Metroo de Sankt-Peterburgo (ĝis julio 1992 Leningrada metropoliteno Lenin) estas sistemo de metropolitenaj linioj en Sankt-Peterburgo. La sistemo ekfunkciis la 15-an de novembro1955. En 2015 la Sankt-Peterburga metroo konsistis el kvin linioj de komuna longeco 113,6 km, 67 stacioj (inter ili 7 ŝanĝostacioj), 251 rulŝtuparoj, 1534 vagonoj. 2,3 mln da homoj uzas la sistemon ĉiutage[1].
La nuna (por decembro 2015) pago por unu vojaĝo per metroo estas 31 rubloj[2] sendepende de la longeco de vojaĝo. Oni planas enkonduki laŭzonan pagon (kiam la pago dependos de la elektita itinero).
Ĝis la jaro 1982 Sankt-Peterburga metroo estis la plej norda metroo en la mondo[3].
La stacioj de la metropoliteno akceptas pasaĝerojn ekde 5:45 matene ĝis noktomezo (00:00). Nokte en metroo okazas priservaj laboroj (purigado, teknika kontrolado ktp.).