Nacia Biblioteko de Esperanto
La Nacia Biblioteko de Esperanto (itale Biblioteca Nazionale di Esperanto)[1] estas la plej granda biblioteko en Italio kiu temas pri beletraj verkoj en la lingvo Esperanto aŭ pri tiu lingvo; ĝia sidejo estas en Massa, en Toskanio.
Nacia Biblioteko de Esperanto | ||
---|---|---|
Biblioteca nazionale e archivio di esperanto | ||
konserva biblioteko biblioteca del Ministero della Cultura italiano (en) | ||
Komenco | 1972 vd | |
Geografia situo | 44° 2′ 12″ N, 10° 8′ 27″ O (mapo)44.03657410.140944Koordinatoj: 44° 2′ 12″ N, 10° 8′ 27″ O (mapo) | |
Lando(j) | Italio vd | |
Situo | Massa | |
Adreso | via Giovanni Sforza, 3 54100 Massa | |
Poŝtkodo | 54100 | |
| ||
Agareo |
Language | |
Fondinto(j) | Mario Dazzini vd | |
Posedata de | Ministry of Culture vd | |
Notoj | Telefono: +39 058541684 Fakso: +39 058545190 | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi estas fondita en 1972, kaj estas unu el la plej gravaj bibliotekoj de Esperanto en la mondo laŭ nombro de volumoj entenataj. Prizorgata de la Itala Esperanto-Federacio[2], ĝi estas hodiaŭ publika institucio, kiu estas parto de la Ŝtata Arkivo de Massa kunligita al la Provinca Reto de la Bibliotekoj de Massa (REPROBI)[3].
Ĝi estis publike prezentata en ĝia nova lokiĝo ene de la Ŝtata Arkivo, la 25-an de oktobro 2008 per kunveno titolata "De la historia Esperanto al la multimedia", kiu okazis en la Salono de Rezistado en la Duka Palaco de Massa[4].
Historio
redaktiLa ideo de nacia itala biblioteko kiu kolektu la beletrajn verkojn en la lingvo Esperanto estis komence proponata de profesoro Mario Dazzini (Pietrasanta, 1910 – Massa, 1985)[5] kaj de lia fratino Catina Dazzini, jam dum la 1950-aj jaroj.
La vera kolektado komenciĝis en 1972, kiam Mario Dazzini ricevis raran libron (la unuan gramatikon de Esperanto publikigita en Italio, fare de Daniele Marignoni) kiel donaco de la lingvisto Bruno Migliorini kaj de lia frato geografo Elio Migliorini[6].
Tiu unua nukleo de la kolekto enhavis, krom aliajn librojn havigitajn de fratoj Migliorini, la librojn donacitajn de advokato Boscarino de Ragusa, de Corrado Grazzini, de Luigi Minnaja kaj de aliaj italaj esperantistoj[7].
La biblioteko estis komence lokata en Castello Malaspina, sur la montetoj apud la urbeto Massa, kaj estis poste translokata – pli komforte – en la konstruaĵo de la Ŝtata Arkivo de Massa kaj Carrara[6].
Marte de 1994 la Biblioteko kaj ĝia arĥivo estis donacitaj al la Ŝtato kaj al la Arĥiva Administrado de Ministerio por Kulturaj kaj Mediaj Valoraĵoj[6].
La Grupo Esperantista de Massa "Mario Dazzini" komencis ekde januaro 2007 la inventaron kaj katalogadon de la libroj[8]. La pritrakto de serĉado kaj katalogado de la biblioteka enhavo estis subtenata kaj financata de la provinco Massa-Carrara, kune kun la Regiono Toskanio kaj akorde kun la Ŝtata Arkivo de Massa kaj Carrara[9].
La librokolekto
redaktiLa biblioteko precipe celas kolekti verkojn en Esperanto aŭ rilataj al tiu lingvo; pli detale, gravas la fakoj lingvistiko, literaturo, teologio kaj politiko[9]. Pri tiuj fakoj oni kolektis ĝis nun proksimume okmil volumojn[6], grandparte donacitaj de familio Dazzini kaj sekve de aliaj italaj esperantistoj[9].
Krom tio enestas 176 gazetoj, ĝis nun ankoraŭ ne katalogitaj, kaj multaj aliaj dokumentoj kiel korespondado, vojaĝaj taglibroj, fotoj, bildoj kaj muzikaĵoj[9].
Preskaŭ la duono de la libraro konsistas el tradukoj de prozaj kaj poeziaj verkoj el la tuta mondo, pri ĉiuj subjektoj.
Referencoj
redakti- ↑ http://www.cultura.regione.toscana.it/biblioteche/bsb/indir/massa/speciali.htm[rompita ligilo]
- ↑ Amedeo Benedetti, L'Esperanto e la Biblioteca Nazionale di Massa, en "Charta", n. 97, maggio-giugno 2008, p. 60.
- ↑ Listo de aliĝintoj al la Provinca Reto de la Bibliotekoj de Massa Arkivigite je 2008-05-10 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ A Massa la presentazione della Biblioteca Nazionale di Esperanto - intoscana.it Arkivigite je 2011-07-22 per Archive.today.
- ↑ En memoro de Mario Dazzini, en L'esperanto, luglio-agosto 1985, p. 3.
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 Amedeo Benedetti, L'Esperanto e la Biblioteca Nazionale di Massa, en "Charta", n. 97, maggio-giugno 2008, p. 63.
- ↑ Charta 97, paĝo 63"
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-14. Alirita 2021-08-16 .
- ↑ 9,0 9,1 9,2 9,3 Provincia di Massa-Carrara - Biblioteca Nazionale di Esperanto Arkivigite je 2008-12-22 per la retarkivo Wayback Machine.
Bibliografio
redakti- Amedeo Benedetti, L'Esperanto e la Biblioteca Nazionale di Massa, in Charta, n-ro 97, majo-junio 2008, pp. 60-63.
Eksteraj ligiloj
redakti- (itala) Provincia di Massa-Carrara - Biblioteca Nazionale di Esperanto Arkivigite je 2008-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
- (itala) Biblioteca nazionale di Esperanto Arkivigite je 2018-12-28 per la retarkivo Wayback Machine
- (itala) Serĉilo por la katalogo Arkivigite je 2020-07-03 per la retarkivo Wayback Machine