Rusa lingvo
La rusa lingvo (ruse ру́сский язы́к) estas orientslava lingvo, nacia lingvo de rusoj. Ĝi estas la plej vaste parolata slava lingvo, la oka denaske plej parolata lingvo en la mondo (ĉ. 160 mln. parolantoj) kaj la kvina laŭ la tuta lingvanaro (ĉ. 260 mln. parolantoj). En 2013 ĝi iĝis la dua laŭ uzado en Interreto[27]. Rusa lingvo estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj estas vaste uzata kiel helplingvo en internaciaj rilatoj.
Rusa (русский язык) | ||
moderna lingvo • lingvo • natura lingvo | ||
---|---|---|
Orientslavaj lingvoj | ||
Parolata en | Rusio, Ukrainio, Estonio, Latvio, Litovio, Kazaĥio, Belorusio, Moldavio, Kirgizio, Usono, Israelo, Germanio kaj aliaj | |
Parolantoj | 154 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | 170 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | 110 milionoj | |
Skribo | Cirila alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Landoj:
Rusio[1][2] Neagnoskitaj kaj parte agnoskitaj landoj: | |
Reguligita de | Instituto de rusa lingvo (Rusia Akademio de Sciencoj) | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | ru | |
ISO 639-2 | rus | |
ISO 639-3 | rus | |
SIL | RUS | |
Glottolog | russ1263 | |
Angla nomo | Russian | |
Franca nomo | russe | |
Vikipedio | ||
La rusa lingvo estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de eks-Sovetunio kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de Varsovia Pakto. En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, rusa lingvo servas kiel interpopola komunikilo. Ĝi plu estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj, kvankam tiu kvanto malgrandiĝis post disfalo de Sovetunio. En la sovetia periodo post la Dua Mondmilito la rusa lingvo estis forte altrudata malfavorigante lokajn naciajn lingvojn. Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj.
Rusa lingvo uzas cirilan alfabeton. En 1918 soveta registaro plisimpligis ĝian alfabeton; oni forigis kelkajn literojn, ŝanĝis la regulojn pri uzado de la "malmola signo" (ъ), antaŭe tre ofta litero, igante ĝin unu el la malplej oftaj. Tiu ortografia reformo estis proponita ankoraŭ antaŭ la revolucio, sed bolŝevikoj rapidigis ĝian akcepton. Laŭ oficiala politiko de rusigo meze de la 20-a jarcento tre multaj lingvoj de Sovetunio ekuzis cirilan alfabeton kaj akceptis multajn vortojn (precipe neologismojn) en la rusa.
Geografio
redaktiKiel rezulto de lingva politiko de Rusia Imperio, Sovetunio kaj Rusia Federacio la rusa fariĝis mondlingvo (unu el la plej popularaj en la mondo). Ĝi estas parolata kaj havas oficialan statuson en multaj lokoj de estinta Sovetunio.
Rusa lingvo estas tutŝtate oficiala en
- Rusio[1][2]
- Belorusio[3][4]
- parte agnoskitaj ŝtatoj: Sud-Osetio, Ĉednestria Moldava Respubliko[14], neagnoskitaj ŝtatoj: Popola Respubliko de Donecko kaj Popola Respubliko de Luhansk[17].
Ĝi ankaŭ estas oficiala lingvo de ŝtataj organoj en
Krome, en multaj landoj kaj regionoj rusa lingvo havas oficialajn funkciojn.
Rusa lingvo estas sola tutŝtata oficiala lingvo de Rusio (laŭ Konstitucio de Rusio, artikolo 68).
Geografia distribuado
redaktiLa rusa estas parolata ĉefe en Rusio, Belorusio, Ukrainio, Kazaĥio, Kirgizio kaj, je pli malgranda skalo, en la aliaj landoj kiuj konstituis la Sovetunion kaj en Mongolio. Ĝis 1917, ĝi estis la nura oficiala lingvo de la Rusa Imperio. Ekde la soveta periodo, ties situacio ege fluktuis antaŭ la lingvoj de la aliaj etnoj. Kvankam ĉiu el la sovetaj respublikoj havis sian propran oficialan lingvon, la supera prestiĝo estis rezervita por la rusa. Post la dissolvo de Sovetunio en 1991, la ĵus sendependaj novaj landoj promociis siajn indiĝenajn lingvojn. Tio helpis la malpliigon de la kono de la rusa ĉe kelkaj iamsovetaj landoj, kvankam ĝi restas kiel grava lingvo por politikaj kaj ekonomiaj interŝanĝoj en la mondoregiono.
En Latvio ĝia oficiala agnosko kaj ĝia jura laŭleĝeco en la eduksistemo estis temo de grava debato en lando kie pli ol unu triono de la loĝantaro parolas ruse, ĉefe inter tiuj kiuj migris el la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Belorusa Soveta Socialisma Respubliko kaj Ukraina Soveta Socialisma Respubliko post la okupacio de Latvio fare de Sovetunio. Simile, en Estonio la enmigrintoj de la soveta epoko kaj ties posteuloj konstituas proksimume la kvaran parton de la nuntempa loĝantaro. En Litovio, multe pli malgranda populacio rusparolanta estis asimilita post la sendependigo kaj aktuale ĝi estas malpli ol dekono de la totala loĝantaro de la lando. Tamen, diference de la najbaraj baltaj landoj, la rusparolanta minoritato kaj aliaj rusparolantaj litovoj havas sekuran la rajton al la instruado de la rusa lingvo en la lando.
En la 20-a jarcento, la rusa estis instruata ofte en la komunistaj landoj de la iama Varsovia Traktato kaj en aliaj satelitaj landoj, kiel en Pollando, Bulgario, Ĉeĥoslovakio ktp. Tamen la pli junaj generacioj jam ne plu regas la rusan lingvon, ĉar ĝi jam ne plu estas deviga en la eduksistemo. Dume la plej maljunaj tavoloj de la tieaj loĝantaroj ankoraŭ povis kompreni aŭ paroli la rusan en multaj eks-komunistaj landoj komence de la 21-a jarcento.
En Finnlando la rusa estas parolata de rusparolanta minoritato loĝanta delonge en la lando kaj estas tre etenda en loĝlokoj proksimaj al la landlimo kun Rusio, kiu fakte ege moviĝis pro historiaj kaj militaj tialoj laŭlonge de la lasta jarcento. Simile oni parolas ankaŭ la finnan en la rusa flanko de la landlimo.
En Israelo vivas ĉirkaŭ 750 000 judaj enmigrintoj de la iama Sovetunio kaj la israela gazetaro ofte realigas publikaĵojn en rusa, kiu fakte estas unu el la plej parolataj lingvoj en la lando. Ankaŭ en Nordameriko kaj Okcidenta Eŭropo, estas centoj da miloj de personoj rusparolantaj. Ĝenerale, la posteuloj de rusaj elmigrantoj perdas la rusan antaŭ la kvara generacio. La rusparolantaj komunumoj en Okcidenta Eŭropo totale enhavas proksimume 3 milionojn de personoj. Iame la posteuloj de rusaj elmigrantoj tendencis perdi la rusan en la tria generacio. En la aktualo pro la facileco veturi kaj de la aliro al ruslingvaj televidaj kanaloj kaj retejoj, estas tre probable, ke la rusa restas pli da tempo ol antaŭe en pluaj generacioj.
Uzado en internaciaj rilatoj
redaktiRusa lingvo estas uzata en multaj plej influantaj tutmondaj organizaĵoj. Ĝi estas unu el la 6 oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj fakaj organizaĵoj (Unesko, Internacia Atomenergia Organizo, Monda Organizaĵo pri Sano, Internacia Civila Aviada Organizo, Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo, Internacia Telekomunika Unio, Monda Organizaĵo pri Meteologio, Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo).
La rusa estas ankaŭ oficiala lingvo en jenaj organizaĵoj:
- Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (sola);
- Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro (unu el 2);
- Internacia Organizaĵo por Normigado (unu el 3);
- GUUAM;
kaj multaj aliaj.
Dialektoj
redaktiMalgraŭ tre vasta disvastiĝo, la rusa lingvo estas mirinde unueca de la dialektologia vidpunkto. Inter la kaŭzoj de tia unueco estas iam tre grandaj migradoj de homoj trans la lando kaj la rolo de skriba kaj prononca normo, popularigitaj per tutlanda radio kaj, pli poste, televido.
Oni distingas du dialektajn grupojn: la nordan kaj la sudan, zono de Moskvo estas en teritorio de mezaj dialektoj, kiuj enhavas trajtojn kaj de la sudaj, kaj de la nordaj dialektoj.
