-an de decembro 1663 mortigitaj sorĉistinoj.
- Hester Jonas, la "Meurer", estis kaptita en 1635, torturita ĉe la sorĉistinseĝo kaj senkapigita kaj bruligita 64-jara antaŭ la ventmuelejo de Neuss. La tuta protokolo de la proceso ĉiam ekzistas en Neuss.
- Anna Göldi, lasta – en junio 1782 – en Eŭropo mortigita sorĉistino.
- Anna Truels, bruligita en la 18-a jarcento sur la nordfrisa insulo Nordstrand.
- Maria Holl, (1549 - 1627) La "sorĉistino de Nördlingen" malcedis kiel unu el la unuaj virinoj ĉiujn torturojn dum la sorĉistinproceso kontraŭ ŝi en 1593/1594. Per ŝia forto ŝi liberigis la urbon Nördlingen de la sorĉistinofebro. Ŝia konstanteco enkondukis dubojn je la ĝusteco de sorĉistinprocesoj kaj fine ŝanĝis la pensmaniero de la popolo kaj de la estroj.
Sorĉistinoj en literaturo
redaktiSorĉistinoj en kino
redakti- Akelarre de Pablo Agüero
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- teksto de Marjorie Boulton pri sorĉistino-ĉasado Arkivigite je 2012-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Literaturlisto pri la temo "sorĉestinesplorado"[rompita ligilo] germane
- Pri la historio de sorĉistinpersekutoj[rompita ligilo] germane
- Superrigardo de sorĉistin- kaj sorĉistprocesoj (Aŭstrio) germane
- grava libro pri la temo (france)
- sorĉisto-ĉasado kaj sociaj konstantoj far grava historiisto Norman COHN (france) Arkivigite je 2006-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Sondosiero de la radio Deutschlandfunk (daŭro: 41:19 Minuten): Sorĉistinesplorado Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine