El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prášily estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas proksime al la ŝtatlimo kun Germanio, en regiono Plzeň, distrikto Klatovy, sur teritorio de Nacia Parko Šumava. Vivas ĉi tie 157 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Modrava, Hartmanice, Srní, Železná Ruda, Čachrov kaj Lindberg.
La pitoreska uniketosa vilaĝeto, ekestinta en la 18-a jarcento apud vitroproduktejo (ŝanĝita post 1824 je fama manpapera manufakturo), dum komunisma reĝimo en 1948-1989 fermita kaj preskaŭ malloĝigita, ĝis nun ne malkovrita de amasa turismo.
Elirpunkto al lago de Prášily, lago Laka, monto Poledník kaj aliaj netuŝitaj lokoj de la Nacia Parko Šumava.
Senpage alireblas botanika ĝardeno (ne nur kun floroj, sed ankaŭ kun artaĵoj el ligno kaj ŝtono) kaj kelta skanzeno (arkeologia parko) kun la plej granda enirpordego en la tuta Mezeŭropo, kie dum la ĉefaj keltaj festoj okazadas historiaj festenoj. Apud la ĉefstrato troviĝas bredejo de bizonoj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 3 397 |
---|
1880 | 4 460 |
---|
1890 | 5 166 |
---|
1900 | 5 492 |
---|
1910 | 3 749 |
---|
1921 | 3 365 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 854 |
---|
1950 | 328 |
---|
1961 | 319 |
---|
1970 | 291 |
---|
1980 | 188 |
---|
1991 | 148 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 131 |
---|
2014 | 155 |
---|
2016 | 153 |
---|
2017 | 157 |
---|
2018 | 153 |
---|
2019 | 156 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 154 |
---|
2021 | 134 |
---|
2022 | 146 |
---|
2023 | 154 |
---|
2024 | 157 |
---|
Partoj de municipo Prášily (2) |
---|
|
|