Junio de 2014
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio 2014.
- Ukrainujo : En la batalo por la flughaveno de Donecko pereis la mondĉampiono pri piedbato-bokso. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La reĝo de Hispanio anoncas sian abdikon favore al sia filo Filipo, kiu iĝos Filipo la 6-a. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Petro Poroŝenko iĝis oficiale la nova prezidento de Ukrainio post la gajnitaj balotoj de la 25-a de majo.
- La ĝihadistoj konkeras areojn de la nordo de Irako, inter kiuj Tikrit kaj Bajĝi, survoje al Bagdado.
- En la parlamento de Hispanio oni akceptas la leĝon de abdiko de Johano Karlo la 1-a dum kreskas la politika debato ĉu monarkio aŭ respubliko.
- Sporto: En Brazilo komenciĝis la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2014.
- Sano: Sieraleono fermas landlimojn pro ebolo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Antje Jackelén iĝis la unua virina ĉefepiskopo de la Eklezio de Svedio.
- Andrej Kiska iĝis la nova prezidento de Slovakio.
- En Hispanio enposteniĝis la nova reĝo Filipo la 6-a.
- Rusujo riproĉas al Usono provokadon en Ukraina krizo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.