Vipero
Vipero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vipera berus
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Vipero aŭ vipuro (science: Vipera) estas genro de venenaj serpentoj vivantaj en Eŭropo kaj Norda Azio. Plenkreskaj viperoj estas kutime 50–65 cm longaj, plej longaj povas esti eĉ 104 cm. Vipero ofte havas nigran zigzagan figuron sur la dorso.
Esperanta nomo
[redakti | redakti fonton]En la unua eldono de la Universala Vortaro aperis la formo vipero. Tamen en la rekompostita dua versio, kiu estis la bazo por la parto Universala Vortaro en la Fundamento de Esperanto, ĝi estis ŝanĝita al vipuro. Multaj esperantologoj supozas, ke temas pri preseraro, kiu okazis ĉe la kompostado de la dua eldono de la Universala Vortaro.[1] Zamenhof mem antaŭ 1907 uzis nur la formon vipero. Ekde tiam li komencis uzi vipuron kaj ŝanĝi viperon al vipuro okaze de represoj de liaj verkoj, ŝajne por konformigi sian lingvouzon al la netuŝebla Fundamento, eĉ se la Fundamenta formo vipuro origine aperis kiel preseraro.
En la Oka Oficiala Aldono de 1974, Akademio de Esperanto oficialigis la alternativan formon vipero. En PIV, vipero estas rekomendita kiel la ĉefa formo, dum ReVo listigas ambaŭ, sen rekomendi unu super la alia. En la Interreta versio de PIV 2020, vipuro difiniĝas kiel vipero.
Specioj
[redakti | redakti fonton]Al viperoj apartenas:[2]
- Vipera albicornuta Nilson kaj Andrén, 1985
- Vipera albizona Nilson, Andrén kaj Flärdh, 1990
- Vipera ammodytes (Linnaeus, 1758)
- Vipera aspis (Linnaeus, 1758), vidu aspido
- Vipera barani Böhme kaj Joger, 1984
- Vipera berus (Linnaeus, 1758)
- Vipera bornmuelleri Werner, 1898
- Vipera bulgardaghica Nilson kaj Andrén, 1985
- Vipera darevskii Vedmederja, Orlov kaj Tunyev, 1986
- Vipera dinniki Nikolsky, 1913
- Vipera kaznakovi Nikolsky, 1909
- Vipera latastei Bosca, 1878
- Vipera latifii Mertens, Darevsky kaj Klemmer, 1967
- Vipera lotievi Nilson, Tuniyev, Orlov, Hoggren kaj Andrén, 1995
- Vipera monticola Saint-Girons, 1954
- Vipera nikolskii Vedmederja, Grubant kaj Rudayeva, 1986
- Vipera palaestinae Werner, 1938
- Vipera pontica Billing, Nilson kaj Sattler, 1990
- Vipera raddei Boettger, 1890
- Vipera seoanei Lataste, 1879
- Vipera ursinii (Bonaparte, 1835)
- Vipera wagneri Nilson kaj Andrén, 1984
- Vipera xanthina (Gray, 1849)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Fundamenta serpento Arkivigite je 2016-09-24 per la retarkivo Wayback Machine de A. Albault en Scienca Revuo, Vol. 18, n°3, p. 81-88
- ↑ Vipera Laurenti, 1768. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 2015-05-11 .