Natur-lingva prilaborado
Aspekto
Naturlingva prilaborado, mallongigite NLP (NLP ankaŭ kiel siglo de la respektiva anglalingva termino Natural Language Processing), estas interfaka branĉo de lingvoscienco, komputado kaj artefarita intelekto pri la interagado inter komputiloj kaj homa lingvo: pli precize, pri tio, kiel apliki komputajn sistemojn kaj komputan lingvosciencon por prilabori kaj analizi grandajn kvantojn da informaĵoj formulitaj en natura lingvo. La celo estas, ke komputa sistemo kapablu "kompreni" la enhavon de dokumentoj, inkluzive de la kuntekstaj nuancoj de lingvaĵo ene de ili. Per tia teĥnologio eblas ekstrakti informojn kaj ideojn enhavatajn en la dokumentoj kaj, krome, kategoriigi kaj organizi la dokumentojn mem.