Carboneras de Guadazaón
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Carboneras de Guadazaón (stacidomo). |
Carboneras de Guadazaón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16... | ||
Politiko | |||
Urbestro | María Isabel Gil Gómez PSOE | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 827 (2016) | ||
Loĝdenso | 8,22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 54′ N, 1° 49′ U (mapo)39.8961369-1.8100588Koordinatoj: 39° 54′ N, 1° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 035 m [+] | ||
Areo | 100,65 km² (10 065 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Carboneras de Guadazaón [+] | |||
Carboneras de Guadazaón (Karbofarejoj de G.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas carbonerense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 827 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,22 loĝ/km². La nomo de la loko kompreneble rilatas al iama ofta metio de laboristoj, nome karbofaristoj kaj karbovendistoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Carboneras de Guadazaón estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je 34 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 100,65 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°53′46″N 1°48′36″Ok.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas tri arkeologiaj kuŝejoj de la Neolitiko. Oni trovis restaĵojn ankaŭ el Bronzepoko, Ferepoko kaj kartaganoj. La preĝejo estas de la 13a jarcento, sed rekonstruita en la 19a.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto al 827, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Carboneras de Guadazaón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Carboneras de Guadazaón kie oni falis al la nunaj 827.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis duone da tempo el dekstra partio duone el maldekstra PSOE.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.