El Vikipedio, la libera enciklopedio
Genuri - jen itale, sarde Giaùni aŭ Jaùni - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (itale Medio Campidano, sarde Campidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 306 loĝantoj sur areo de 7,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 41 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Baradili (OR), Genoni (OR), Setzu, Sini (OR) kaj Turri.
Kristana patrono de la komunumo estas la sankta Maria, patrino de Jesuo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.