Ratifo
Aspekto
Ratifo (aŭ foje ekster PIV ratifiko) (de latina ratus „valida“, facere „fari“) estas la konfirmo de la kontraktantaj partioj, ke interŝtata kontrakto (traktato) estas deviga. Nur la instanco kiu reprezentas la unuopan partion laŭ internacia juro rajtas ratifi traktaton, tio kutime estas la ŝtatestro. La konfirmo estas fiksita en ratifa dokumento. Per interŝanĝo de la ratifaj dokumentoj (aŭ post interkonsentita tempo) la traktato ekvalidas.
La ŝtatestro en demokratio devas havi la permeson por la ratifo, kutime per koncerna leĝo de la parlamento, foje per referendumo.
La tempo inter la finverkado de la traktata teksto (tion kutime faras la ministro pri eksteraj aferoj) kaj la ratifo povas esti longa.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Peter Seelmann: Ratifikation. El: Europäische Friedensverträge der Vormoderne, en: historicum.net, 2006, ttt-ejo Arkivigite je 2010-07-06 per la retarkivo Wayback Machine, germane, (vidita 27 Okt 2009).