[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rusujo)
Rusia Federacio
ruse Российская Федерация
(Rossijskaja Federacija)
lando
Rusio (teritorio agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj en malhelverda, Krimeo disputita en striata kolorigo)
Membreco
Parto de Eŭropo kaj Azio
Najbaras kun
Grandaj urboj
Ĉefurbo Moskvo
 - mezo Moskvo
 - koordinatoj 55° 45′ 20″ N 37° 37′ 03″ O / 55.75556 °N, 37.61750 °O / 55.75556; 37.61750 (mapo)
Plej alta punkto Elbruso
 - situo Granda Kaŭkazo
 - alteco 5 642 m s. m.
Areo 17 125 191 km² (1 712 519 100 ha)
Loĝantaro 146 780 700 (2019)
Denseco 8,57 loĝ./km²
Estiĝo 862
Prezidento Vladimir Putin
 - Ĉefministro Miĥail Miŝustin
Horzono UTC+2 al +12 (sen somera tempo)
Telefona antaŭkodo +7
ISO 3166-1 RU
Interreta domajno .ru, .su, .рф
Monunuo Rusia rublo (RUB)
Lingvo rusa kaj multaj aliaj
Situo de la ĉefurbo enkadre de Rusio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Rusio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Rusio
Vikimedia Komunejo: Russia
Retpaĝo: gov.ru
Rusia Esperantista Unio

Rusio[1], Rusujo[2]Ruslando[3] (ruse Россия; la dua oficiala formo de la nomo estas Rusia Federacio, ruse Российская Федерация) estas federacia ŝtato en Azio kaj Eŭropo. Ĝi estas la plej granda ŝtato de la mondo laŭ areo: ĝi kovras ĉirkaŭ naŭonon de la tuta areo de la teraj kontinentoj. Unu kvarono de ĝia teritorio troviĝas en Eŭropo kaj tie loĝas pli ol tri kvaronoj de la loĝantaro. La ĉefurbo estas Moskvo.

Rusio estas federacia respubliko. La prezidento estas Vladimir Putin kaj la ĉefministro Miĥail Miŝustin (ekde la 16-a de januaro 2020).

Geografio

Rusio estas vastega lando, duoble pli granda ol Usono kaj kovras la plejparton de la norda teritorio de la eŭropazia kontinento, kaj pro tio ĝia teritorio estas bunta kaj diversspeca laŭ pejzaĝo, klimato, plantaro kaj bestaro.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekstremaj punktoj de Rusio.

La plejparton de la rusia teritorio konsistas el ebenaĵoj, kie leviĝas malaltaj montetoj; altaj montoj nur troviĝas ĉe la sudaj limoj de la lando (montaroj Kaŭkazo kaj Altajo kaj en ĝia plej orienta parto. La plej alta pinto estas monto Elbruso, en la Kaŭkazo.

Preskaŭ la tutan eŭropan parton de la lando, kaj analoge ankaŭ okcidentan Siberion, konsistigas ebenaĵoj, apartigitaj de la meza montoĉeno Uraloj. La regiono Siberio entute kovras areon da preskaŭ kvar milionoj da kvadrataj kilometroj.

La plej orienta parto de la lando estas geografie escepta pro la abundo de montoj, kiuj preskaŭ atingas supermarnivelan altecon de 5000 metroj en la duoninsulo Kamĉatko.

Pluraj maroj limas al Rusio: okcidente la Balta maro, oriente la Oĥotska Maro kaj la Beringa Maro, norde la Blanka Maro, Karaa Maro, Lapteva Maro kaj Orientsiberia Maro.

La ĉefaj insuloj estas Nova Zemlo, Lando de Francisko Jozefo, la Novsiberiaj Insuloj, la Vrangela insulo kaj, en la Pacifika oceano, la Kurilaj insuloj kaj Saĥaleno.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Insuloj en Rusio.

Rusio limas kun 16 landoj (la plej granda kvanto en la mondo):

Riveroj de Rusio estas Volgo, Dnestro, Dnepro, Don, Donec, Peĉora, Obo, Jeniseo, Lena, Irtiŝo ktp. Krome estas multaj lagoj en Rusio.

Lingvoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Lingvoj de Rusio kaj Listo de oficialaj lingvoj en Rusio.

La nuntempa Rusio estas ĉefa teritorio por (proksimume) 170 etnaj grupoj kaj 110 lingvoj[4].

La sola tutŝtata oficiala lingvo kaj samtempe la plej parolata estas rusa. En naciaj respublikoj estas 37 lokaj ŝtataj lingvoj.

Esperanto en Rusio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto en Rusio.

La Esperanto-komunumo en Rusio estas oficiale reprezentita de la tutlanda Rusia Esperantista Unio kaj lokaj kluboj.

Du esperantistaj eldonejoj funkcias en Rusio, nome Impeto kaj Sezonoj.

Turismo

Eksterlanda turismo en Rusujo koncentriĝas precipe en la du metropoloj de Moskvo kaj Sankt-Petersburgo. Sankt-Petersburgo estas konsiderata kiel la Venecio de la nordo kaj havas riĉan kulturan oferton kaj historian urbocentron, kiu estas sur la UNESKO-listo de Monda Heredaĵo. Inter rusiaj turistoj plej popularas Altajo, Kaŭkazio, Krasnodara regiono, Krimeo, Bajkalo. Kreskas populareco de Siberio, Tatario, Baŝkirio kaj Fora Oriento.

Ekde la 1-a de aŭgusto 2023 civitanoj de 55 landoj povas ricevi elektronikan vizon por viziti Rusion dum 16 tagoj.

Politiko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko de Rusio.

Rusio estas federacia lando; la prezidanto elektiĝas por ses jaroj, kaj detenas plejparton de la povo. La prezidanto loĝas en Kremlo kaj nomumas la plej gravajn ŝtatoficistojn, inkluzive de la ĉefministro, kiun aprobas Dumao, la malalta ĉambro de la parlamento. Se Dumao trifoje rifuzas la nomumitan ĉefministron, la prezidanto rajtas eksigi Dumaon. La Socia Ĉambro de la Rusia Federacio (ruse Общественная палата Российской Федерации, latinliterigite Obŝĉestvennaja palata Rosijskoj Federacii) estas ŝtata institucio kun 126 membroj kreita en 2005 en Rusio por analizi planatajn novajn leĝojn kaj observi la agadojn de la parlamento, registaro kaj aliaj registaraj institucioj de Rusia Federacio kaj ties administraj unuoj. Ĝi havas rolon simila al kontrola komitato kaj havas konsultajn povojn.

La ĝenerala prokuroro de Rusio aŭ tutformale ĝenerala prokuroro de Rusia Federacio (ruse Генеральный Прокурор Российской Федерации, latinliterigite Generalnij Prokuror Rossijskoj Federacii) estras la sistemon de oficiala akuzo en tribunaloj kaj estras la ĝeneralan prokurorejon de Rusia Federacio (ruse Генеральная прокуратура Российской Федерации, latinliterigite Generalnaja prokuratura Rossijskoj Federacii). La ĝenerala prokuroro restas la plej potenca parto de la rusia juĝa sistemo.

La Konstitucia Tribunalo de Rusia Federacio estas unu el la tri federaciaj tribunaloj konsiderata en la Konstitucio de 1993 kiel la rekta heredanto de la suprema tribunalo instituciita en la jaro 1991 fare de la Kongreso de la Deputitoj de la Popolo de Rusio. Ĝi okupiĝas pri la interpretado de la alta ĉarto, kaj estas la plej grava el ties atribuoj solvi laŭ la Konstitucio de la Federacio pri la konstitucieco de la tekstoj aperigitaj de la diversaj organoj de la ŝtato, kvankam ĝi rajtas ankaŭ interveni en konfliktoj de kompetencoj.

La Ŝtata konsilio (ruse Государственный Совет, latinliterigite gosudarstvennij sovet, foje mallongigata al akronimo Госсовет, gossovet) de Rusio estas grupo de konsilantoj al la rusia ŝtatestro, kiu okupiĝas pri temoj de plej alta graveco al la rusia ŝtato kiel tuto.

Rusio membras en la Unuiĝintaj Nacioj ekde 1945, kaj adoptis sian nunan konstitucion la 19-an de decembro 1993.

La lando estas fifama pro la korupteco de ŝtatoficistoj: en la jaro 2000 ĝi havis rangon 2,1 en la skalo CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta).

La Komunista Partio de la Rusia Federacio (KPRF, ruse Коммунистическая Партия Российской Федерации; КПРФ; Kommunistiĉeskaja Partija Rossijskoj Federacii, KPRF) estas komunisma politika partio en Rusio. La partio estas ofte konsiderata la senpera posteulo de la KPSU, kiu estis malpermesita en 1991 fare de la tiama prezidanto Boris Jelcin. Ĝi estas la dua plej granda politika partio en Rusia Federacio, post Unueca Rusio. La politika partio LDPR (ruse Политическая партия ЛДПР), antaŭe la Liberal-Demokratia Partio de Rusio (ruse Либерально-Демократическая Партия России – Liberal'no-Demokratiĉeskaja Partija Rossii) estas dekstre ekstremisma naciisma politika partio en Rusia Federacio. La karisma kaj tre kritike pridiskutata politikisto Vladimir Ĵirinovskij gvidis la partion ekde ĝia fondo en 1989 kaj ĝis sia morto.

Administradaj subdividoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Federacia strukturo de Rusio.

Rusian Federacion konsistigas 85 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:

  • 22 aŭtonomaj respublikoj; (ruse – республика);
  • 1 aŭtonoma provinco (ruse – автономная область);
  • 4 aŭtonomaj distriktoj (ruse – автономный округ);
  • 9 regionoj (ruse – край [kraj]);
  • 46 provincoj (ruse – область);
  • 3 federaciaj urboj (ruse – федеральный город).

Ekzistas tendenco al malmultigo de la federaciaj subjektoj per kunigo: jam okazis kelkaj referendumoj pri tio, estas planataj pliaj.

Laŭ kalkulo de la jaro 1994 estas 1066 urboj en Rusio kaj 2070 urbotipaj setlejoj (malgrandaj urboj).

Aŭtonomaj respublikoj

Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Krimeo, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥao (Jakutio), Tatarstano, Tuvio, Udmurtio

Aŭtonoma provinco

Hebrea Aŭtonomio

Aŭtonomaj distriktoj

Ĉukĉio, Jamala-Neneca, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra, Nenecio.

Regionoj

Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Kamĉatka, Krasnodara, Krasnojarska, Permja, Stavropola, Transbajkala (de la 1-a de marto 2008).

Provincoj

Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orjola, Penza, Pskova, Rjazanja, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambova, Tjumenja, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa.

Federaciaj urboj

Moskvo, Sankt-Peterburgo, Sebastopolo.

Ekonomio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomio de Rusio.
La Internacia Komerca Centro en Moskvo. La urbo havas unu el la plej grandaj urbaj ekonomioj de la mondo. [5]
La nombro da diplomiĝintoj jare, en institucioj de supera edukado en Rusio. Ĉi tiu nombro estas la plej alta en Eŭropo.

La rusia ekonomio estas miksa ekonomio kun registara proprieto en strategiaj areoj. Rusio estas unu el la plej grandaj ekonomioj en la mondo (la 11-a plej granda en la mondo) kaj dependas grandparte de enspezoj el naturresursoj, ĉefe petrolo, tergaso kaj metaloj, por plifortigi ĝian kreskon. La valuto de Rusio estas la rusia rublo.

La ekonomio de Rusio suferis grandan malkreskon okaze de la disfalo de Sovetunio, en 1992. Ekde tiam, la ekonomia modelo transiris de centraligiteco kaj kontroliteco fare de la registaro al kapitalismo kaj libera merkato.

La rusiaj kapitalmerkataj reformoj de la 1990-aj jaroj post la dissolvo de Sovetunio, kaŭzis ampleksan privatigon en industrio kaj agrikulturo kaj laŭ pli malgranda mezuro en la energio kaj defendindustrioj. Kiel parto de la privatigo, kelkaj komercistoj, ĝenerale konataj kiel oligarkoj, aĉetis registarajn firmaojn kiuj estis privatigitaj, je malaltaj prezoj, kaj tiel akumulis grandan riĉaĵon.

Komence de la 21-a jarcento Rusio apartenas al la BRICS-landoj, akronimon en esperanto BRBĈ (Brazilo, Rusio, Barato kaj Ĉinio). Tamen, ekde 2008 ankaŭ Rusio estis grave trafita de la ekonomia krizo, kiu dubindigis multajn pri la progresoj faritaj dum la antaŭa dekjara ekonomia disvolviĝo. Rusio estas unu el la plej ekonomie malegalaj landoj en la kampo de ekonomio, kie oligarĥoj reprezentas konsiderindan pezon. La 1%  plej riĉaj homoj posedas preskaŭ duonon de la riĉaĵo de la lando[6].

La lando riĉas je minejaj kaj energiaj rimedoj, inkluzive de uranio (vidu artikolon pri Rosatom), terkarbo, nafto, tergaso (vidu artikolon pri Gazpromo), sed ankaŭ fero, mangano, aluminio, oro, plateno kaj diamantoj. Eksportado de tiuj produktoj (ĉefe forme de krudaj materialoj) konsistigas gravan parton de la rusia eksporto kaj la ekonomio entute. La unua naftogasa regiono formiĝis en Ĉevolgio kie estis malkovrita la Volga-Urala naftogasa provinco. Sekvis Okcidenta Siberio, kie post malkovro de la Okcidentsiberia naftogasa provinco ekde la 1960-aj formiĝis la Okcidentsiberia naftogasa komplekso. Enspezoj de eksportado de nafto kaj tergaso konsistigas 45—56% elcentojn de rusia eksporto, depende de jaro. Tiuj enspezoj plenigas ĉirkaŭ trionon de la ŝtata buĝeto[7].

Unu el la ĉefaj ekonomiaj fakoj ankoraŭ estas la tradiciaj okupoj de terkultivado, bestobredado, forstumado kaj fiŝkaptado, pro la granda abundo da teritorio. Turismo estas grava fonto je enspezo nur en la ĉefaj okcidentrusiaj turismaj vidindaĵoj: Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj la Ora Ringo.

