Eŭska lingvo
Eŭska lingvo | ||
Euskara | ||
moderna lingvo • natura lingvo | ||
---|---|---|
Basque languages • sud-Eŭropaj lingvoj | ||
Parolata en | "Eŭskio": Hispanio (Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Navaro), Francio (Nord-Eŭskio en Pyrénées-Atlantiques) kaj diaspore ĉefe en Meksiko, Argentino kaj Usono | |
Parolantoj | ~ 900 000 | |
Denaskaj parolantoj | inter 700.000 kaj 800.000 | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | pli ol 200.000 | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Izolita lingvo | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj Navaro (Hispanio) | |
Reguligita de | Reĝa akademio de la eŭska lingvo (Euskaltzaindia) | |
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | eu | |
ISO 639-2 | baq/eus | |
ISO 639-3 | eus | |
SIL | diversaj | |
Glottolog | basq1248 | |
Angla nomo | Basque | |
Franca nomo | basque | |
Vikipedio | ||
La Patro Nia: | |
|
La eŭska lingvo (propralingve: euskara), baska aŭ vaska lingvo,[1] estas lingvo parolata de eŭskoj en Eŭskio, regiono de nordorienta Hispanio kaj sudokcidenta Francio. Lingvistoj kredas, ke la eŭska estas izolita lingvo aŭ pli klare senparenca lingvo, do ke neniu alia lingvo estas en la sama lingva familio kun ĝi.
Laŭ la censo de 1991, la eŭska havas 660 000 denaskajn parolantojn (plejparte dulingvajn)[2]. El tiuj 500 000 loĝas en la parto de Eŭskio, kiu apartenas al Hispanio. Ankaŭ estas sufiĉe multaj denaskaj eŭsk-parolantoj ekster Eŭskio, tiel ke la tuta nombro de denaskaj parolantoj eble eĉ atingas 800 000.
Historio
[redakti | redakti fonton]Malsimile al la plejmulto da lingvoj en Eŭropo, la eŭska ne estas hindeŭropa lingvo, kaj nuntempe ne ekzistas konata lingvo parenca je ĝi. Praformo de la eŭska ekzistis en Eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj. Tial, ofte ĝi estas nomata "la plej antikva lingvo de Eŭropo".
Lingvistoj ne konsentas pri ĝia origino. Pli modernaj hipotezoj ligis ĝin al iu el kaŭkaziaj lingvoj aŭ al la Ibera lingvo. Kvankam lingvistoj kapablas legi sed ne kompreni la iberan, ili rimarkis kelkajn trajtojn kaj radikojn similajn, sed ne certas, ĉu la kaŭzo estas parenceco aŭ najbareco.
Ankaŭ kartveloj nomas sin "iberoj" kaj opinias ke kartvela kaj eŭska lingvoj estas parencaj, kun komuna origino en norda parto de Afriko antaŭ kelkmil jaroj. Malgraŭ klopodoj neniam eblis trovi verajn paralelojn inter la kartvela kaj la eŭska, escepte hazardaj kiel la uzado de ergativaj konstruaĵoj.
Certe estas, ke la eŭska lingvo estis antaŭe parolata pli vaste; multaj nomoj de homoj en antikva Akvitanio registritaj de la Romianoj estas tradukeblaj per eŭska etimologio. Lingvisto Larry Trask[3] studis la menciitajn kaj aliajn hipotezajn parencojn kaj konkludis ke la nura konata parenco estas la akvitana lingvo. Laŭ unu teorio, la praeŭska estis parolata plurloke en Eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj.
Kiam alvenis Romiaj koloniistoj al Iberio kaj Gaŭlio, la Eŭskoj jam dum pluraj jarcentoj estis najbarantaj la unuajn hindeŭropanojn, nome Keltojn. Tamen tiuj lasis malmultege da trajtoj en la Eŭska lingvo.
Dum la eka Mezepoko, ĝia parolantaro etendiĝis orienten laŭ Pireneoj kaj suden en Rioĥo. Probable ankoraŭ restis parolantaro en Akvitanio.
