Olmeda de la Cuesta
Olmeda de la Cuesta | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16... | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Luis Regacho Duque (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 34 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 19′ N, 2° 29′ U (mapo)40.3114793-2.476257Koordinatoj: 40° 19′ N, 2° 29′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 23,12 km² (2 312 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Olmeda de la Cuesta [+] | |||
Olmeda de la Cuesta [olMEda delaKŬESta] (Ulmaro de la Deklivo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La censita loĝantaro en 2016 estis de 34 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,47 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Olmeda de la Cuesta estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 851 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 23,12 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°18′41″N 2°28′35″Ok.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Olmeda de la Cuesta kun 500 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Olmeda de la Cuesta kie oni alvenis al la nunaj 34.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte el maldekstra partio PSOE.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Malmultekostaj terenoj por novalvenintoj.