Terem
Aspekto
Terem estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Nyírbátor. La loknomo signifas: salono.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 50 km²
- Loĝantaro: 690
- Poŝtkodo: 4342
- Telefonkodo: 42
Situo
[redakti | redakti fonton]Terem situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, proksime de la rumana landlimo. Nyírbátor troviĝas 15, Mátészalka 21, Fehérgyarmat 33, Csenger 36, Nyíregyháza 55 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la komunumo devenis el 1332 en formo "Banknetereme". La vilaĝo senhomiĝis dum la turka erao. Ĝis 1873 la tieaj farmoj apartenis al ekstera parto de Mátészalka, ĝis 1888 al Vállaj. En 1952 el iom da farmoj municipo naskiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Johano
- iamaj loĝejoj de malriĉaj kamparanoj
- fiŝkaptista lago
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.gyaloglo.hu
- w.iranymagyarorszag
- w.nagyvofely.hu