Matthias Stickler
Matthias STICKLER (naskiĝinta la 31-an de majo 1967 en Aschaffenburg) estas germana historiisto kaj universitata profesoro. Frato lia estas Timo Stickler, historiisto pri Antikva epoko.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe Dalberg-gimnazio en sia naskiĝurbo li soldatis ĉe Bundeswehr kaj estiĝis rezerva kapitano ĉe la pioniroj. Poste li studis ĝis 1993 historion, germanistikon kaj sociajn studojn en Würzburg por prepariĝo je lerneja instruado. En 1993 li ekmembris ĉe la katolika studenta korporacio KDStV Gothia Würzburg ene de CV. En 1997 li doktoriĝis ĉe Harm-Hinrich Brandt post defendo de la tezo Erzherzog Albrecht von Österreich – Selbstverständnis und Politik eines konservativen Habsburgers im Zeitalter Kaiser Franz Josephs.
Sekvis scienca asistado en la altlernejo de Würzburg ĉe Brandt ĉe la Katedro II pri pli nova kaj plej nova historio; de 2000 ĝin estris Wolfgang Altgeld. Stickler habilitiĝis per la faklaboraĵo Ostdeutsch heißt Gesamtdeutsch. Organisation, Selbstverständnis und heimatpolitische Zielsetzungen der deutschen Vertriebenenverbände 1949–1972.[1] En 2008 la Fakultato pri filozofio I nomumis lin responsulo pri la Bolonja Procezo.
En 2010 li nomumiĝis eksterorda profesoro. Li specialiĝis pri la forpelo de germanoj (1944–1950) kaj ties integriĝo en Okcidenta Germanio. Krome interesas lin la Habsburga monarkio, kompara esplorado de genocidoj, rezistado kontraŭ naziismo, universitata historio kaj studenta kulturo. De oktobro 2011 estris li privatan instituton pri universitata historio Institut für Hochschulkunde. De 2014 li helpas la societon Verein für corpsstudentische Geschichtsforschung eldoni la jarlibron Einst und Jetzt.[2] Daŭre faras li prelegojn ĉe la universitatoj de Bonn kaj Majenco. En 2021 li fariĝis orda membro ĉe la Sudetgermana akademio de sciencoj kaj artoj; honora membro li deklariĝis fare de la roma CV-klubo KAV Capitolina Rom.
Honoraj oficoj
[redakti | redakti fonton]- Ŝtatministro Bernd Neumann vokis lin en 2009 en la konsilistaron de la fondaĵo Stiftung Flucht, Vertreibung, Versöhnung.[3]
- En 2021 la universitato de Wúrzburg komisiis lin pri oficiala reprezentado en la estraro de Germana societo pri universitata historio.
- Fidas lin pro docentado ankaŭ Hanns-Seidel-fondaĵo.
- Aniĝis li ĉe Unuiĝo pri konstitucia historio.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Erzherzog Albrecht von Österreich – Selbstverständnis und Politik eines konservativen Habsburgers im Zeitalter Kaiser Franz Josephs. Matthiesen Verlag, Husum 1997 (=Historische Studien, 450), ISBN 978-3-7868-1450-4.
- kun Harm-Hinrich Brandt (eld.): Der Burschen Herrlichkeit. Geschichte und Gegenwart des studentischen Korporationswesens (=Veröffentlichungen des Stadtarchivs Würzburg, 8), Verlag Ferdinand Schöningh, Würzburg 1998, ISBN 3-87717781-6.
- kun Bernhard Grün, Johannes Schellakowsky kaj Peter Süß (eld.): Zwischen Korporation und Konfrontation. Beiträge zur Würzburger Universitäts- und Studentengeschichte, SH-Verlag, Köln 1999, ISBN 3-89498070-2.
- Organisation, Selbstverständnis und heimatpolitische Zielsetzungen der deutschen Vertriebenenverbände 1949–1972 (=Forschungen und Quellen zur Zeitgeschichte, 46), Droste Verlag, Düsseldorf 2004, ISBN 3-7700-1896-6.
- Portraits zur Geschichte des deutschen Widerstands (=Historische Studien der Universität Würzburg, 6), Marie Leidorf Verlag, Rahden/Westfalen 2005, ISBN 3-89646838-3.
- kun Wolfgang Altgeld (eld.): Italien am Main. Großherzog Ferdinand III. der Toskana als Kurfürst und Großherzog von Würzburg (=Historische Studien der Universität Würzburg, 7), Marie Leidorf Verlag, Rahden/Westf. 2007, ISBN 3-89646839-1.
- "Neuanfang und Kontinuität. Würzburg in der Weimarer Republik." Ĉe: Ulrich Wagner (eld.): Geschichte der Stadt Würzburg. Volumo III/1–2: Vom Übergang an Bayern bis zum 21. Jahrhundert. Theiss, Stuttgart 2007, ISBN 978-3-8062-1478-9, p. 177–195 kaj 1268–1271.
- kun Markus A. Denzel kaj Matthias Asche (eld.): Religiöse und konfessionelle Minderheiten als wirtschaftliche und geistige Eliten (16. bis frühes 20. Jahrhundert) (=Deutsche Führungsschichten in der Neuzeit, 28), Winkel Stiftung, St. Katharinen 2009, ISBN 978-3-89590-177-5.
- Bayerische Landeszentrale für politische Bildungsarbeit (eld.); Matthias Asche, Thomas Nicklas, Matthias Stickler (kunordigado): Was vom Alten Reiche blieb. Deutungen, Institutionen und Bilder des frühneuzeitlichen Heiligen Römischen Reiches Deutscher Nation im 19. und frühen 20. Jahrhundert, München 2011.
- "Die Krise der Deutschen Burschenschaft". Ĉe: FAZ, 14.2.2014, (surrete).
- "...darum nennen wir uns mit Fug und Recht eine Deutsche Burschenschaft. – Die Anfänge des Ringes Katholischer Deutscher Burschenschaften (RKDB) im Spannungsfeld von politischem Katholizismus und burschenschaftlicher Idee". Ĉe: Harald Lönnecker, Klaus Malettke (eld.): 200 Jahre Wartburgfest. 18. Oktober 1817 – 18. Oktober 2017. Studien zur politischen Bedeutung, zum Zeithintergrund und zum Fortwirken der Wartburgfeier (=Darstellungen und Quellen zur Geschichte der deutschen Einheitsbewegung im 19. und 20. Jahrhundert, 22), Universitätsverlag Winter, Heidelberg 2019, ISBN 978-3-8253-4616-4, p. 451–488.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- "Stickler, Matthias." Ĉe: Friedhelm Golücke: Verfasserlexikon zur Studenten- und Hochschulgeschichte. SH-Verlag, Köln 2004, ISBN 3-89498-130-X, p. 323–324.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Matthias Stickler en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ligiloj ĉe DDB
- universitata paĝaro de Würzburg
- Stickler ĉe WorldCat
- Stickler ĉe Academia.edu
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Matthias Stickler: Organisation, Selbstverständnis und heimatpolitische Zielsetzungen der deutschen Vertriebenenverbände 1949–1972, Düsseldorf 2004 (=Forschungen und Quellen zur Zeitgeschichte, 46), ISBN 3-7700-1896-6.
- ↑ prezento de ĉi organo.
- ↑ listo de la konsilantoj