[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Slaven Bilić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slaven Bilić
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1968 (1968-09-11) (56-jaraĝa)
en Split
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Kroatio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Split Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto
futbala trejnisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Slaven Bilić (prononco [slâʋɛn bǐːlit͡ɕ]) estas kroata eksfutbalisto kaj trejnisto. Li naskiĝis la  11-an de septembro 1968(nun 1968-09-11) en Split, Dalmatio, tiutempa SFR Jugoslavio, do nun estas 56-jara. Inter la jaroj 1988 kaj 2001, la sportisto estis profesia futbalisto ĉe pluraj kluboj - komence kaj fine ĉe sia "hejma" klubo Hajduk Split, sed intertempe ankaŭ ĉe iuj pliaj kluboj de Kroatio, Germanio kaj Anglio.

En 2001 kaj 2002, li estis trejnisto de sia klubo Hajduk Split, de 2004 ĝis 2006 trejnis la nacian futbalan teamon de sub-21-jaruloj, de 2006 ĝis 2012 la viran kroatan nacian teamon de futbalo, kaj ekde 2012 estas trejnisto de la klubo Lokomotivo Moskvo. En sia funkcio de nacia trejnisto, li ankaŭ gvidis respektive gvidas la nacian teamon en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj aktuale en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.