El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turri - jen itale, sarde Tùrri - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (itale Medio Campidano, sarde Campidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 379 loĝantoj sur areo de 9,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 39 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Baradili (OR), Baressa (OR), Genuri, Pauli Arbarei, Setzu, Tuili kaj Ussaramanna.
Kristana patrono de la komunumo estas la sanktulo Sebastiano, kies memortago, la 20-a de januaro, sekve ankaŭ estas la komunuma festotago.