Temisono de Laodikeo
Θεμίσων Λαοδικείας (123 a. K. -43 a. K.) | |
---|---|
Asklepio, greka dio de la medicino. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | -123 en Laodikeo, Grekio |
Morto | -43 en Romo, Italio |
Lingvoj | antikva greka |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Temisono de Laodikeo (123 a. K. -43 a. K.) estis greka fondinto de la Metodisma Lernejo pri Medicino[1] kaj unu el la plej eminentaj kuracistoj de sia epoko. Li estis profesoro de Tesalo de Traleso[2] kaj lernanto de Asklepiado el Bitinio. Kiel okul-atestanto, li vojaĝis tra multaj lokoj tiaj kiaj Kreto kaj Milano.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Oni ne certas ĉu li vizitis Romon, kvankam li eble estis tie. En sia maljuneco, li disputis kun sia profesoro pri pluraj vidpunktoj kaj iĝis fondinto de la iu Metodisma Sekto, kiu longe influis sur la medicinaj sciencoj. Li estis aŭtoro pri pluraj medicinaj verkoj, tamen oni ne certas pri la lingvaĵo. Unu el tiuj titoloj kaj fragmentoj konserviĝis ĉefe de Celio Aŭreliano.
Li eble estis la unua kuracisto kiu faris uzon de hirudoj kaj oni rakontas ke li atakiĝis de rabio sed li kuraciĝis. Eŭdemo kaj Proklo estis liaj sekvantoj, kiu povas ankaŭ signifi ke ili apartenis al la Metodisma Lernejo. Temisono estis kritikata de Sorano de Efeso pro liaj kruela traktado al la mensaj malsanuloj. Inter liaj preskriboj oni mencias la mallumecon, bridado per ĉenoj, kaj senigo je manĝaĵo kaj trinkaĵo. Juvenalo satirigis lin kaj sugestas ke li mortigis pli da pacientoj ol kuracis, tamen se li parolas pri ĉi-Temisono aŭ alia samtempulo oni ne scias.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Libri Periodici
- Epistolae
- Celeres Passiones
- Tardae Passiones
- Liber Salutaris
- De Plantagine
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- A History of Medicine: Roman medicine, Plinio Prioreschi
- History of Medicine: With the Code of Medical Ethics, Nathan Davis
- The Philosophy of Antiochus, David Sedley
- Historical Dictionary of Ancient Greek Philosophy, Anthony Preus
- Bathing in Public in the Roman World, Garrett G. Fagan
- Ancient Medicine, Vivian Nutton
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Celio Aŭreliano, romia kuracisto
- Asklepiado el Bitinio
- Johann Albert Fabricius (1668-1736) germana bibliografo
- Aulus Cornelius Celsus (25 a. K. - 50 AD)
- Scribonius Largus, romia kuracisto de la imperiestro Klaŭdjo
- Sorano de Efeso (98-138)
- Antonius Musa, romia kuracisto de la imperiestro Aŭgusto
- Tesalo de Traleso romia kuracisto
- Proklo de Reĝjo, romia kuracisto de la 1-a jarcento
- Juvenalo latina poeto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Western Medical Tradition: 800 BC to AD 1800, Volume 1, Lawrence I. Conrad,Wellcome Institute for the History of Medicine
- ↑ Raízes históricas da medicina ocidental, Raymundo Manno Vieira