El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maršov estas municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi etendiĝas en Křižanova montetaro surrande de naturparko Valo de Blanka rojo, proksimume 21 km nordokcidente de Brno. Vivas ĉi tie 532 loĝantoj (2024). Maršov najbaras nordokcidente kun Braníškov, oriente kun Lažánky kaj sude kun domaro Šmelcovna, parto de municipo Javůrek.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Svatoslav, Braníškov, Javůrek, Lesní Hluboké kaj Lažánky.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1299.
En la jaro 1906 (aŭ en 1908) estis inter Maršov kaj Lažánky – proksime de loko "Šachty" – trovita riĉa kuŝejo de kaolino – en profundaĵo proksimume 8 metroj sub la surfaco. Por forveturigo de la kaolino Baťa en la jaro 1911 lasis konstrui telferon ĝis Veverská Bítýška kaj de tie al la trafiko estis servonta paralele konstruata fervojlinio ĝis Kuřim. En la minejon ofte fluis subtera akvo , do en januaro de 1932 la minado haltis. El la eksa minejo estiĝis lago, en kiun en la jaro 1945 germanaj soldatoj ĵetis soldatan teknikon inkluzive de tanko Steyer, kiu estis en la jaro 1954 eltirita kaj kelke da jaroj post tio uzis la tankon fajroestingistoj el Tišnov. La kaolina lago estas en privata posedado.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 531 |
---|
1880 | 648 |
---|
1890 | 637 |
---|
1900 | 625 |
---|
1910 | 638 |
---|
1921 | 640 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 567 |
---|
1950 | 531 |
---|
1961 | 575 |
---|
1970 | 529 |
---|
1980 | 467 |
---|
1991 | 428 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 448 |
---|
2011 | 475 |
---|
2014 | 491 |
---|
2016 | 497 |
---|
2017 | 506 |
---|
2018 | 519 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 517 |
---|
2020 | 516 |
---|
2021 | 526 |
---|
2022 | 520 |
---|
2023 | 525 |
---|
2024 | 532 |
---|
- Kapelo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
- Monumento al viktimoj de la unua mondmilito
- Tombejo
-
kapelo en Maršov
-
ĉirkaŭaĵo de Maršov
-
La kaolina lago