Johann Albert Fabricius
Johann Albert Fabricius (1668-1736) | ||
---|---|---|
"Bibliotheca ecclesiastica",
verko eldonita en 1718. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-a de novembro 1668 en Lepsiko, Germana regno | |
Morto | 30-a de aprilo 1736 en Hamburgo, Germana regno | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de la Preĝejo de Sankta Paŭlo (Lepsiko) Universitato de Kiel | |
Familio | ||
Patro | Werner Fabricius (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Trajanus Boccalinus • Sincerus Veridicus vd | |
Okupo | bibliotekisto klasika filologo redaktisto teologo filozofo klasikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johann Albert Fabricius estis germana kuracisto, filologo, klasika erudiciulo, filozofo, bibliotekisto, luterana teologo kaj bibliografo. Liaepoke li estis konata kiel la Bibliotekisto de la Respubliko de la Literaturo kaj aktivis kiel profesoro pri retoriko.[1] Fabricius estis unu el la plej erudiciaj kaj aktivaj teologoj siaepoke. Li tre frue perdis siajn gepatrojn, tamen li estis tre bone edukita de sia mentoro kiu sendis lin al lernejo en Quedlinburg. En 1692 li engaĝiĝis kiel predikisto, kaj nomumiĝis kiel profesoro pri retoriko en Hamburgo en 1697.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia patro nomiĝis Werner Fabricius, direktoro de muziko en la Preĝejo de Sankta Paŭlo, en Lepsiko, kaj aŭtoro de diversaj verkoj, estante la plej grava "Deliciae Harmonicas" (1656). En 1684, li estis sendita al Quedlinburg por studi sub Samuel Schmid kaj kompletigi sian preparajn akademiajn studojn. Reveninte al Lepsiko, en 1686, li iĝis bakalaŭro pri filozofio.
En 1688 li iĝis membro de la filozofia fakultato. En 1694, li iris al Hamburgo por viziti kelkajn parencojn kaj dum tiu periodo li konatiĝis kun Johann Friedrich Mayer (1650-1712), kiu iĝis lia patrono kaj en 1696 ili iris al Svedio. En 1699, li ricevis la katedron pri elokventeco kaj praktika filozofio en Hamburgo. En 1708, li iĝis rektoro de la Johana Ateneo (Johanneum) aldone al sia profesoreco sed en 1711 li rezignis.
Lia adoptita urbo havis kialojn por esti orgojla pri li, ĉar li rifuzis multajn tentajn ofertojn el pluraj universitatoj. Fabricius estis erudiciulo kun altaj konoj kaj senlaca genieco. Li senĉese kaj lacosene verkis.[2]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Exercitatio Theologica De Recordatione Animæ Humanæ, 1699
- Pauli Colomesii Opera, 1709
- Bibliotheca antiquaria, unua eldono 1713
- Jubilæum Primum Gymnasii Hamburgensis, 1715
- Bibliothecæ grecæ, 1716
- S. Hippolyti Opera, 1716
- Bibliotheca Ecclesiastica, 1718
- Votum Davidicum, Cor novum crea in me Deus, 1729
- Conspectus Thesauri Litterarii Italiæ, 1730
- Ad benevole auscultandas orationes binas valedictorias ..., 1734
- De Psellis et Eorum Scriptis, Leone Allacci, 1740
- Bibliotheca Latina Mediæ et Infimæ Ætatis, 1746
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Temisono de Laodikeo (123 a.K. - 43 a.K.)
- Aleksandro de Traleso (525-605)
- Heinrich Fabricius (1547-1612)
- Werner Fabricius (1633-1679)[3]
- Valentin Alberti (1635-1697)
- Daniel Georg Morhof (1639-1691)
- Vincent Placcius (1642-1699)
- Johann Friedrich Alberti (1642-1710)
- Johann Friedrich Mayer (1650-1712)
- Sebastian Edzardus (1672-1736)
- Michael Richey (1678-1761)
- Johann Gottfried Walther (1684-1748)[4]
- Johann Christian Schöttgen (1687-1751)
- Hermann Samuel Reimarus (1694-1768)
- Johann August Ernesti (1707-1781)
- Johann Christoph Walther (1715-1771)
- Johan Christian Fabricius (1745-1808)
- Ernst Ludwig Gerber (1746-1819)
- August Gottfried Ritter (1811-1885)
- Franz Commer (1813-1887)