Por la nordaj dialektoj estas karakterizaj:
- ploziva prononco de fonemo /g/;
- mallongigitaj formoj de verboj en prezenco (dumat anstataŭ dumajet ks.);
- evito de fonemsinsekvo /dn/;
- odiro;
- codiro en kelkaj dialektoj;
ka.
Por la sudaj dialektoj estas karakterizaj:
- frikativa prononco de /g/;
- palatalaj finaĵoj en prezenco ([dumatj] anstataŭ [dumat]);
- adiro (nedistingo de /a/ kaj /o/ sen akcento);
ka.
Lokaj variantoj
redaktiLa rusa, kiel aliaj grandaj lingvoj de la mondo, havas siajn parolajn variantojn (nefiksitajn oficiale kaj ankoraŭ eĉ tre malmulte esploritaj de lingvistoj) ekster Rusia Federacio – en Baltio, Belorusio, Ukrainio, Moldavio, ŝtatoj de Kaŭkazo kaj Meza Oriento. En sudorienta Eŭropo pro proksima parenceco de la ukraina kaj la belorusa lingvoj okazas tre forta intermiksado de la parolo kaj estiĝas dialektaj formoj de rusa-ukraina surĵik kaj rusa-belorusa trasjanka. Ekzemple, sur teritorio de Kirgizio rusa parolo estas sufiĉe konservativa (kaj ĝis antaŭ nelonge konservis formon de 30-aj jaroj de la 20-a jarcento). Ankaŭ en Uzbekio ĝi estas konservativa kaj konservas multajn malnovajn formojn (eĉ en parolo de ruslingvaj reprezentantoj de aliaj nacioj – tataroj, koreoj, armenoj), kio estas ofte karaktera por "insuloj" de lingva komunumo en neparenca (tiuokaze – en neslava) lingva ĉirkaŭo. La rusa parolo ankaŭ en Kazaĥio ne vidigas spurojn de influo de la kazaĥa lingvo, tamen ĝi similas kelkajn dialektojn de Siberio. Siajn lingvistikajn specialecojn havas parolo de rusa elmigrinta diasporo (de diversaj generacioj) en malproksima eksterlando.
Uzado en interreto
redaktiRusa lingvo estas unu el plej uzataj lingvoj en interreto. Ĝi estas vaste uzata en tuta loĝata mondo, plejparte en Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj ĉefe en Rusio. En 2013 ruslingva interreto (ruslingve nomata ankaŭ Руне́т, [RunEt]) fariĝis dua laŭ egeco post anglalingva: ĝin uzas 5,9 % de tuta enhavo (anglan lingvon uzas 54,7 %)[27][27].
Rusa lingvo en Rusio
redaktiRusa lingvo estas plej populara lingvo en Rusio kaj sola tutŝtata oficiala lingvo[28]. Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 rusan lingvon en Rusio scias 137 494 893 loĝantoj (99,41 % de tuta respondintaro)[28].
Rusa lingvo estas nepra studobjekto en ĉiuj rusiaj mezlernejoj.
Lingva politiko de Rusio povas esti konsiderata kiel rusigo (perforta altrudado de rusa lingvo al ne-rusaj popoloj). Multaj aliaj etnaj lingvoj de Rusio estas endanĝeraj aŭ formortantaj aŭ mortintaj.
En Moskvo situas Instituto de rusa lingvo je nomo de Vinogradov — scienca organizaĵo reguliganta kaj kontrolanta kaj esploranta rusan lingvon. Pri problemoj de instruado de rusa lingvo kiel fremda okupiĝas speciala altlernejo — Instituto de rusa lingvo je nomo de Puŝkin (ruslingve).
1-an de septembro 2009 ekfunkciis oficiala "listo de gramatiklibroj, vortaroj, konsultlibroj enhavantaj normojn de nuntempa rusa literatura lingvo dum ĝia uzado kiel ŝtata lingvo de Rusia Federacio". Al la listo apartenas 4 libroj eldonitaj en 2008[29]:
- "Ortografia vortaro de rusa lingvo" de Bukĉina, Sazonova, Telcova (ruse Орфографический словарь русского языка);
- "Gramatika vortaro de rusa lingvo" de Zaliznjak (ruse Грамматический словарь русского языка);
- "Akcentovortaro de rusa lingvo" de Rezniĉenko (ruse Словарь ударений русского языка);
- "Granda frazeologia vortaro de rusa lingvo" de Telija (ruse Большой фразеологический словарь русского языка).
Pri tiu novaĵo informis multaj amaskomulikiloj atentiginte ke la novaj vortaroj permesis uzadon de formoj kaj akcentoj antaŭe konsideritaj kiel eraraj. Multaj rusparolantoj kontraŭis tion opiniante ke tia amasa ŝanĝado en rusa lingvo kaŭzas danĝerecon por pura lingvo; aliaj ne vidas tutan aliformiĝon de lingvo ĉar proponitaj normoj estas delonge uzataj dum rusa parolado. Multaj lingvosciencistoj kritikas ankaŭ elektadon de libroj por la listo: tien trafis hazardaj libroj ĉar oni sukcesis proponi ilin antaŭ aliaj sed ne trafis plej aŭtoritataj kaj plej grandaj[30][31].
Ĉefa konsulta ŝtatorgano estas Konsilio pri rusa lingvo ĉe Prezidanto de Rusio (ruse: Сове́т по ру́сскому языку́ при Президе́нте Росси́йской Федера́ции) fondita en junio de 2014 laŭ ordono de prezidanto Vladimir Putin kaj celanta kunordigi ŝtatan politikon pri subteno de rusa lingvo.
En 2007 estraro de Rusio kreis fonduson "Russkij Mir" ("Rusa mondo", ruse: Русский мир) por ekspansio de rusa lingvo en mondo. La organizaĵo celas popularigi rusan lingvon en mondo kaj subteni programojn pri lernado de rusa lingvo en Rusio kaj eksterlande[32].
Per ordono de prezidanto de Rusio n-ro 1488 la jaro 2007 estis deklarita Jaro de rusa lingvo, enkadre de ĝi okazis kultura-klerigaj kaj sciencaj kaj edukaj aranĝoj direktitaj por popularigo de rusa lingvo kaj literaturo kaj por subteno de programoj de ilia lernado en Rusio kaj eksterlande[mankas fonto].
Historio
redaktiLa nuntempa rusa lingvo – lingvo de rusa literaturo – estis formiĝinta proksimume en fino de la 18-a – komenco de la 19-a jarcento sur la bazo de la moskva dialekto. Sekvintaj ĝiaj ŝanĝoj estis negravaj.
Statuso de la rusa kiel ŝtata lingvo estis fiksita en ĉefa ŝtata leĝaro de Rusia imperio. Lenin kontraŭstaris al establado de nepra nura ŝtata lingvo en la komenco de la soveta epoko. Tial en Sovetunio la rusa akiris statuson de oficiala lingvo kaj lingvo de internacia komunikado nur laŭ la leĝo "Pri lingvoj de popoloj de USSR" de la 24-a de aprilo 1990. En 1991 la rusa lingvo estis deklarita kiel ŝtata lingvo de Rusia Sovetia Federacia Socialisma Respubliko, en 1995 – ankaŭ de Belorusio -, sed ne de la tuta Sovetunio.
Ĝis la 1991-a jaro la rusa lingvo estis la lingvo de internacia komunikado en Sovetunio, fakte plenumante funkciojn de ŝtata lingvo. Ĝi plu estas uzata en la landoj, kiuj pli frue konsistigis Sovetunion, kiel la gepatra lingvo por parto de la loĝantaro kaj kiel lingvo de internacia komunikado. En lokoj de kompakta loĝado de elmigrantaro el la landoj de la eksa Sovetunio (Israelo, Germanio, Kanada, Usono k.a.) estas aperigataj ruslingvaj periodaĵoj, funkcias radistacioj kaj televidkanaloj, malfermiĝas ruslingvaj lernejoj, kie estas aktive instruata la rusa lingvo. En Israelo la rusa lingvo estas lernata en superaj klasoj de kelkaj mezlernejoj kiel la dua fremda lingvo. En la ŝtatoj de Orienta Eŭropo ĝis la fino de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la rusa lingvo estis la ĉefa fremda lingvo en lernejoj.