Ekde 2008, la urbo Moskvo estas nomita la monda ĉefurbo de miliarduloj laŭ la revuo Forbes. Sekvante la konstantan plialtiĝon de la vivnivelo, Rusio revenis en 2005 al la sama nivelo de homa disvolviĝo kiel ĝi estis antaŭ la disfalo de Sovetunio. En la jaroj 2000-2012, la energia eksporta indico duobliĝis kaj reala enspezo saltis je 160%. Aktuale en 2012, la gassektoro respondecis pri 16% de MEP, 52% de impostoj kaj la federacia buĝeto kaj pli ol 70% de totaleksportoj.

Rusio havas tre evoluintan armean industrion, kiu inkluzivas la evoluon kaj dezajnon de altnivela teknologio, inkluzive de kvina generacio (en) ĉasaviadiloj. Aktuale en 2013, la volumeno de eksportaĵoj estis 15.7 miliardoj da dolaroj, dua nur post Usono.

En 2014, okcidentaj landoj, gviditaj de Eŭropa Unio kaj Usono, trudis ekonomiajn sankciojn al Rusio, pro la invado al Krimeo kaj la ukraina krizo en kiu estas suspekto de rekta rusia armea implikiĝo en la konflikto. Tio rezultigis redukton de ekonomia kresko kaj plonĝon en la valoro de la rublo. Ĉi tio okazas kune kun akra falo en la prezo de petrolo, kiu estas grava enspezo por la rusia ekonomio. Pliaj sankcioj estis truditaj pro la rusa invado de Ukrainio en 2022, kaj kiel rezulto la valoro de la rublo plonĝis al senprecedenca malalta, multaj internaciaj firmaoj forlasis la landon, kaj kredittaksaj kompanioj signife malaltigis la kreditrangigon de la lando. Rusio restas izolita kaj iuj bankoj estis forigitaj de la SWIFT-pagsistemo, kvankam ĉirkaŭ 20 procentoj de rusia bankado estas kondukita per la sistemo por transdono de financaj mesaĝoj (SPFS), la rusia ekvivalento de SWIFT. La rusia ekonomio estis grave difektita per la sankcioj, rezultigante severan ekonomian krizon en la lando. Krome, komerco en la Moskva Borso estis suspendita dum la 33 tagoj post la altrudo de la sankcioj en februaro 2022. Ĉiuj menciitaj eventoj kaŭzis redukton de eksterlandaj kaj lokaj investoj en Rusio, al la neefikeco de la ekonomio kaj grava cerbofuĝo, kiu estis eĉ pli forta pro la amasa mobilizado fine de 2022.

Malfacilaĵoj

La ĉefa malfacilaĵo alfrontata de la rusia ekonomio estas la instigo de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj (kiuj komence de la 21-a jarcento konsistigas malpli ol 20% de la MEP). Ĉar la ekonomio estas plejparte administrata de grandegaj monopoloj, la Monda Banko provis iniciati reformitan banksistemon, sed sen sukceso relative malmultaj. Kadre de intenca politiko de la rusia registaro, eksterlandaj kompanioj en la banka sektoro ne rajtas penetri la rusian ekonomion. Sed kiel parto de la interkonsento por la eniro de Rusio en la Mondan Organizon pri Komerco en 2012, Rusio subskribis interkonsenton kun Usono kun la celo doni partan partoprenspacon al bankaj firmaoj en Rusio.

Troa koncentriĝo de industria produktado kaj la financa sektoro en la ĉefurboj, rezultigis gravan ekonomian malegalecon inter la urboregiono kaj specife la Moskva regiono - kaj inter aliaj grandaj partoj de la lando. Dum la Moskva regiono produktas trionon de rusia MEP, nur unu dekono de la loĝantaro loĝas tie.

Komence de la 21-a jarcento, la vivokosto en Moskvo estas alta: ekzemple la prezoj de loĝejoj tie altiĝis misproporcie rilate al la nivelo de la salajroj (ĉirkaŭ 5 000 dolaroj por kvadrata metro, kompare kun averaĝa salajro de 1 045 dolaroj monate). Tiu ĉi fakto grave influas la vivnivelon tie. Konsekvence por ĉi tiu vivokosto, la financaj revuoj The Economist kaj Forbes vicigis Moskvon kiel la plej multekosta urbo en la mondo.

