[go: up one dir, main page]

Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura

Historio de la Esperanta literaturo ĝis 1947
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura [1], estas libro verkita de Gijsbertus Johannes Degenkamp kaj eldonita en 1947 de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj en Amsterdamo.

Esperanto 60-Jara.
Skizo pri la Evoluo
de la Lingvo Literatura
Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura
Esperanto 60-Jara.
Skizo pri la Evoluo
de la Lingvo Literatura
Aŭtoro G.J. Degenkamp
Eldonjaro 1947
Urbo Amsterdamo
Eldoninto Federacio de Laboristaj Esperantistoj
Paĝoj 58
vdr
Citaĵo
 ...Sed entute la linio de progreso leviĝas, se ne rapide, tamen konstante kaj certe. Sed ankaŭ sur alia tereno la lingvo travivis multon, nome interne. La lingvo, antaŭe manipulata hezite kaj ŝancele, fine akiris tian internan forton, ke jam ne ekzistas dubo pri la fakto, ke Esperanto estas lingvo, preskaŭ ĉiurilate egalvalora al lingvoj naciaj. Esperanto evoluis; ĝi adaptiĝis pli kaj pli al la praktikaj bezonoj, kaj antaŭ ĉio: ĝi montris sin inda por literatura uzado.

Jam fariĝis tempo por montri al la esperantistaro mem, kia la lingvo estis en sia infana aĝo, kaj kiom ĝi evoluis de tiu epoko por fariĝi tia, kia ni ĝin nun uzadas.

Tio estas la celo de tiu ĉi verketo... 
— Enkonduko, p. 3

Recenzoj

redakti
Citaĵo 
 La verkinto de ĉi tiu libro havis la bonan ideon prezenti skizon pri la literatura lingvo dum la 60-jara publika vivo de Esperanto, kaj rezulto de lia laboro certe interesos kaj pensigos ĉiun seriozan studanton. Li detaligas la stilajn apartaĵojn de la plej gravaj verkistoj, originalaj kaj tradukaj, kaj esploras la uzadon de diversaj vortoj kaj vortformoj sub iliaj plumoj. Atentigante pri la diferencoj inter la plej primitiva kaj la plej moderna formoj de la lingvo, li provizas al la leganto ekzemplojn de ambaŭ, represigante ĉe la fino de sia verko unue la konatan tradukon de Grabowski La Neĝa Blovado de Puŝkin, kaj poste kvinpaĝan fragmenton el la verko Cezaro de Jeluŝiĉ, tradukita de Rotkviĉ. Inter multaj evoluigaj faktoroj menciitaj en la verko, oni citu la liberecan sintenon de Zamenhof mem rilate al la stilo de aliaj verkistoj, la insiston de Prof. Cart kaj aliaj samopiniantoj pri plena fideleco al la Fundamento kaj obeemo al la decidoj de la oficialaj lingvo-instancoj, la aplikon de la principon pri neceso kaj sufiĉo, rekomendita de la Akademio en 1913, kaj la gramatikan influon de la naciaj lingvoj. La stilo de Degenkamp mem estas klara, gramatika kaj plej ofte laŭfundamenta. 
— 1947, Alec Venture, Esperanto, novembro
Citaĵo 
 Resuman skizon de la literatura evoluo de Esperanto dum la 60 jaroj de vivo publika de nia lingvo. La stilo de Degenkamp estas klara kaj plej ofte fundamenta. 
— 1947(1966), Historio de Esperanto III, p. 1045
Citaĵo 
 En 40-paĝoj S-ro Degenkamp skizas la evoluon de nia lingvo literatura. Ili evidente ne sufiĉas por temo tiel vasta : li povas nur prezenti ĝeneralajn tendencojn kaj tuŝeti kelkajn detalojn. Entute, la verko estas tra leginda kaj rekomendinda — plejparte bonega la leganto trovos en ĝi multon pensigan kaj instruan. Oraj vortoj troviĝas en la ĉapitro Rerigardo. Parenteze, ni dankas pro afablaj vortoj pri The British Esperantist. La tekstoj por komparo el La Neĝa Blovado (1893) kaj Cezaro (1934) estas aldono tre valora. S-ro Degenkamp iom tro emas dogmi laŭ propra juĝo. Kaj li mem (kiel ni ĉiuj !) havas proprajn amatajn ĉevaletojn, ekz., antipation kontraŭ la mallongigo k (kaj). Ne ĉiam oni povas konsenti kun li. Lia aserto, ke -io (malkonsilita de Zamenhof kaj la Lingva Komitato) venkis kontraŭ la Fundamenta -ujo estas eraro. Li diras, ke la problemo pri po estas tiel komplikita ke oni ne povas ĝin solvi kontentige, kaj ke ĝi estas pli adverbo ol prepozicio. Fakte, tamen, laŭ Zamenhofa uzado, po estas prepozicio sekvata ĉiam de la nominativo. Tiel uzate ĝi prezentas nenian problemon nur misuzo naskas komplikaĵojn 
— La Brita Esperantisto - Numeroj 513-514

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti