[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Blatnice pod Svatým Antonínkem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blatnice pod Svatým Antonínkem
(Velká Blatnice)
germane Groß Blatnitz
municipo
Ĉefstrato kun paroĥejo kaj preĝejo de sankta Andreo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Blatnice pod Svatým Antonínkem
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Veselí nad Moravou
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Parto de Moravia Slovakio
Montaro Blankaj Karpatoj, Vizovica montetaro
Rojo Svodnice
Situo Blatnice pod Svatým Antonínkem
 - alteco 214 m s. m.
 - koordinatoj 48° 56′ 47″ N 17° 27′ 49″ O / 48.94639 °N, 17.46361 °O / 48.94639; 17.46361 (mapo)
Katastro 13,92 km² (1 392 ha) Blatnice pod Svatým Antonínkem
Loĝantaro 1 926 (2024)
Denseco 138,36 loĝ./km²
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1046
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 696 71
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586048
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Blatnice pod Svatým Antonínkem
Retpaĝo: www.obecblatnice.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

Blatnice pod Svatým Antonínkem (antaŭe ankaŭ Velká BlatniceHrubá Blatnice, germane Groß Blatnitz) estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Hodonín, Sudmoravia regiono. Ĝi troviĝas 14 km sude de urbo Uherské Hradiště kaj 27 km nordoriente de urbo Hodonín. Ĝi situas sur montarpiedo de Blankaj Karpatoj, sub montoj Svatý Antonínek, Střečkův kopec kaj Roháč. Tra la municipo trafluas rojo Svodnice. Vivas ĉi tie 1 926 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ostrožská Lhota, Uherský Ostroh, Hluk, Lipov, Blatnička, Louka kaj Veselí nad Moravou.

La unua skribmencio pri Blatnice devenas el la jaro 1046. Temas pri fondema dokumento de kapitulo de Stará Boleslav, kie Blatnice estas donacita de princo Břetislav la 1-a ĝuste al tiu ĉi kapitulo. Sed Blatnice estis fondita verŝajne jam pli antaŭe, nome jam en la 9-a jarcento.

En la 13-a jarcento oni komencis en Blatnice kulturi viton kaj en la 14-a jarcento ĝi estis dank' al favoraj klimataj kondiĉoj proklamita kiel vinbera vilaĝo, kies vino oni eksportis ĝis Prago.

En la 18-a jarcento ĉi tie aliĝis tuj kelke da statuoj de sanktuloj, kiuj estis dislokitaj sur kelke da lokoj en la municipo. Tio estas plejparte patronoj, inter kiuj ekzemple apartenas sankta Francisko kaj sankta Johano Nepomuka.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 591
18801 790
18902 003
19002 230
19102 335
19212 184
JaroLoĝantoj
19302 129
19502 228
19612 393
19702 299
19802 106
19912 227
JaroLoĝantoj
20012 163
20142 081
20162 068
20172 061
20182 051
20192 027
JaroLoĝantoj
20202 018
20211 865
20221 946
20231 945
20241 926

Interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Blatnice pod Svatým Antonínkem, vinkeloj

Blatnice havas originan kulturon kaj historion. Inter la plej signifaj eventoj apartenas pilgrimo apud Svatý Antonínek, kiu ĉiujare okazas en junio la unuan dimanĉon post festotago de sankta Antonio, kaj pli malgrandaj pilgrimoj ĉe pluaj okazoj. La lokaj popolkostumaj kermesoj okazas dum sankta Katarina, do dum lasta semajnfino antaŭ adventa periodo.

La municipo ankaŭ famas pro siaj vino, kiu havas riĉan tradicion. Ĝi havas ankaŭ propran markon de vino nomata Blatnický Roháč. Vinkulturistoj en la municipo prilaboras grandan parton de rikolto de vinberoj per tradicia maniero en vinkeloj, el kiuj la plej malnovaj devenas el fino de la 16-a jarcento kaj komenco de la 17-a jarcento.

Blatnice estas parto de strážnica vitejo. Per produktado kaj vendado de vinbervino oni cvxi tie okupiĝas kaj etkulturistoj kaj vinfirmaoj. Skribmaniere estas dokumentite, ke en la municipo, en vitlinio Plachty, proprumis vitejon eĉ Johano Amoso Komenio, kiu havis en Blatnice parencojn.

En la municipo troviĝas ŝirmata vilaĝa rezervejo "Pod starýma horama", kie en unu strato situas kelke da dekoj da vinkeloj.

La vilaĝo estas fama ankaŭ pro produktado de paskaj ovoj, kiuj havas regulojn por ornamado kaj tipajn elementojn, simile kiel ekz. la loka popolkostumo. Karakteriza por la lokaj paskaj ovoj estas kolora ornamado sur nigra submetaĵo.

En la municipo estas preĝejo, bazlernejo kaj plua civitana ekipaĵaro.

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Industrio en la municipo

[redakti | redakti fonton]

En la municipo troviĝas farejo de kompanio Italat, kie oni produktas fromaĝojn de itala tipo. Plu en la municipo estas konstruata nova fabriko de kompanio SEIKO por produktado de industriaj maŝinoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]