Titanoj
Aspekto
Titanoj | |
---|---|
mita homforma raso | |
Informoj | |
Titanoj, el la greklingva Τιτάν, eble kun la signifo de reĝo, estas, laŭ la helena mitologio, la idaro de Gaja kaj Urano. Ili (Oceano, Kojo, Krejo, Hiperiono, Japeto, Krono, Teja, Rea, Temisa, Mnemozina, Feba kaj Tetisa) reprezentas la unuan dian generacion. Oni ankaŭ nomas la diinojn (Rea, Teja, Temisa, Mnemozina, Feba kaj Tetisa) titaninoj.
La Titanoj havis gravan rolon en la fama batalo kontraŭ Zeŭso, la Titanomakio.