Ĝi interefikis kun samteritoriaj latina, hispana, gaskona kaj okcitana lingvoj (la Franca ankoraŭ ne uzatis en suda Francio). Antaŭ la kristana rekonkero de Iberio ĝi ankaŭ kontaktetis kun lingvoj araba, mozaraba kaj hebrea. Lingvistoj hipotezas, ke la kvinvokala fonemaro de la hispana lingvo estas influo de la eŭska. De la esplorado de Louis Lucien Bonaparte, oni agnoskas plurajn dialektojn: biskaja, gipuska, Lapurda, malsupra navara, supraj navaraj.
La unua teksto trovata eŭske estas mezepokaj glosoj inter latinaj linioj en monaĥejo San Millán de Yuso (San Millán de la Cogolla, Rioĥo).
La unua longa verkaĵo estas Linguae Vasconum Primitiae (16-a jarcento), goliardeca libro de pastro Beñat ETXEPARE. Dum Renesanco, burĝoj de Baiona kaj Protestantoj pelis la presadon de eŭskaj libroj. En la postaj jarcentoj, la lingvo restis kampara afero, kaj urbanoj kaj kleruloj preferis ĉu la hispanan ĉu la francan. La katolika eklezio predikis per ĝi. Dum jarcentoj, la malmultaj postrestantaj eŭsklingvaj libroj estis nur religiaj.
La unua plena gramatiko aperis en 1729.
Nuntempa epoko
[redakti | redakti fonton]La unua ĵurnalo eŭsklingva aperis en San-Francisko inter migrintoj.
Fine de 19-a jarcento, la lingvo iĝis simbolo por Eŭska naciismo. Sabino Arana elpensis ortografion kaj multajn neologismojn por anstataŭi la latinidaĵojn. El tiu, restas ĉefe personnomoj kaj vortoj pri naciismaj konceptoj.
Nuntempe, ĝi estas kunoficiala lingvo en Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj partoj de Navaro, sub protekto de Hispana Konstitucio de 1978. Eŭska televido dediĉas kanalon al ĝi, kaj pluraj radiostacioj elsendas muzikon kaj novaĵojn eŭske. Akademio (Euskaltzaindia) kreis komunan kleran dialekton (euskara batua, "unuigita eŭska lingvo", moknome euskeranto) baze je gipuska dialekto. Tamen, plimulto da eŭskoj ne komprenas la eŭskan, kaj pluraj nur pasive aŭ hejme uzas ĝin. Praktike, ĉiu eŭskiano parolas aŭ la hispanan aŭ la francan.
Dum la diktaturo de Francisco Franco la Eŭska estis kontraŭleĝigita en Hispanio. Bizaraj metodoj estis uzataj en provo tute forviŝi ĝin, ĉar ĝi estis konsiderita minaco kontraŭ la unueco de la Hispana ŝtato. Interalie, se infanoj parolis ĝin lerneje, ili ricevis punon. Rezulte de tio, tuta generacio estis hispanigita, kaj nur subtera movado vivtenadis la lingvon. Post la reĝima ŝanĝo, la Eŭska "ekfloris", kaj abundo da literaturo, muziko, kaj eĉ filmoj ekaperadis. Ĉiukaze, la denaska parolantaro daŭre malkreskis, kaj nur la futuro povos montri, ĉu la lastjara laborego de diversaj Eŭskaj organizoj sufiĉos por bremsi tiun evoluon. Certas, ke nun pli multaj homoj ol iam antaŭe lernadas la Eŭskan, kaj multaj el ili jam fariĝis euskaldunberriak - "novaj" eŭsklingvanoj.
La regiono aperanta supre (ruĝe)ne reprezentas la realon. Se ni volus reprezenti la lokon kie oni parolas denaske la eŭskan, la teritorio estus kvinono maksimume rilate al tiu de la raporto. La Eŭska Aŭtonoma Komunumo enhavas tri provincojn: Biskajo, Gipusko kaj Alavo. Gipusko estas la provinco kie la eŭska estas pli disvastigita. En la okcidenta duono de Biskajo, samkiel en la plej parto de Alavo, la plimulto ne parolas la eŭskan. Aliflanke, Alavo ĉirkaŭas grandan teritorion nomata Condado de Treviño apartenanta al la Kastilia Komunumo. Pri la komunumo ĉartrajta Navaro, nur en la nordokcidenta parto la eŭska estas gepatra lingvo. Ekzistas pluraj versioj de eŭska en diversaj zonoj, kio okazigas miskomprenojn inter la eŭskparolantoj men. En 1968 la "batua" (unuigita lingvo) estis kreita.
