[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Pienza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Pienza
Pienza
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Toskanio
Provinco SI Sieno
Geografia situo 43° 5′ N, 11° 41′ O (mapo)43.07861111.678889Koordinatoj: 43° 5′ N, 11° 41′ O (mapo)
Alto super marnivelo 491 m
Areo 122 km²
Loĝantaro 1976 (2023)
Loĝdenso 16 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Cosona, Monticchiello
Najbaraj komunumoj Castiglione d'Orcia, Chianciano Terme, Montepulciano, Radicofani, San Giovanni d'Asso, San Quirico d'Orcia, Sarteano, Torrita di Siena kaj Trequanda
Patrono Sankta Andreo
Festa tago 30-a de novembro
Nomo de loĝantoj pientini
Poŝtkodo 53026
Imposta kodo G602
Kodo laŭ ISTAT 052021
Telefona prefikso 0578
Retpaĝo Oficiala retejo
Pienza (Italio)
Pienza (Italio)
DEC
Situo de Pienza

Map

vdr

Pienza - [PJENca] - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la provinco Sieno kaj al la regiono Toskanio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 976 loĝantoj sur areo de 122,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo Sankta Andreo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaras la komunumoj Castiglione d'Orcia, Chianciano Terme, Montepulciano, Radicofani, San Giovanni d'Asso, San Quirico d'Orcia, Sarteano, Torrita di Siena kaj Trequanda.

La historio de Pienza estas iom nekutima: ĝis 1462 estis nur eta vilaĝo, konata kiel Corsignano. Ĝia sorto ŝanĝiĝis per la tiea naskiĝo en 1405 de Enea Silvio Piccolomini kiu 53 jarojn poste fariĝis papo Pio la 2-a. Vojaĝo lia al Mantova kondukis lin tra sia naskiĝejo. Ties mizera stato instigis lin, konstrui sur la malnova loko belan urbeton. Tiun taskon li konfidis al la arkitekto Bernardo Rossellino: daŭris ĉirkaŭ kvar jarojn, kun kiel rezulto la tre harmonia renesanc-stila urbeto. La baldaŭa morto de la papo iasence estis la fino de la historio: Pienza restas plu malgranda ĉarma urbeto, preskaŭ ne ŝanĝita en postaj epokoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]