Rusio estas konsiderata unu el la plej koruptaj landoj en Eŭropo, fakto kiu malhelpis ĝin pliigi eksterlandajn investojn en ĝi dum la transira periodo. La kialo de la granda skalo de korupto kuŝas en la fakto, ke grandaj partoj de la rusia ekonomio estas en la mallumo (neraportitaj enspezoj aŭ elspezoj); Multaj financoj estas en privataj manoj kaj ne en bankokontoj, kaj estas uzataj por pagi subaĉetaĵojn al altrangaj registaraj oficistoj, kiuj havas multe da koncentrita potenco. Korupto disvastiĝas ankaŭ pro la malalta buĝetado de la registaro de ĝiaj oficejoj: pro la malaltaj salajroj, registaraj dungitoj kaj oficistoj estas devigitaj akcepti subaĉetaĵojn - por kompletigi sian enspezon. Alia kialo de la kreskanta korupto kuŝas en la nivelo de salajroj en la publika sektoro, kiu estas signife pli malalta ol la meza nivelo de salajroj en la privata sektoro.

Transporto

La vasta areo de la Rusia Federacio malfaciligas movi materialojn kaj varojn tra la lando. La ĉefa transportvojo estas la Transsiberia Fervojo. Ĝenerale, la plej granda parto de la trafiko tra la lando estas efektivigita per trajnoj. Ne ekzistas grandskala aŭ signifa interurba vojo en Rusio, kiu ligas la malsamajn partojn de la lando (kiel ekzemple la Trans-Kanada Ŝoseo), sed unu el la plej gravaj interurbaj vojoj en Rusio estas la vojo inter Moskvo kaj Sankt-Peterburgo (M11). Grava parto de la transporta infrastrukturo de Rusio estas la marhavenoj, la plej gravaj el kiuj estas en Vladivostoko, Primorsk, Murmansko, Sankt-Peterburgo, Magadan kaj Arĥangelsko. La plej gravaj flughavenoj en la lando estas Ŝeremetjevo kaj Domodedovo en Moskvo kaj Pulkovo en Sankt-Peterburgo.

Vidu ankaŭ pri ekonomio

Historio

Historio de Rusio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Frua historio
Orientaj slavoj, Rusjoj
Kieva Regno 800-1100
Rusaj princlandoj 1100–1547
Grandprinclando Vladimir-Suzdal 1113–1236
Novgoroda Respubliko 1136–1478
Grandprinclando Moskvo 1276–1547
Grandprinclando Litovio 13-a jc.–1795
Rusa carlando
Rusa carlando 1547-1721
Rusia Imperio 1721-1917
Ekde la revolucio
Rusia respubliko 1917
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko 1917-1922
Sovetunio 1917-1991
Rusia federacio de 1991
vdr
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Rusio.

Prahistorio

1 p.K.

En la 5-a jarcento slavoj komencis migri el la okcidento.

En la 9-a jarcento en nordo de Rusio (Novgorodo) kaj en sudo (Kievo) komencis aperi rusaj praŝtatoj.

Meze de la 9-a jarcento en Novgorodo estis elektita kiel princo de la Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" aŭ varengoj - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis aligita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperis la unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievon.

1000

En 1237, rusaj princlandoj estis venkitaj de la mongoloj, ankaŭ nomitaj la tataroj. El ilia ĉefurbo, Saraj sur Volgo, ili regis Rusion (konservante la potencon de la rusaj princoj, kiuj tamen estis plene kontrolataj de tataroj) dum du jarcentoj, sed neniam konkeris Novgorodon kaj aliajn nordajn terenojn. En la jaro 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo, unuigita de la Moskva princlando. Finfine, la rusaj nobeluloj de Moskvo restarigis rusan potencon, unuigas ĉirkaŭ si la aliajn princlandojn kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

La bataloj kun Pollando farigis la krizon en Rusio, t.n. Granda Malordo. Okazis pola invado al Rusio kaj pola armeo venkis kontraŭ rusa-sveda armeo en la Batalo de Kluŝino (1610) sub gvido de pola hetmano Stanisław Żółkiewski (juŭkjevski). En 1610 jaro polaj taĉmentoj komencis okupi Rusion kaj Moskvon. La caro Bazilo la 4-a Ŝujskij (Rusio) faris la omaĝon al la pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, kies filo Ladislao estis kronigita al la nova caro de Rusio, post la detronigo de Bazilo Ŝujskij. Komencis la granda krizo en Rusio nomata Granda Malordo interrompanta per la teruro de la falsaj idoj de la rusa caro – Demetrioj, ekz. Dmitrij Samozvanec.

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas okcidentajn ideojn kaj eŭropecan manieron vesti sin kaj konduti. En 1721 li fondis la Rusan Imperion kaj proklamis sin kiel imperiestro.

1800

Ora epoko de Rusia Imperio kaj de la rusa literaturo: Aleksandr Puŝkin,Nikolaj Gogol,Lev Tolstoj, Fjodor Dostojevskij, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon.