La eŭska elparolo
[redakti | redakti fonton]La Eŭska alfabeto havas la sekvajn literojn:
- Vokaloj: A, E, I, O kaj U. Ĉiujn oni prononcas kiel esperante.
- En la Zubera dialekto ekzistas plia vokalo: Ü, kiun oni elparolas kiel la franca U - ĝi estas anstataŭita de U en aliaj dialektoj.
- Konsonantoj: B, D, F, G, H, J, K, L, M, N, P, R, T oni prononcas kiel esperante.
- DD reprezentas moligitan D. (iom simila al hungara gy kaj rusa дь).
- H prononcas oni nur en Nord-Eŭskio.
- J oni prononcas kiel esperanta Ĥ en Sud-Eŭskio, kiel J en Nord-Eŭskio kaj kiel Ĵ en Zubera dialekto[4].
- LL oni prononcas kiel hispana LL.
- IN oni prononcas kiel hispana Ñ.
- R oni prononcas forte antaŭ konsonanto, malforte antaŭ vokalo - povas okazi konfuzo en vortfino, kie ĝi reprezentu aŭ R aŭ RR, kiuj fakte estas du apartaj fonemoj.
- S oni prononcas meze inter esperantaj S kaj Ŝ.
- TS reprezentas kombinon de T kaj S.
- TT reprezentas moligitan T. (iom simila al hungara ty kaj rusa ть).
- TX reprezentas kombinon de T kaj X kaj prononcatas kiel esperanta Ĉ.
- TZ reprezentas kombinon de T kaj Z kaj prononcatas kiel esperanta C.
- X oni prononcas kiel esperanta Ŝ.
- Z oni prononcas kiel (senvoĉa!) S tuj malantaŭ la dentoj. En kelkaj variantoj de la eŭska la tradicia diferenco inter S kaj Z (kaj TS kaj TZ) malaperis.
(Noto: Mankas klarigi la elparolon de TS kaj la elparolaj ŝanĝoj.)
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]Nuntempe, granda parto el la vortokvanto estas latiniddevena. Tamen la kerno de la vortostoko restas nehindeŭropa, kion pravigas rigardo je ajna Eŭska teksto; ekzemple: bihotz "koro", buru "kapo", beltz "nigra", egun "tago", hamaika "dek unu", joan "iri", hondartza "strando", itsaso "maro", zakur "hundo", gabe "sen". Ne ekzistas akuzativo, sed ergativa sufikso -k markas la subjekton en objektohavaj frazoj: Gizona dator "La viro venas", sed Gizonak emakumea ikusten du "La viro vidas la virinon". La preferata vortordo estas subjekto objekto verbo, kaj kazojn markas sufiksoj kaj postpozicioj.
La nombrosistemo estas bazita je 20 anstataŭ 10. (Ekz.: 10 hamar, 20 hogei, 30 hogei ta hamar, 130 ehun ta hogei ta hamar). Ankaŭ la franca montras tiajn emojn pro kelta influo.
La vokalaro de la norma dialekto estas la sama kiel en Esperanto. Al la konsonantoj mankas interalie v kaj vortkomenca r: taberna "taverno", irrati "radiostacio". Konsonantkombinoj entute maloftas. Kie Esperanto distingas inter du sonoj S kaj Ŝ (kaj C kaj Ĉ), la Eŭska havas tri: Z (= antaŭdorsa-denta, tio estas, apud-denta s), S (= langopinta-alveola, ne-denta s), X (= ŝ) (kaj ankaŭ afrikatajn TZ, TS, TX). Duoblaj literoj dd, ll, ñ ("nn"), tt reprezentas palataligitajn versiojn de la respektivaj unuopaj literoj.
