Tiszadob
Tiszadob | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4456 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 532 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 31 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 0′ N, 21° 10′ O (mapo)48.00444444444421.171111111111Koordinatoj: 48° 0′ N, 21° 10′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 82,6 km² (8 260 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tiszadob [+] | |||
Tiszadob [tisadob] estas grandvilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Tiszavasvári. La loknomo signifas: Tiso-tamburo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 83 km²
- Loĝantaro: 3300
- Poŝtkodo: 4456
- Telefonprefikso: 42
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tiszadob situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso kun pramo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo al Tiszafüred-Tiszalök. Nyíregyháza troviĝas je 42 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko, de sarmatoj. Ankaŭ tie iomete estas videbla Remparo de Ĉorso. Nomon de la vilaĝo menciis unuafoje la „Váradi Regestrum” ĉirkaŭ 1220. Ĝi estas ekde 1654 ĝis 1945 posedaĵo de la Andrássy-familio. Andrássy Ferenc és József akiris en 1730 foirorganizan rajton por la vilaĝo; la pramrajton – ekzistintan jam ekde la mezepoko – oni firmigis en 1726.
En 1846 oni komencis la reguligon de Tiso apud la vilaĝo. Por memori pri tio, oni starigis obeliskforman monumenton en 1865; alian monumenton kun ruĝkupra Tero sur tri pilonoj en 1909. La tria monumento de 1969 memorigas pri hidrologo Pál Vásárhelyi, malantaŭ lia dorso staras reliefo pri grundlaboristoj. En 1919 la rumanoj okupis la vilaĝon kaj tenis la fronton laŭ la Tiso.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- novgotika Kastelo de Tiszadob aŭ kastelo de Andrássy (andraŝi) el 1885 havanta 365 da fenestroj, 52 da ĉambroj, 12 da turoj kaj 4 da enirejoj, parko ĉirkaŭ kastelo
- Kalvinana preĝejo (Tiszadob) (la turo estas 36 m-ojn alta)
- grenejo (nun muzeo).
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Tiszadob naskiĝis:
- László Alföldi, geologo
- József Bokor (inĝeniero)
- Mihály Rápóti Pap, kalvinana episkopo
- Mátyás Réti, pentristo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1][rompita ligilo]