Mistinguett
Mistinguett | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jeanne Florentine Bourgeois |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1875 en Enghien-les-Bains |
Morto | 5-an de januaro 1956 (80-jaraĝa) en Bougival |
Tombo | Enghien-les-Bains |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Infano | Léopold de Lima (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro dancisto teatra aktoro kantisto scenaristo |
Mistinguett, artistnomo de Jeanne Bourgeois (Enghien-les-Bains 5-a de aprilo 1875 - Bougival, 5-a de januaro 1956), estis franca vedette, kantistino kaj aktorino.
Jeanne Bourgeois debutis kiel Mistinguett en la Kasino de Parizo en 1895, kaj partoprenis poste en spektakloj de Folies Bergère, Moulin Rouge, kaj Eldorado. Ŝi iĝis unu de la plej popularaj francaj artistoj siatempe kaj la plej grava virino en la mondo de la spektaklo. En 1919, ŝiaj kruroj estis sekurecigitaj por la enorma monkvanto de 500 000 frankoj. Ŝi estis la unua kiu kantis la kanton Ça c'est Paris ("Tio estas Parizo") de José Padilla, nomita de la verkisto Jacques Charles la "himno de la parizanoj". Ŝi havis longdaŭran amrilaton kun Maurice Chevalier, kiu estis ankaŭ ŝia arta partnero.
En 1920, ŝi registris sian unuan kanton, Mon homme (Mia viro), kiu poste estis popularigita anglalingve kiel My man fare de Fanny Brice kaj klasikaĵo de la repertorio de nombraj kantistoj, kiel en Hispanio fare de Sara Montiel kiu popularigis ĝin kun la titolo Es mi hombre. La franca aktoro Jean Gabin ekkarieris kun ŝi, premiere de la fama Java de Doudoune alia verko de José Padilla.
Disko
[redakti | redakti fonton]- Mistinguett. 1926-1942. Chansophone, 1993.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- L'empreinte ou La main rouge (1908)
- Fleur de pavé (1909)
- La fiancée récalcitrante (1909)
- Un mari qui l'échappe belle (1909)
- L'enlèvement de Mademoiselle Biffin (1909)
- Ce bon docteur (1909)
- Les timidités de Rigadin (1910)
- La ruse de Miss Plumcake (1911)
- L'épouvante (1911)
- Le clown et le pacha (1911)
- Un enfant terrible (1912)
- L'oubliée (1912)
- La moche (1912)
- La folle de Penmarch (1912)
- Le coup de foudre (1912)
- Bal costumé (1912)
- À bas les hommes (1912)
- La vocation de Lolo (1912)
- Le parapluie (1912)
- Une bougie récalcitrante (1912)
- La glu (1913)
- Les misérables (1913)
- La valse renversante (1914)
- La doppia ferita (1915)
- Chignon d'or (1916)
- Sous la menace (1916)
- Fleur de Paris (1916)
- Mistinguett détective (1917)
- Mistinguett détective II (1917)
- L'île d'amour (1928)
- Rigolboche (1936)
- Carosello del varietà (1955)
Muzikalo
[redakti | redakti fonton]- Franklin Le Naour kaj Jérôme Savary - Mistinguett. La dernière revue, kun Liliane Montevecchi kiel Mistinguett. Opéra-Comique. Parizo, 2001.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Mistinguett. Memorias. Traduko de José Antonio Orozco. Barcelona, Editorial AHR, 1956.
- Martin Pénet - Mistinguett. La reine du music-hall. Éditions du Rocher, 1995.