Metroo de Moskvo
Metroo de Moskvo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Московский метрополитен | |||||
metroo | |||||
Komenco | 1935 vd | ||||
Geografia situo | 55° 45′ 1″ N, 37° 37′ 7″ O (mapo)55.750237.6186Koordinatoj: 55° 45′ 1″ N, 37° 37′ 7″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Rusio • Sovetunio vd | ||||
Situo | Moskvo | ||||
| |||||
Posedatoj | Centra ringo de Moskvo vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Metroo de Moskvo Московский метрополитен | |
---|---|
Stacioj de Metroo de Moskvo | |
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Moskvo Rusio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 15-a de majo 1935 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 460,5 km |
Nombro de linioj | 14 |
Nombro de stacioj | 263 |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 9 milionoj (2012) |
Traklarĝo | 1 520 mm |
Posedanto | Registaro de Moskvo |
Transportisto | Metroo de Moskvo |
Metroo de Moskvo (aŭ Moskva metroo, ruse Московский метрополитен) estas plejparte subtera sistemo de reltransporto (metroo) en urbo Moskvo (ĉefurbo de Rusio) kaj en kelkaj apartaj lokoj de Moskva provinco. Ĝi estas unu el plej ŝarĝitaj metrooj en mondo: dum unu labora tago veturigas ĝis 8 milionoj da pasaĝeroj.
Unua linio de Moskva metroo estis malfermita por pasaĝeroj la 15-an de majo 1935 kaj situis ekde Sokolniki ĝis Park Kulturi kun branĉo ĝis Smolenskaja. Dum unuaj 20 jaroj ĝi estis je nomo de Lazar Kaganoviĉ, ekde 1955 estas je nomo de Lenin.
Metroo de Moskvo enhavas en 2023, 14 liniojn kaj 263 staciojn. Ĝis jaro 2020 estis planata aldonado de 78 novaj stacioj. Komuna longo de metrolinioj (durelaj) estas 460,5 km.
Teknikaj detaloj
[redakti | redakti fonton]- Moskva metroo funkcias ekde 5.30 ĝis 1.00 ĉiutage.
- Ŝpuro estas 1520 mm.
- Pasaĝeraj trajnoj estas elektraj kaj prenas elektron el kontaktrelo.
- Tensio estas 750 V (en bornoj de subcentraloj — 825 V).
- Maksimuma rapideco — 80 km/h.
- Averaĝa rapideco kun haltoj — 42 km/h.
- Intervaloj — minimume 90 sekundoj, maksimume 10 minutoj (nokte je la linio Aleksandrovskij sad - Moskva-Siti pli longe).
Mapo
[redakti | redakti fonton]Linioj
[redakti | redakti fonton]Linioj de Moskva metroo (koloroj en tabelo estas samaj kiel en mapo, informo estas por jaro 2016):
# | Nomo (en Esperanto kaj ruse) | Jaro de malfermo | Longo | Daŭro de veturo |
---|---|---|---|---|
Ruĝa — Sokolniĉeskaja — Сокольническая | 1935 | 44,1 km | 66 min | |
Verda — Zamoskvoreckaja — Замоскворецкая | 1938 | 42,9 km | 64 min | |
Blua — Arbatsko-Pokrovskaja — Арбатско-Покровская | 1938 | 45,1 km | 67 min | |
Helblua — Filovskaja — Филёвская | 1935 | 14,9 km | 29 min | |
Kolcevaja linio — Кольцевая | 1950 | 19,3 km | 30 min | |
Oranĝkolora — Kaluĵsko-Riĵskaja — Калужско-Рижская | 1958 | 37,6 km | 57,5 min | |
Violkolora — Tagansko-Krasnopresnenskaja — Таганско-Краснопресненская | 1966 | 42 km | 59,5 min | |
Flava — Kalininsko-Solncevskaja — Калининско-Солнцевская | 1979 | 16,5 km | 21,5 min | |
Flava — Kalininsko-Solncevskaja — Калининско-Солнцевская | 2014 | 35,5 km | 3 min | |
Griza — Serpuĥovsko-Timirjazevskaja — Серпуховско-Тимирязевская | 1983 | 41,2 km | 59 min | |
Helverda — Lublinsko-Dmitrovskaja — Люблинско-Дмитровская | 1995 | 33,5 km | 44 min | |
Bolŝaja kolcevaja linio — BKL — Большая кольцевая линия | 2018 | 70 km | 87,5 min | |
FERMITA Verdblua — Kaĥovskaja — Каховская | 1984 | 3,3 km | 5 min | |
Leĝera — Butovskaja — Бутовская | 2003 | 10,0 km | 18 min | |
Monorelo de Moskvo — Московский монорельс | 2004 | 4,7 km | 20 min | |
Centra ringo de Moskvo — Московское центральное кольцо | 2016 | 54 km | 84 min | |
Nekrasovskaja linio — Некрасовская линия | 2019 | 6,9 km | 9 min | |
Troickaja linio — Троицкая линия | 2024 | |||
Rublovo-Arĥangelskaja linio — Рублёво-Архангельская линия | 2027 | 18,7 km | ||
Birjulovskaja linio — Бирюлёвская линия | 2027 | 20,7 km |
Sume 349.5 km (sen Monorelo, Centra ringo de Moskvo kaj projektataj linioj).
Monorelo de Moskvo
[redakti | redakti fonton]En skemo estas ankaŭ Monorelo de Moskvo (linio 13, antaŭe nomita M1) ĝis 2008 funkciinta en ekskursa reĝimo: ekde la 8-a ĝis la 20-a horo kun 20-minutaj intervaloj; bileto kostis kelkoble pli ol en metroo. Ekde 10-a de januaro 2008 ĝi funkcias en transporta reĝimo. Ekde 1-a de januaro 2013 biletoj de Moskva metroo estas uzeblaj ankaŭ tie.
Specialaj linioj
[redakti | redakti fonton]En Moskvo ekzistas sekreta metroa linio konstruita dum la stalina epoko pri kiu oni scias malmulte. Ĝi ne estas uzebla de pasaĝeroj.
Stacioj
[redakti | redakti fonton]Moskva metroo enhavas 228 funkciantajn staciojn. Kelkaj stacioj estas konstruataj.
- Unuaj malfermitaj stacioj
- Lastaj malfermitaj stacioj
- La 1-an de marto 2023: Marjina Roŝĉa, Riĵskaja, Sokolniki, Tekstilŝĉiki, Peĉatniki, Nagatinskij Zaton, Klenovij bulvar, Kaŝirskaja, Varŝavskaja
- La 6-an de septembro 2023: Piĥtino, Aeroport Vnukovo
- La 7-an de septembro 2023: Jaĥromskaja, Lianozovo, Fizteĥ
- La 5-an de septembro 2024: Potapovo
- La 7-an de septembro 2024: Novatorskaja, Universitet Druĵbi Narodov, Generala Tjuleneva, Tjutĉevskaja
Veturanta materialo
[redakti | redakti fonton]-
Tipo 81-717/714
-
Tipo 81-740/741 "Rusiĉ"
-
Tipo 81-760/761 "Ока"
-
Tipo 81-765/766/767 "Moskvo"
-
Tipo 81-775/776/777 "Moskvo-2020"
Biletoj
[redakti | redakti fonton]En Moskva metroo aspekto de biletoj ofte ŝanĝiĝas. Ekde 1-a de januaro 2013 oni uzas novan komunan bileton por veturoj en metroo kaj surtera transporto.
Magneta bileto de moskva metroo por 20 veturaĵoj. Ĝi estas kartona, de amplekso 84*54 mm. Ĝi jam estis uzita 9 foje, do ĝi validas por ankoraŭ 11 fojoj (nombro "11" en la fino de tria linio sur la dorsa flanko).
Teksto sur vizaĝa flanko de la bileto:
"Moskva metropoliteno
Bileto № ...