En 2006 vico da lokaj konsilioj en orientaj kaj sudaj regionoj de Ukrainio (la provincaj kaj la urbaj) havigis al la rusa sur teritorio de respektivaj administra-teritoriaj unuoj statuson de regiona lingvo. Tamen jam ĉirkaŭ fino de la jaro plimulto de tiuj decidoj estis kontestita, kaj parto de ili estis nuligitaj kiel kontraŭleĝaj.
Laŭ informoj, publikigitaj en la revuo "Language Monthly" (n-ro 3, 1997), ĉirkaŭ 300 milionoj da homoj tra la tuta mondo posedas la rusan lingvon (la 5-a loko laŭ disvastiĝeco), el kiuj 160 milionoj opinias ĝin sia gepatra lingvo (la 7-a loko en la mondo).
Reformo de ortografio estis proponita komence de la 21-a jarcento, tamen ĝi ne estis realigita pro forta kontraŭstaro de verkistoj kaj publiko. La celo de la proponita reformo estis simpligo kaj reguligo de transskribo de pruntitaj vortoj (i. a. francdevenaj kiel парашют) kaj de punktuacio.
Rusigo
redaktiLingvoscienca priskribo
redaktiLeksiko kaj morfologio
redaktiLa rusa estas lingvo de sinteza tipo, por ĝi estas karaktera evoluinta sistemo de fleksioj kaj prefiksoj. Ekzistas kategorioj de genro, kazo kaj nombro.
Morfologio de la rusa estas tre simpligita kompare kun praslava. Al la nuna tempo la rusa lingvo fakte perdis duecan nombron, malnovan formon de vokativo. En sistemo de verbaj formoj malaperis tiuj tempoformoj, kiel imperfekto, pluskvaperfekto, aoristo kaj supino.
En la nuntempa rusa lingvo ekzistas multe da leksikaj elprenaĵoj el la Slavono, parto de kiuj kunestas kun respondaj propraj rusaj vortoj, diferencaj de la slavonaj laŭ signifo aŭ stilo. El la Slavono en la rusan literaturan lingvon estis prunteprenitaj kaj apartaj morfemoj, kaj eĉ apartaj gramatikaj formoj – ekzemple, adverbaj participoj aŭ verbaj formoj. En sia vortprovizo nuntempa rusa lingvo havas kelkajn specifajn punktojn de krucado kun sudslavaj (kiel ankaŭ la Slavono) lingvoj, kio diferencigas ĝin de la ukraina kaj la belorusa lingvoj, kun kiuj ĝi troviĝas en la sama grupo (dum la formiĝo de leksika normo de la literaturaj ukraina kaj la belorusa lingvoj influo de la Slavono estis minimuma, sed estis tre forta influo de la pola lingvo). Kvankam laŭ la centvortaj listoj de Swadesh de la baza vortprovizo la rusa estas multe pli proksima al la ukraina kaj la belorusa (respektive 86% kaj 92% da komunaj vortoj), ol al la sudslava bulgara (74%). Komuna por la bulgara kaj la rusa lingvoj leksiko en publicista teksto estas iom pli alta, ol tiu indiko, kaj atingas 80%. Analizante tiun efekton, oni konsideru, ke ne nur la rusa prunteprenis multajn vortojn el la slavona lingvo, sed ankaŭ la bulgara – el la rusa (en 19-20 jc.).
Leksikon de la nuntempa rusa lingvo ne malforte influis tiuj lingvoj, kun kiuj la rusa (kaj pli frue - antikvaj rusaj kaj praslavaj dialektoj) kontaktis dum longa tempo. La plej antikva tavolo da elprenaĵoj estas vortoj de orientgermana ("gota") deveno; la sekvan laŭ tempo tavolon konsistigas vortoj de la greka kaj la tjurka deveno. Dum la 16-17 jc. la ĉefa fonto de elprenaĵoj estis la pola lingvo, pere de kiu en la rusan lingvon penetris kaj granda nombro da latinaj, romanidaj kaj germanaj vortoj, kaj kelkaj propre polaj vortoj. Dum la nova periodo (ekde la 18-a jc.) elprenaĵoj venis ĉefe el la nederlanda, la germana kaj la franca lingvoj; nuntempe ĉefa fonto de la prunteprenoj estas la angla lingvo.
Siavice, ne estas malmultaj antikvaj elprenaĵoj el la rusa en lingvoj finn-ugraj (ekzemple, en la finna, la karela, la mordva k.a.). Vico da rusaj vortoj (inkluzive prunteprenitajn laŭ deveno) iĝis internaciaĵoj, prenitaj jam el la rusa de multaj lingvoj de la mondo.