Substantivoj
[redakti | redakti fonton]La substantivoj uzas substantivan deklinacian sistemon havanta 16-17 (senvivaj substantivoj havas plian deklinacion) Ĉi tiu sistemo distingas nombron kaj difinitecon
Verboj
[redakti | redakti fonton]Verboj de tipo "NOR" (KIU - subjekto)
IZAN estas la unua help-verbo de la eŭska lingvo, konjugaciebla en "NOR"
EGON, ETORRI, IBILI, JOAN estas kelkaj el la malmultaj plene konjugacieblaj verboj
IZAN | estas | estis |
mi | naiz | nintzen |
vi | zara | zinen |
li/ŝi/ĝi | da | zen |
ni | gara | ginen |
vi | zarete | zineten |
ili | dira | ziren |
EGON | restas | restis |
mi | nago | nengoen |
vi | zaude | zeunden |
li/ŝi/ĝi | dago | zegoen |
ni | gaude | geunden |
vi | zaudete | zeundeten |
ili | daude | zeuden |
ETORRI | venas | venis |
mi | nator | nentorren |
vi | zatoz | zentozen |
li/ŝi/ĝi | dator | zetorren |
ni | gatoz | gentozen |
vi | zatozte | zentozten |
ili | datoz | zetozen |
IBILI | marŝas | marŝis |
mi | nabil | nenbilen |
vi | zabiltza | zenbiltzan |
li/ŝi/ĝi | dabil | zebilen |
ni | gabiltza | genbiltzan |
vi | zabiltzate | zenbiltzaten |
ili | dabiltza | zebiltzan |
JOAN | iras | iris |
mi | noa | nindoan |
vi | zoaz | zindoazen |
li/ŝi/ĝi | doa | zihoan |
ni | goaz | gindoazen |
vi | zoazte | zindoazten |
ili | doaz | zihoazen |
Verboj de tipo "NOR-NORK" (KIUN-KIU - objekto-subjekto)
EDUKI kaj JAKIN estas eŭskaj verboj konjugacieblaj en "NOR-NORK"
EDUKI | posedas ĝin | posedas ilin | posedis ĝin | posedis ilin |
mi | daukat | dauzkat | neukan | neuzkan |
vi | daukazu | dauzkazu | zeneukan | zeneuzkan |
li/ŝi/ĝi | dauka | dauzka | zeukan | zeuzkan |
ni | daukagu | dauzkagu | geneukan | geneuzkan |
vi | daukazue | dauzkazue | zeneukaten | zeneuzkaten |
ili | daukate | dauzkate | zeukaten | zeuzkaten |
JAKIN | scias ĝin | scias ilin | sciis ĝin | sciis ilin |
mi | dakit | dakizkit | nekien | nekizkien |
vi | dakizu | dakizkizu | zenekien | zenekizkien |
li/ŝi/ĝi | daki | dakizki | zekien | zekizkien |
ni | dakigu | dakizkigu | genekien | genekizkien |
vi | dakizue | dakizkizue | zenekiten | zenekizkiten |
ili | dakite | dakizkite | zekiten | zekizkiten |
Verboj de tipo "NOR-NORK" (KIUN-KIU - objekto-subjekto)
UKAN estas la dua help-verbo de la eŭska lingvo, konjugaciebla en "NOR-NORK"
UKAN | -as min | -as vin | -as ĝin | -as nin | -as vin | -as ilin |
mi | zaitut | dut | zaituztet | ditut | ||
vi | nauzu | duzu | gaituzu | dituzu | ||
li/ŝi/ĝi | nau | zaitu | du | gaitu | zaituzte | ditu |
ni | zaitugu | dugu | zaituztegu | ditugu | ||
vi | nauzue | duzue | gaituzue | dituzue | ||
ili | naute | zaituzte | dute | gaituzte | zaituztete | dituzte |
UKAN | -is min | -is vin | -is ĝin | -is nin | -is vin | -is ilin |
mi | zintudan | nuen | zintuztedan | nituen | ||
vi | ninduzun | zenuen | gintuzun | zenituen | ||