En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratia periodo sub la gvido de la Provizora registaro de Aleksandr Kerenskij, la 7-an de novembro 1917 (la 25-a de oktobro laŭ la Julia kalendaro) okazis la vica revolucio, rezulte de kiu la potenco estis uzurpita de la Rusia Socialisma Demokratia Laborista Partio (de bolŝevikoj) (RSDLP (b) sub gvido de Vladimir Uljanov Lenin. Lenin aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Rusia Federacia Socialisma Respubliko kaj poste Sovetunio, unuiginta landojn preskaŭ en la limoj de la eksa Rusia Imperio.

Dum la jaroj 1919-1920 daŭris la grava por la historio de Eŭropo milito pri la sendependeco de Pollando. La pola-bolŝevika milito kiu se ĝi estus venka al Sovetunio ĝi disvastigus la komunismon en Eŭropo, estis neatendite venkita de Pollando sub gvido de Jozefo Piłsudski. Tiu malhonora al Sovetunio fuŝo estis unu el gravaj kaŭzoj de la venĝa dispartigo de Pollando en 1939, interkonsente kun nazia Germanio.

Post la morto de Lenin en 1924, Josif Stalin ŝanĝis demokratian proceduron en la [[Tutunia Komunista Partio de bolŝevikoj]] (TKP(b), havigis al si preskaŭ nelimigitan potencon kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis kruela, milionoj da homoj estis mortigitaj, pluraj el ili laŭ falsaj akuzoj (i. a. multaj esperantistoj), sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron.

En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. Sovetunio aligis al si grandajn terenojn de la orienta Pollando. Pro la ordono de Stalin estis terure murditaj kelkaj dekoj da miloj da polaj, ukrainaj, belorusaj kaj aliaj soldatoj en Katin (vidu Masakro de Katin), Bikivnio, Charków, Kurapaty. Ili estas unu el plej gravaj amasaj murdoj de Stalin kaj ankaŭ la faroj kontraŭ la homaro.

La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. La milito daŭris kvar jarojn ĝis la 8-a de majo 1945. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio; en Sovetunio kaj moderna Rusio tiu parto de la Dua mondmilito estas nomata La Granda Patria Milito. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per livero de ŝipoj, aviadiloj, kamionoj, armilioj kaj, fine, per atako kontraŭ Germanio el la okcidento en 1944.

Kvankam Sovetunio kaj Usono estis aliancanoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945), kaj tiel aperis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn.

La plej timiga momento de la Malvarma milito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo, kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo (Kariba krizo).

Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton ("sputniko", 1957) kaj la unuan homon en kosmon (Jurij Gagarin, 1961), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil Armstrong, 1969).

Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon.

Anstataŭ reformo, Leonid Breĵnev elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama bin Laden.

Fine en 1987 Miĥail Gorbaĉov penis reformi kaj en 1988 retiris la armeon el Afganio.

Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis.

La respublikoj en Sovetunio — ekzemple, Litovio — rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.

Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris Jelcin estis elektita unua prezidento de Rusio la 12-an de junio 1991.

Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis.

En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, malgranda montara respubliko en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar Dudajev penis sendependiĝi surbaze de naciismaj ideoj, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon.

Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996, multe eluzante timigon per komunisma pasinteco. Sed dum 1996-2000 Jelcin malsanis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990-aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir Putin, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB kaj Sankt-Peterburga urbestraro. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano, Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3-an de septembro 2004.

Ekde 2001, Rusio helpadis al Usono en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio — usonaj militaviadiloj portis kargon tra teritorio de Rusio.

Milito en Sud-Osetio

En aŭgusto 2008 Rusio enkondukis armeon en Sud-Osetion, responde al artileria kaj tanka atako kontraŭ Cĥinvalo fare de kartvelaj trupoj. Rusiaj altranguloj klarigis la enmeksiĝon per humanismaj konsideroj (defendo de pacaj loĝantoj, interalie rusiaj civitanoj) kaj per sia pacgarda funkcio en la regiono (establita en 1990-aj per internaciaj interkonsentoj). La kartvela atako estis haltigita, kaj la rusiaj trupoj avancis en internon de Kartvelio ĝis la urboj Poti kaj Gori, kie multaj militaj (kaj malpli grave civilaj) objektoj estis damaĝitaj aŭ detruitaj.

La internacia komunumo neunuece reagis al la milito: ĝenerale malaprobante la kartvelan atakon kontraŭ Cĥinvalo, ĝi ankaŭ ne aprobis la rusian armitan operacion en Kartvelio. Pluraj okcidentaj politikistoj alvokis gardi la teritorian tutecon de Kartvelio en la limoj de sovetia respubliko kaj solvi la problemon per daŭraj interparoloj. Dum la okcidenta propagando plu prezentas tiun konflikton kiel agreson de la “imperiisma Rusio” kontraŭ la “liberecama Kartvelio”, la enketkomisiono de Eŭropa Unio konkludis, ke la militon komencis Kartvelio, rompinte la internacian juron, kaj ke Rusio rajtis respondi al tiu agreso[8][9].

