Gulo
La gulo (Gulo gulo) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de musteledoj troviĝas en la Granda Ŝing'an-montaro de nordorienta Ĉinio, Siberio, norda Eŭropo (en Skandinavio ĝis 800 individuoj) kaj Nordameriko. Ĝi estas la plej dika kaj plej fortika el la musteledoj.
Gulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gulo gulo (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Vivareo de Gulo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiĜi aspektas kiel urso, kun densaj kaj longaj haroj nigraj kaj brunaj. Ĝi longas 65-87 centimetrojn, altas 35-43 centimetrojn kaj pezas 14-28 kilogramojn. Ĝi montras blankecajn makulojn inter okuloj kaj oreloj.
Ĝi havas bonajn flar- kaj aŭdkapablojn. Ili povas flari putriĝintan karnon ĝis el 3 km eĉ se la karno estas sub neĝo.
Kutimaro
redaktiTiu holarktisa specio vivas en tundroj kaj tajgoj (pinglofoliaj arbaroj). Ili ŝatas vivi solaj, ĉiu havas sian teritorion, sed la teritorio okupata de virgulo estas pli granda, kelkiam ĝi estas okupata kune de unu virgulo kaj du-tri gulinoj. Ĝi aktivadas ĉefe surtere, sed lertas en arbogrimpado. Iafoje ĝi kaŝas sin sur branĉoj aŭ sur krutaĵo por atendi alvenon de bestetoj. La gulo estas ne nur ludema sed ankaŭ tre sagaca, ĝi kapablas rapide distingi, kiu besto estas kruela kaj kiu estas milda. Ili estas bonaj naĝantoj. Ili manĝas ĉefe ronĝulojn kaj kadavraĵojn.
Manĝo
redaktiIafoje, ĝi povas forŝteli malgrandan beston kaptitan de ĉasisto. En vintraj tagoj estas pli facile por ĝi kapti malgrandajn bestojn, kiuj kuras malpli rapide ol ĝi sur neĝo. Ĝi kovras la restintan viandon per grundo aŭ neĝo, aŭ ĝin konservas sur branĉoj. Guloj ŝatas manĝi putrintan karnon, ankaŭ birdovon en la komenco de somero, larvojn de vespo en la fino de somero kaj berojn en aŭtunaj tagoj.
Reproduktado
redaktiLa gulino naskas ĝenerale inter februaro kaj majo, ĉiufoje du aŭ tri idojn, kaj iam eĉ 4-5. La gulino mamnutras siajn idojn 8-10 semajnojn, kunvivas kun ili ĉirkaŭ du jarojn kaj poste forpelas ilin. La bredata gulo povas vivi ĝis 16 jarojn.
Subspecioj
redakti- Gulu Gulo canadiensis Okcidenta Kanado.
- Gulu Gulo groenlandis Orienta Kanado kaj Gronlando.
- Gulu Gulo sibirski Siberio ĝis Vladivostok.
- Gulu Gulo scandinavis Skandinavio ĝis Moskvo (provinco).
- Gulu Gulo ruski Moskvo (distrikto) al Siberio.