Fonetiko kaj fonologio
redaktiEn neakcentitaj silaboj rusaj vokaloj estas reduktataj, kio kune kun influo de ĉirkaŭantaj konsonantoj rezultigas aperon de alofonoj. En la rusa lingvo spekteblas granda diverseco de silabaj tipoj, inkluzive V, KV, VK, KVK, VKK, KKV, KKVK, KKKV, KKKVK, KKKVKK kaj en kelkaj vortoj - eĉ tiajn maloftajn tipojn, kiel KKVKKKK.
Strukturo de propozicio
redaktiDanke al tre evoluinta sistemo de fleksioj la ordo de vortoj en la rusa lingvo ne estas fiksita kaj povas grave varii.
Rusdevenaj vortoj en Esperanto
redaktiбарахтаться → barakti
хлопотать → klopodi
серп → serpo
хвост → vosto
непременно → nepre
кроме → krom
не → ne
-ар → -ar-
-чка → -ĉj-
-нька → -nj-
Sintakse, André Cherpillod rimarkigis ke la konjugacia skemo estas preskaŭ la sama.
Tago de la rusa lingvo
redaktiTago de la rusa lingvo (ruse: День русского языка) aŭ Puŝkin-festo (Puŝkin-tago) en Rusio (ruse: Пушкинский день России) estas internacia festo dediĉita al la rusa lingvo kaj festata ĉiujare la 6-an de junio en naskiĝtago de tre fama ruslingva poeto Aleksandr Puŝkin.
Jen kelkaj vortoj por ne-ruslingvanoj kiel gustumaĵo:
- Ja nje znaju (Я не зна́ю): mi ne scias
- Ja nje ponjimaju (Я не понима́ю): mi ne komprenas
- Rabota (рабо́та): laboro
- Atkritij (откры́тый): malfermita
- Glasnost (гла́сность): malfermiteco
- Kanjeŝna (коне́чно): certe
- Ĥaraŝo (хорошо́): bone
- Paĉemu (почему́): kial?
- Nepredskazujemij (непредсказу́емый): neantaŭvidebla
- Vzjatka (взя́тка): ŝmirmono
- Babuŝka (ба́бушка): avino
- Granica (грани́ца): limo
- Ulica (у́лица): strato
- Praspekt' (проспе́кт): avenuo
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 La sola ŝtata lingvo je federacia nivelo. En federaciaj subjektoj estas ankaŭ kelkaj aliaj oficialaj lingvoj.
- ↑ 2,0 2,1 Konstitucio de Rusio, artikolo 68 (ruse)
- ↑ 3,0 3,1 Unu el du ŝtataj lingvoj (la dua estas belorusa)
- ↑ 4,0 4,1 Konstitucio de Belorusio, artikolo 17 (ruse)
- ↑ 5,0 5,1 Oficiala lingvo; la sola tutŝtata oficiala lingvo estas kazaĥa
- ↑ 6,0 6,1 Konstitucio de Kazaĥio, artikolo 7
- ↑ 7,0 7,1 Oficiala lingvo; la sola tutŝtata oficiala lingvo estas kirgiza
- ↑ 8,0 8,1 Konstitucio de Kirgizio, artikolo 10 (ruse)
- ↑ Lingvo de interpopola komunikado laŭ konstitucio kaj oficiala laŭ leĝaro; la sola tutŝtata oficiala lingvo estas taĝika
- ↑ Konstitucio de Taĝikio
- ↑ В Таджикистане русский язык вновь пустят в законотворчество — Azija-Plus, 9-a de junio 2011 (ruse)
- ↑ 12,0 12,1 Oficiala lingvo; la sola tutŝtata oficiala lingvo estas abĥaza
- ↑ 13,0 13,1 Konstitucio de Abĥazio (ruse)
- ↑ 14,0 14,1 Unu el du ŝtataj lingvoj (la dua estas oseta)
- ↑ Unu el tri oficialaj lingvoj laŭ Konstitucio (aliaj estas moldava kaj ukraina)
- ↑ Konstitucio de Ĉednestria Moldava Respubliko (ruse)
- ↑ 17,0 17,1 17,2 Unu el du ŝtataj lingvoj (la dua estas ukraina)
- ↑ Закон «Oб особом правовом статусе Гагаузии (Гагауз Ери)» (ruse)
- ↑ Русский язык стал региональным в Днепропетровской области (ruse)
- ↑ Русский язык объявили региональным в Донецкой области — «Зеркало недели», 16 августа 2012 года.
- ↑ Русский язык стал региональным для Запорожской области, korrespondent.net, 16-a de aŭgusto 2012 (ruse)
- ↑ Русский язык получил официальный статус в Луганской области, Lenta.ru, 17-a de aŭgusto 2012 (ruse)
- ↑ Николаевский облсовет сделал русский язык региональным — Novosti Donbasa, 7-a de septembro 2012 (ruse)
- ↑ Одесская область предоставила русскому языку статус регионального (ruse)
- ↑ Русский язык стал региональным в Харьковской области (ruse)
- ↑ Русский язык получил статус регионального в Херсонской области (ruse)
- ↑ 27,0 27,1 27,2 Русский язык стал вторым по популярности в интернете, Lenta.ru, 21-a de marto 2013 (ruse)
- ↑ 28,0 28,1 Loĝantaro de Rusio laŭ lingvoscio Arkivigite je 2021-10-06 per la retarkivo Wayback Machine, rezultoj de la tutrusia popolnombrado de 2010 (ruse)
- ↑ Oficiala teksto de ordono (ruse)
- ↑ Кофе теперь среднего рода[rompita ligilo], artikolo kaj diversaj opinioj (ruse)
- ↑ Леонид Крысин, Мария Каленчук, заместители директора Института русского языка им. В.В. Виноградова РАН, artikolo kaj diversaj opinioj (Lenta.ru, ruse)
- ↑ Pri la fonduso[rompita ligilo] (ruse, angle, hispane, france, germane, itale, ĉine)
Vidu ankaŭ
redakti- Ruslingva literaturo
- Ruslingvaj personaj nomoj
- Esperanto-rusa vortaro
- Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj
- La rusa lingvo en vivo (lernolibro pri praktika uzado de la rusa lingvo)
Literaturo
redakti- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/04, paĝo 20: La rusa verkita de Bradley Kendal.
Bibliografio en rusa lingvo
redakti- журнал «Демоскоп Weekly» № 571 – 572 14 – 31 октября 2013. А. Арефьев. Тема номера: сжимающееся русскоязычие. Демографические изменения - не на пользу русскому языку
- Русский язык на рубеже XX-XXI веков — М.: Центр социального прогнозирования и маркетинга, 2012. — 482 стр. Аннотация книги в РУССКИЙ ЯЗЫК НА РУБЕЖЕ XX-XXI ВЕКОВ
- журнал «Демоскоп Weekly» № 329 – 330 14 – 27 апреля 2008. К. Гаврилов. Е. Козиевская. Е. Яценко. Тема номера: русский язык на постсоветских просторах. Где есть потребность в изучении русского языка
- журнал «Демоскоп Weekly» № 251 – 252 19 июня – 20 августа 2006. А. Арефьев. Тема номера: сколько людей говорят и будут говорить по-русски? Будет ли русский в числе мировых языков в будущем?
- Жуковская Л. П. (отв. ред.) Древнерусский литературный язык и его отношение к старославянскому. — М.: «Наука», 1987.
- Иванов В. В. Историческая грамматика русского языка. — М.: «Просвещение», 1990.
- Новиков Л. А. Современный русский язык: для высшей школы. — М.: Лань, 2003.
- Филин Ф. П. О словарном составе языка Великорусского народа. // Вопросы языкознания. — М., 1982, No. 5. — С. 18—28
Eksteraj ligiloj
redakti- Tre aktiva dulingva rusa-Esperanta forumo ĉe e-novosti.info[rompita ligilo] (multaj temoj pri la rusa kaj aliaj slavaj lingvoj)
- Gramota.ru: granda ruslingva servilo pri la rusa lingvo
- La rusa lingvo ĉe ethnologue.com
- Kiel tajpi ruse[rompita ligilo]
- Paĝaro pri antikva rusa literaturo
- Rusa klavaro
- Russky.info – multlingva retejo por lerni la rusan
- Kantu ruse: kurso por infanoj kaj iliaj gepatroj esperante