li/ŝi/ĝi | ninduen | zintuen | zuen | gintuen | zintuzteen | zituen |
ni | zintugun | genuen | zintuztegun | genituen | ||
vi | ninduzuen | zenuten | gintuzuen | zenituzten | ||
ili | ninduten | zintuzten | zuten | gintuzten | zintuzteten | zituzten |
Verboj de tipo "NOR-NORI-NORK" (KIUN-AL KIU-KIU - objekto-dativo-subjekto)
UKAN estas la dua help-verbo de la eŭska lingvo, ankaŭ konjugaciebla en "NOR-NORI-NORK"
UKAN | -as ĝin al mi | -as ĝin al vi | -as ĝin al li/ŝi/ĝi | -as ĝin al ni | -as ĝin al vi | -as ĝin al ili |
mi | dizut | diot | dizuet | diet | ||
vi | didazu | diozu | diguzu | diezu | ||
li/ŝi/ĝi | dit | dizu | dio | digu | dizue | die |
ni | dizugu | diogu | dizuegu | diegu | ||
vi | didazue | diozue | diguzue | diezue | ||
ili | didate | dizute | diote | digute | dizuete | diete |
UKAN | -as ilin al mi | -as ilin al vi | -as ilin al li/ŝi/ĝi | -as ilin al ni | -as ilin al vi | -as ilin al ili |
mi | dizkizut | dizkiot | dizkizuet | dizkiet | ||
vi | dizkidazu | dizkiozu | dizkiguzu | dizkiezu | ||
li/ŝi/ĝi | dizkit | dizkizu | dizkio | dizkigu | dizkizue | dizkie |
ni | dizkizugu | dizkiogu | dizkizuegu | dizkiegu | ||
vi | dizkidazue | dizkiozue | dizkiguzue | dizkiezue | ||
ili | dizkidate | dizkizute | dizkiote | dizkigute | dizkizuete | dizkiete |
UKAN | -is ĝin al mi | -is ĝin al vi | -is ĝin al li/ŝi/ĝi | -is ĝin al ni | -is ĝin al vi | -is ĝin al ili |
mi | nizun | nion | nizuen | nien | ||
vi | zenidan | zenion | zenigun | zenien | ||
li/ŝi/ĝi | zidan | zizun | zion | zigun | zizuen | zien |
ni | genizun | genion | genizuen | genien | ||
vi | zenidaten | zenioten | zeniguten | zenieten | ||
ili | zidaten | zizuten | zioten | ziguten | zizueten | zieten |
UKAN | -is ilin al mi | -is ilin al vi | -is ilin al li/ŝi/ĝi | -is ilin al ni | -is ilin al vi | -is ilin al ili |
mi | nizkizun | nizkion | nizkizuen | nizkien | ||
vi | zenizkidan | zenizkion | zenizkigun | zenizkien | ||
li/ŝi/ĝi | zizkidan | zizkizun | zizkion | zizkigun | zizkizuen | zizkien |
ni | genizkizun | genizkion | genizkizuen | genizkien | ||
vi | zenizkidaten | zenizkioten | zenizkiguten | zenizkieten | ||
ili | zizkidaten | zizkizuten | zizkioten | zizkiguten | zizkizueten | zizkieten |
Ĉefa fonto : Le Basque Unifié (Initiation) (Euskara Baturako Hastapenak),
© Assimil, 1996
Nombroj
[redakti | redakti fonton]Artikoleto "Nova gaela numerala sistemo" de Garbhan MacAoidh aperinta en revuo Monato de Novembro 1993, sciigas nin, ke "la parolataj keltaj lingvoj uzas, en numerado post dek naŭ, ne la decimalan sistemon, sed la pli antikvan bazitan sur la nombro dudek". Ĝi krome atentigas, ke "Spuroj de tiu malnova sistemo troviĝas ankoraŭ en kelkaj ne keltaj eŭropaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj dana, kaj en biblia angla".
Estas interese rimarki, ke ankaŭ la eŭska lingvo uzas tian kalkulsistemon.
Jen la numerala sistemo de la eŭska lingvo :
10 | hamar | 10 | ||
1 | bat | 11 | hamaika | 10, ? |
2 | bi | 12 | hamabi | 10, 2 |
3 | hiru | 13 | hamahiru | 10, 3 |
4 | lau | 14 | hamalau | 10, 4 |
5 | bost | 15 | hamabost | 10, 5 |
6 | sei | 16 | hamasei | 10, 6 |
7 | zazpi | 17 | hamazazpi | 10, 7 |
8 | zortzi | 18 | hamazortzi | 10, 8 |
9 | bederatzi | 19 | hemeretzi | 10, 9 |
20 | hogei | 20 |
21 | hogeita bat | 20 + 1 |
22 | hogeita bi | 20 + 2 |
23 | hogeita hiru | 20 + 3 |
24 | hogeita lau | 20 + 4 |
25 | hogeita bost | 20 + 5 |
26 | hogeita sei | 20 + 6 |
27 | hogeita zazpi | 20 + 7 |
28 | hogeita zortzi | 20 + 8 |
29 | hogeita bederatzi | 20 + 9 |
30 | hogeita hamar | 20 + 10 |
31 | hogeita hamaika | 20 + 11 |
32 | hogeita hamabi | 20 + 12 |
33 | hogeita hamahiru | 20 + 13 |
34 | hogeita hamalau | 20 + 14 |
35 | hogeita hamabost | 20 + 15 |
36 | hogeita hamasei | 20 + 16 |
37 | hogeita hamazazpi | 20 + 17 |
38 | hogeita hamazortzi | 20 + 18 |
39 | hogeita hemeretzi | 20 + 19 |
40 | berrogei | 2 x 20 |
50 | berrogeita hamar | 2 x 20 + 10 |
60 | hirurogei | 3 x 20 |
70 | hirurogeita hamar | 3 x 20 + 10 |
80 | laurogei | 4 x 20 |
90 | laurogeita hamar | 4 x 20 + 10 |
100 | ehun | 100 |
200 | berrehun | 2 x 100 |
1000 | mila | 1000 |
(Ekzistas dialektaj variantoj, sed la principo estas ĝenerala.)
Tiu kalkulsistemo estas rimarkinde kohera. Nombroj de 11 ĝis 19 uzas radikon "hama", dek, plus aldonan ciferon, similan al tiu de la unua kolumno, krom 11, kiu ŝajne estas formita per aldono de praa formo de cifero unu. Nombroj de 20 ĝis 90 uzas radikon "hogei", kiu povas esti multiplikata per 2 ("berr" = re-), 3 kaj 4. Laŭ-necese, oni aldonas "ta hamar", "ta hamaika", "ta hamabi"... tio estas "kaj 10", "kaj 11", "kaj 12"... Tia kohereco montras lingvan stabilecon, kvazaŭ la sistemo restus senŝanĝa ekde la komenco.
Kiel antaŭ-anoncite, tia kalkulsistemo troviĝas en keltaj kaj kelkaj eŭropaj lingvoj. Kvankam la vortoj estas malsamaj, tio eble montras ian universalecon de la homa pensmaniero aŭ elturniĝemo, kiel kalkuli, kiam ankoraŭ ne ekzistis kalkuliloj kaj komputiloj.
La eŭska kaj ĵargonoj
[redakti | redakti fonton]Pro ĝia aparteco, eŭskaj vortoj estis inkluzivitaj en hispangramatikaj ĵargonoj, kiujn nomadaj laboristoj el pluraj vilaĝoj de Hispanio uzis por kaŝi siajn interparolojn kontraŭ fremduloj. Foje la vortoj ŝanĝis signifon por esti pli nerekoneblaj. Surprizas, ke tiuj vilaĝoj neniam estis en eŭsklingva lando, kaj la migrado de la laboristoj malofte atingis Eŭskion. Ekzemploj de tiaj ĵargonoj estas mingaña ( [minganja], el eŭska mihingaina, "la lango") el Fuentelsaz kaj Milmarcos (Guadalajara), mascuence ( [maskŭense], el hispanlingva vascuence, "eŭska lingvo") kaj gacería [gaseria] el Cantalejo (Segovia).