Sur rea flanko de la bileto dum vendo en du unuaj linioj sinsekve estas skribitaj: limo de kvanto da veturaĵoj, kosto, lasta tago kiam oni devas komenci uzi la bileton. (vere en tiu bildo ĉi tiuj linioj estas du antaŭlastaj, ĉar sur ĵus vendita bileto estas nur tri lastaj linioj)
Dum la unua uzo informo pri periodo de uzado estas printata. (en la unua linio)
Veturigado de pakaĵo pagatas aparte.
La bileto bezonas gardan konservon kaj uzon.
Konservu la bileton ĝis fino de la veturaĵo.
Falsado de biletoj estas punata laŭ leĝo."
Legu E-lingvajn konsilojn — Kiel uzi Moskvan metroon.
Wi-Fi
[redakti | redakti fonton]La 2-an de decembro 2014 la sendrata Wi-Fi estas nun havebla en ĉiuj metrolinioj de la Metroo de Moskvo. Ĉiuj 12 linioj estas ekipitaj de senpaga retaliro, kun longeco de pli ol 325 km, dum la nombro de veturiloj kiuj havas alirpunkton estas pli ol 5 mil. Nuntempe Wi-Fi reto funkcias en prova modo, ĝi funkcios ekde la 1-a de januaro 2015 en plena sendrata retaliro en la metroo.
Estas grave noti, ke tia projekto estas unika en la mondo ĝis nun. En kelkaj urboj ĉirkaŭ la mondo estas Wi-Fi en la metrostacioj, sed ne en la tuneloj. En Moskvo, tiu servo estas havebla al pasaĝeroj nur en veturiloj, en stacidomoj kaj en la vestibloj la reto ne estas havebla. La datuma transsenda rapideco estas de pli ol 100 Mbit/s en la vagonaro.
"Provizi aliron al la Interreto en la metroo - tio estas ne nur transport-servoj, sed ankaŭ servoj, celantaj certigi pli komfortan iradon al niaj pasaĝeroj", - diris la ĉefo de la Moskva Metroo Dmitrij Pegov.
La projekto ekipi veturantan materialon de la metroo per Wi-Fi reto komencis esti implementita ekde la 1-a de septembro 2013. La unuaj linioj ekipitaj de senpaga retaliro estis Kaĥovskaja linio kaj Kolcevaja linio. La posedanto kaj funkciigisto de sendrata norma datum-reto Wi-Fi en la veturanta materialo de Moskva metroo estas kompanio "Maxima Telekom". Je propra kosto la entrepreno instalis bazo-staciojn kaj ekipis la veturilojn per la necesa materialo por ricevi kaj transdoni signalon.[1][2]
Moskva metroo en beletro
[redakti | redakti fonton]En Esperanto-literaturo
[redakti | redakti fonton]- Konstruado de Moskva metroo estas ĉefa temo de fama romano de Vladimir Varankin "Metropoliteno".
En rusa literaturo
[redakti | redakti fonton]- "Nokta patrolo" (ruse "Ночной дозор"), Sergej Lukjanenko
- "Metroo-2033" (ruse "Метро-2033"), "Metroo-2034" (ruse "Метро-2034"), Dmitrij Gluĥovskij
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wi-Fi в метро. (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-12-22. Alirita 2015-12-12 . Wi-Fi в метро. (ruse)
- ↑ Free Wi-Fi in the Moscow metro - Maxima Telekom
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Metroo
- Listo de metrooj en la mondo
- Listo de stacioj de Moskva metroo
- Tramtransporto en Moskvo
- Publika transporto de Moskvo
- Nokta publika transporto en Moskvo
- Ĝardena ringo (Moskvo)
- Moskvaj centraj diametroj
- Stacioj de Moskvaj centraj diametroj
- Veturilaro de la Moskva metroo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (ruse)
- Oficiala retejo: mosmetro.ru / www.mosmetro.ru Arkivigite je 2020-10-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Московский транспорт Arkivigite je 2019-01-15 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
- Interaktiva mapo Arkivigite je 2020-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Kiel uzi moskvan metroon (esperante)
- Paleontologio de Moskva metroo (Палеонтология Московского метро) (ruse)
- UrbanRail.Net
|