Tuj post la milito Rusio agnoskis sendependecon de la memregataj respublikoj Sud-Osetio[10] kaj Abĥazio. Nur malmultaj aliaj landoj subtenis tiun agon kaj, je la aŭtuno 2008, nur Nikaragvo sekvis la ekzemplon, oficiale agnoskinte la du respublikojn kiel ŝtatoj.

Ĉar Abĥazio kaj Sud-Osetio pro sia geografia situo ne vere havis multajn rilatojn kun aliaj landoj, agnosko fare de Rusio multe faciligas ilian ekziston, ebligante oficialajn ekonomiajn kontaktojn kun Rusio.

Demografio

En Rusio loĝas pli ol 150 etnoj, multaj el ili havas proprajn administrajn unuojn ene de Rusio aŭ ŝtatojn ekster ĝi. Interalie en Rusio loĝas 39 483 ĉinoj (laŭ la censo de 2002[11]), kvankam iuj demografoj opinias ke efektive temas pri 200 ĝis 400 mil ĉinoj, konstante loĝantaj en Rusio (inkluzive studentojn).

Etnoj

Rusio estas multetna ŝtato, sur kies teritorio vivas pli ol 180 diversaj etnoj.

Jen listo de la etnoj, kiuj konsistigas pli ol 0,1% de la tuta loĝantaro, laŭ rezultoj de la tutlanda censo okazinta en 2002.

Etno Kvanto da homoj % de la tuta loĝantaro
rusoj 115.889.107 79,83 %
tataroj 5.554.601 3,83 %
ukrainoj 2.942.961 2,03 %
baŝkiroj 1.673.389 1,15 %
ĉuvaŝoj 1.637.094 1,13 %
ĉeĉenoj 1.360.253 0,94 %
armenoj 1.130.491 0,78 %
mordovoj 843.350 0,58 %
avaroj 814.473 0,56 %
belorusoj 807.970 0,56 %
kazaĥoj 653.962 0,45 %
udmurtoj 636.906 0,44 %
azerioj 621.840 0,43 %
marioj 604.298 0,42 %
germanoj 597.212 0,41 %
kabardoj 519.958 0,36 %
osetoj 514.875 0,35 %
dargoj 510.156 0,35 %
burjatoj 445.175 0,31 %
jakutoj 443.852 0,31 %
kumikoj 422.409 0,29 %
inguŝoj 413.016 0,28 %
lezgoj 411.535 0,28 %
komioj 293.406 0,2 %
tuvoj 243.442 0,17 %
judoj 229.938 0,16 %
kartveloj 197.934 0,14 %
karaĉajoj 192.182 0,13 %
ciganoj 182.766 0,13 %
kalmukoj 173.996 0,12 %
moldavoj 172.330 0,12 %
lakoj 156.545 0,11 %
koreoj 148.556 0,1 %
reprezentantoj de la aliaj etnoj 2.414.558 1,66 %
ne indikis sian etnan apartenon 1.460.751 1,01 %

Urboj

Loĝantaro de Rusio

La ĉefurbo de Rusio estas Moskvo, kiu lokiĝas en la eŭropa parto de la lando.

Laŭ la censo okazinta en 2002, la ĉefaj urboj laŭ loĝantaro estas la jenaj: Moskvo (10,101 milionoj da loĝantoj), Sankt-Peterburgo (4,669), Novosibirsk (1,425), Niĵnij Novgorod (1,311), Jekaterinburg (1,293), Samara (1,158), Omsk (1,140), Kazanj (1,105), Ĉeljabinsk (1,078), Rostov-na-Donu (1,07), Ufa (1,042), Volgograd (1,012), Permj (1,000).

Kulturo

Arto

Religia bildo de Andrej Rubljov.

Kiam, fine de la 5-a jarcento, la tiamaj slavaj popoloj (skitoj kaj sarmatoj) kiuj loĝis la regionojn apud la riveroj Volgo kaj Dnepro komencis akiri stabilajn loĝlokojn, ekdisvolviĝis manfarista tradicio, ĉefe ligita al farado de armiloj, felaĵoj kaj metalaj objektoj. La komercaj rilatoj kun la najbaraj regionoj pliiĝis, kaj la Bizanca imperio iĝis la ĉefa komerca partnero. La rusoj tiom miris la kulturon kaj la mirindajn arkitekturaĵojn de la bizanca ĉefurbo, Konstantinurbo, ke ili laŭgrade komencis kopii la bizancan stilon. Ĝis tiam, la ornamaĵoj de objektoj konsistis el pure geometriaj formoj, kun fortaj koloroj; post la komenco de la bizanca influo, ekfloris la uzo de bestosimilaj figuroj, kaj poste ankaŭ de plantosimilaj desegnaĵoj.

Oni tradicie fiksas la oficialan komencon de rusa arto okaze de la konvertiĝo de la princo de Kievo, Vladimiro la 1-a de Kievo, al bizanca-ortodoksa Kristanismo, en la jaro 988. La ekfloro de arto ligiĝis al la bezono konverti la tutan landon al Kristanismo: necesis novaj preĝejoj, laŭ la konstantinurba stilo; necesis novaj verkoj por instrui kaj soleni la novan religion, tradukite de la greka aŭ de la antikva bulgara lingvo (pro kio oni enkondukis la cirilan alfabeton al Rusio); necesis religiaj bildoj.

Rusa avangardo estis granda, influa ondo de Avangarda moderna arto kiu floris en la Rusia Imperio kaj Sovetunio, proksimume de 1890 ĝis 1930 – kvankam iuj datis ĝian komencon jam en 1850 kaj ĝian finon tiom malfrue kiom 1960. La termino kovras multajn apartajn, tamen nedisigeble rilatigitajn artajn movadojn kiuj floris en tiu tempo; nome Suprematismo, Konstruktivismo, Rusa Futurismo, Kubo-Futurismo, Zaum kaj Nov-primitivismo. Pro la fakto ke multaj implikitaj avangardaj artistoj naskiĝis aŭ kreskis en kio nun estas Belorusio kaj Ukrainio (inkluzive de Kazimir Maleviĉ, Aleksandra Ekster, Vladimir Tatlin, Vasilij Kandinskij, David Burljuk, Alexander Archipenko), iuj fontoj ankaŭ parolas pri Ukraina avangardo.

Edukado

Supera edukado (universitato) estas senpaga kondiĉe ke oni sukcesas en ekzamenojn[12]. Tamen tio rilatas nur al certa nombro de studentoj, strikte limigata ĉiujare por ĉiu altlernejo kaj fakultato. Ĉiuj aliaj studentoj pagas sian studadon memstare.

Sansistemo

La medicinaj zorgoj estas senpagaj, sed ankaŭ ekzistas privataj medicinaj servoj[12].

Sporto

La Rusia Futbala Unio estas la nacia organizaĵo pri futbalo en Rusio. Ĝi ekmembris en la federacio internacia de futbalo FIFA en 1912, kiam la internacia organizaĵo fondiĝis, kaj en la eŭropa federacio UEFA en 1954.

Ŝtataj festoj

Dato Festo
1-a de januaro Veno de Nova Jaro
El 1-a de januaro ĝis 5-a de januaro Nova-Jara ferioj
7-a de januaro Ortodoksa Kristnasko
23-a de februaro Tago de defendanto de patrio
8-a de marto Internacia virina tago
1-a de majo Festo de printempo kaj laboro
9-a de majo Tago de Venko (super Nazia Germanio en la Dua mondmilito)
12-a de junio Tago de Rusio
4-a de novembro Tago de nacia unueco

Referencoj

  1. (eo) Sergio Pokrovskij, En Rusio loĝas rusianoj.
  2. (eo) Anna Löwenstein (red), Rusoj loĝas en Rusujo.
  3. Ruslando: nomo por Rusio uzata de L.L. Zamenhof, sed ankaŭ de Privat, Kabe, Lapenna, Waringhien k.a.
  4. (franca) Coupe du Monde la FIFA 2018 : les supporters internationaux pris entre identité russe avant-gardiste et mises en garde de leurs gouvernements, Global Voices, la 2-an de aprilo 2018.
  5. Churkina, Natalie; Zaverskiy, Sergey (2017). "Challenges of strong concentration in urbanization: the case of Moscow in Russia". Procedia Engineering. Elsevier. 198: 398–410. doi:10.1016/j.proeng.2017.07.095.
  6. (fr) Vincent Brousseau-Pouliot, Le 1 % détient la moitié de la richesse, La Presse, la 8-an de majo 2022.
  7. Росстат впервые назвал долю нефти и газа в ВВП (ruse). Rtvi.com (2021-07-13). Alirita 2023-04-11 .
  8. (en) Independent International Fact-Finding Mission on the Conflict in Georgia: Report.(PDF)
  9. S. Belov, Verko profesia, altnivela, unuflanka (recenzo de "La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017") La Ondo de Esperanto, n-ro 2 (292), 2019 (alirite la 26-an de marto 2019).
  10. Указ Президента Российской Федерации от 26.08.2008 № 1261.. Arkivita el la originalo je 2008-09-01. Alirita 2008-11-17 .
  11. Russian Census 2002, Table 4.01
  12. 12,0 12,1 (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 167, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6

Bibliografio

Kniivilä, Kalle. La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017, Novjorko, eld. Mondial, 2017, 159 paĝoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj