Meliso el Samoso
Meliso el Samoso (490 a. K. - 430 a. K.) | ||
---|---|---|
Meliso de Samoso, antikva greka filozofo, pentrita laŭ la "Kronikoj de Nuremberg"
| ||
Persona informo | ||
Μέλισσος ὁ Σάμιος | ||
Naskiĝo | 490 a. K. en Samoso, Turkio | |
Morto | 430 a. K. en Samoso, Turkio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo militisto vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | fragments vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Meliso (Greke: Μέλισσος) naskiĝis en Samoso en 490 a.K kaj mortis en 430 a. K.). Li estas konsiderata la sistemiganto de la elaja skolo kaj pensmaniero. Krome li servis kiel la maramea komandanto de la mararmeo de Samoso antaŭ la Peloponeza milito, kiu venkis Periklon kaj la atenan mararmeon en 441 a.K.
Laŭ Diogeno Laertio Meliso estis la studento de Parmenido kaj la instruisto de Leŭkipo.
Kontraŭe al lia instruisto Parmenido, la fondinto de la elaja skolo, Meliso asertas ke la esto estas senfina. Uzante Pruvo per disputo li asertis ke se la esto havus finon, ĝi estus limigita de la malpleno, de la nenio, de la malesto. Tio ĉi estas nepensinda, neakceptinda.
La elaja esto de Meliso, fariĝas senlima laŭ ĉiu aspekto, space kaj tempe, tio estas, ĝi estas eterna, netempa. La esto estas plena je si mem, neŝanĝebla, senfina, senlima, nesuferema, nedividebla, unueca.
La fenomenaj objektoj ŝajnas ekzisti, sed ili ne vere ekzistas.
|