La libro de la dukino
La libro de la dukino | |
---|---|
literatura verko • poemo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Geoffrey Chaucer |
Lingvoj | |
Lingvo | meza angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1368 |
La unua ĉefa verko de Geoffrey Chaucer, nome The Book of the Duchess (La libro de la dukino), estis elegio por Blanka de Lankastro (kiu mortis en 1368). Eble tiu verko estis mendita de ŝia edzo Johano de Gento, ĉar li atribuis al Chaucer ĉiujaran pagon de 10 pundoj la 13an de Junio 1374. Tio ŝajne metis la verkadon de The Book of the Duchess inter la 12a de Septembro 1368 (kiam mortis Blanka de Lankastro) kaj 1374, dum multaj ĵusaj studoj preferas daton tiom fruam kiom la fino de 1368. Antaŭe la verkisto komponis nur mallongan poemon, "An ABC," kaj eble sian tradukon The Romaunt of the Rose.
Evidenta (sed disputita) pruvaro sugestas, ke Chaucer verkis la poemon por rememorigi la morton de Blanka de Lankastro, edzino de Johano de Gento. Tiu pruvaro inkludas manuskriptajn notojn el la Elizabetepoka antikvaĵisto John Stowe indikante ke la poemo estis verkita pro mendo de Johano de Gento. Estas ripetitaj uzoj de la vorto “White” (blanka en angla), kio estas preskaŭ certe vortoludo por “Blanka.” Aldone, fine de la poemo estas referencoj al 'long castel', sugeste la dinastio de Lankastroj (linio 1318) kaj 'ryche hil' ĉar Johano de Gento estis grafo de Richmond (mond=hill) (linio 1319) kaj la rakontisto aludas al Sankta Johano, kiu estas la nomosanktulo de Johano de Gento.[1]
Komence de la poemo, la nedorma poeto kuŝas sur lito, legante libron. Temas pri kolekto de malnovaj historioj, kie oni rakontas la historion de Keikso kaj Alkiono. Oni rakontas kiel Keikso perdis sian edzinon en la maro, kaj kiel Alkiono, lia edzino, bedaŭris lian foreston. Necerta pri lia fato, Si preĝas al la diino Junono kiu sendas al ŝi vizian sonĝon. Junono sendas mesaĝisto al Morfeo kiu portu la korpon de Keikso kun mesaĝo al Alkiono.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Riverside Chaucer. Gen. Ed. Larry D. Benson. Oxford: University of Oxford Press. 3rd ed. 1987. Klariga noto p. 976.