Muziko
[redakti | redakti fonton]Aŭdeblis kanto en la eŭska (euskara) dum la Eurovision minorities languages 2022[5][6].
Literaturo
[redakti | redakti fonton]La Eŭska Verkista Asocio (eŭske Euskal Idazleen Elkartea, akronime EIE) estis fondita en 1982, kun la celo kunigi eŭskajn verkistojn - tio estas, tiujn kiuj verkas en la eŭska. Ĝi havas sian sidejon en Donostio.
Ekzistas tradukoj en Esperanto de verkoj de:
Eŭskaj vortoj en Esperanto
[redakti | redakti fonton]roko[7], Eŭska (aŭ Vaska), bojno (ĉapspeco), ĉamaro (virina vesto el la jarcentoj 15-a kaj 16-a), zarzuelo (muzikteatro hispania), silueto[8], bizara[9], foruo[10].
Lernolibroj kaj vortaroj por Esperanto-parolantoj
[redakti | redakti fonton]- Aitor Arana, Wim Jansen. Ni lernu la eŭskan. Eŭska Esperanto-Asocio, 2016.
- Aitor Arana. Eŭska-Esperanta Esperanta-eŭska vortaro / Euskara-esperantoa Esperantoa-euskara hiztegia. Eŭska Esperanto-Asocio / Erroteta, 2015
-
Ni lernu la eŭskan
-
Euskara-esperantoa Esperantoa-euskara hiztegia
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pli proksime al la hispana elparolo estus baska. Pri tio rigardu ĉe Wim Jansen, Leksikografia dilemo en Esperanto: ĉu baska, eŭska aŭ vaska?; la aŭtoro cerbumas pri la historio de tiuj tri vortoj en diversaj najbaraj lingvoj kaj proponas uzadon de eŭska kaj duarange baska, sed evitindon de vaska. Beletra Almanako, nº 22, Mondial, Novjorko, Februaro 2014, paĝoj 94-99.
- ↑ http://www.lingvo.info/lf/euska.php?lingvo=eo[rompita ligilo]
- ↑ Larry Trask, The History of Basque, Londres (1997), ISBN 0-415-13116-2, reeldonita de Routledge, ISBN 978-0415131162 , parte alirebla en Google Books kaj en Amazon (konzultitaj 22-11-2013).
- ↑ Le basque pour les nuls, paĝo 19[rompita ligilo]
- ↑ Eŭrovido de la minoritataj lingvoj estas reta kantkonkurso specife por kantoj en regionaj dialektoj aŭ lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvoj tra la mondo.
- ↑ Ilargi berriak: Neomak, kanto dum Eurovision Minorities Languages 2022, la Eŭrovida kantkonkurso por minoritataj lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvo, YouTube.
- ↑ Etimologio necertas, sed povas veni el Eŭska harroka (laŭ André Cherpillod)
- ↑ Laŭ eŭski-devena franciano Etienne de Silhouette, iom grava politikisto dum la 18-a jarcento - norm-eŭske Zuloeta: Truarego (Zulo "truo" + -eta "ejo abunda je")
- ↑ Eŭske: bizar = barbo
- ↑ El latina forum
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Eŭska Instituto Etxepare
- Eŭska toponimio
- Nombroj en diversaj lingvoj
- Dudekuma sistemo
- Betagarri
- Theodor Linschmann, germana lingvisto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vortaroj:
- Informoj pri Eŭskio kaj la Eŭska lingvo:
- Lernolibroj:
- Assimil: Iniciación al Euskara[rompita ligilo]
- Assimil: Le Basque Unifié (Initiation)[rompita ligilo]
- Assimil: Le Basque de poche (el Retarkivo 2011)
- Le basque pour les nuls[rompita ligilo]
- Aliaj:
- Akademio de Eŭska Lingvo, (eŭske, hispane, france kaj angle).
- Popola Akademio de Eŭska Lingvo, konservanta dialektojn.
|