Friedhelm Golücke
Friedhelm Golücke | |||||
---|---|---|---|---|---|
Friedhelm Golücke (2007)
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1941 (83-jaraĝa) en Paderborn | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Friedhelm GOLÜCKE (naskiĝinta en 15-an de februaro 1941 en Paderborn) estas germana instruisto, renomita historiisto pri studentaj tradicioj kaj oficira rezervano (supra leŭtenanto).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de kontoristo li frekventis en sia naskiĝurbo la lernejon Reismann-Gymnasium. Post trapaso de la abiturienta ekzameno, Golücke soldatis ĉe Tanka grenadirtrupo. De 1964 studis li en Würzburg historion kaj romanistikon. Post la unua ekzameniĝaro li iris al la altlernejo de Gießen. Post dungiĝo ĉe la pariza telestudburoo Centre national d'enseignement à distance, li revenis al Würzburg. En 1971 li ekrajtis gimnazie instrui. Post restado ĉe Armehistoria Esplorejo en Freiburg li doktoriĝis ĉe Hanns Hubert Hofmann en 1974 post defendo de la tezo Luftkrieg gegen Kugellager. Der amerikanische Luftangriff vom 14. Oktober 1943 auf Schweinfurt als Modellfall des Strategic Bombing.
Post lernigista preparado dujara li dum kvar jarojn instruistis en Neumünster ĉe Klaus-Groth-Schule. En 1980 li fariĝis scienca kunlaboristo ĉe la universitato de Paderborn. De 1991 li denove instruistis, nun por la edukminiserio de Ŝlesvigo-Holstinio. Fine li ekservis por la ministerio de Nordrejn-Vestfalio - kaj troviĝis denove en la gimazio kie li mem estis estinta lernanto.
Estante de studkomenco membro de la katolika studenta korporacio KDStV Markomannia Würzburg ene de Cartellverband, li tute dediĉis sin al la esplorado de studenta historio. Li fondis la tiuteman societon Gemeinschaft für deutsche Studentengeschichte (GDS); de multaj jaroj li estas en la estraro.[1], kune kun Harald Lönnecker, Matthias Stickler kaj la aktoro Raimund Lang.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- Por siaj meritoj historieslporaj li ricevis en 2008 la meritordenon Bundesverdienstkreuz am Bande.[2]
- En 2022 aljuĝis al li la premion Fabricius-Medaille la ŝirmorganizo de germanaj akademianoj CDA.[3]
Skribaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Schweinfurt und der strategische Luftkrieg 1943. Der Angriff der US Air Force vom 14. Oktober 1943 gegen die Schweinfurter Kugellagerindustrie. Ferdinand Schöningh, Paderborn 1980, ISBN 3-506-77446-8.
- (eldonistece): Paderborn wie es war. Lichtbilder aus der Zeit vor 1945 von Wilhelm Lange, Paul Michels u. a. Ferdinand Schöningh, Paderborn 1985 (disertacio)
- Das Schrifttum des CV und des ÖCV. 1844–1980. Eine Bibliographie (=Veröffentlichungen des Archivvereins der Markomannia, 23). Volumo 1. Archivverein der Markomannia, Würzburg 1982, ISBN 3-923621-00-0.
- Der Zusammenbruch Deutschlands – eine Transportfrage? Der Altenbekener Eisenbahnviadukt im Bombenkrieg 1944/45 (=Paderborner historische Forschungen, 3). SH-Verlag, Schernfeld 1993, ISBN 3-923621-85-X.
- Verfasserlexikon zur Studenten- und Universitätsgeschichte. Ein bio-bibliographisches Verzeichnis (=Abhandlungen zum Studenten- und Hochschulwesen, 13). SH-Verlag, Köln 2004, ISBN 3-89498-130-X.
- Kleines Studentenwörterbuch. Das akademische Leben im Überblick (=Kleine Schriften der GDS, 19). SH-Verlag, Köln 2006, ISBN 3-89498-171-7.
- Studentenwörterbuch. Student und Hochschule von A bis Z, kvina eldono, Essen 2018, ISBN 978-3-939413-68-4.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Golücke, Friedhelm, ĉe: Friedhelm Golücke: Verfasserlexikon zur Studenten- und Hochschulgeschichte. SH-Verlag, Köln 2004, ISBN 3-89498-130-X, p. 115–116
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Friedhelm Golücke en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ligiloj ĉe DDB