El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarlat-la-Canéda (franca elparolo: [saʁla la kaneda], okcitane: Sarlat e la Canedat [ʂɒrˈla e lɒkɒneˈda][1]), ofte nomata simple Sarlat, estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Dordogne (jen france, okcitane Dordonha), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine, prononco [nuvɛl akitɛn], do [nuVEL akiTEN], okcitane Nòva Aquitània, eŭske Akitania Berria), kaj historie apartenas al la landoparto Perigordo. Fine de 2021 en la komunumo vivis 8 812 loĝantoj. Administre la komunumo estas la centro (subprefektejo) de la samnoma arondismento Sarlat-la-Canéda (france arrondissement de Sarlat-la-Canéda, okcitane Arrondiment de Sarlat e La Canedat) kaj de la ankaŭ samnoma kantono Sarlat-la-Canéda.
Sarlat-la-Canéda situas en la sudoriento de Dordogne, 50 km sudoriente de Périgueux.
komunumoj de la departemento Dordonjo (Dordogne) |
---|
listo sekvos |
|