[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Helsinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Helsinki)
Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de Finnlando. Por vilgaĝo en la komunumo Taivassalo rigardu la paĝon Helsinki (Taivassalo).
Helsinko
finne Helsinki, svede Helsingfors
urbo
Fotomontaĵo
De supre maldekstren: Helsinka katedralo, Suomenlinna, Senata placo, strando Aurinkolahti, urbodomo
Oficiala nomo: Helsinki, Helsingfors
Ŝtato Finnlando Finnlando
Provinco Uusimaa
Metroo Metroo de Helsinko
Muzeo Ateneum
Situo Helsinko
 - koordinatoj 60° 10′ 15″ N 24° 56′ 15″ O / 60.17083 °N, 24.93750 °O / 60.17083; 24.93750 (mapo)
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 715,55 km² (71 555 ha)
 - de aglomeraĵo 769,48 km² (76 948 ha)
 - de metropolo 2 969,54 km² (296 954 ha)
Loĝantaro 579 016 (24.06.2009)
 - de aglomeraĵo 1 027 635
 - de metropolo 1 303 126
Denseco 809,19 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 1 335 loĝ./km²
 - de metropolo 439 loĝ./km²
Nacia parko Nuuksio
Fondo 1550
Urbestro Juhana Vartiainen

(ekde 2021)

Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OET (UTC+3)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 091
Situo kadre de Eŭropo
Situo kadre de Eŭropo
Situo kadre de Eŭropo
Situo kadre de Finnlando
Situo kadre de Finnlando
Situo kadre de Finnlando
Vikimedia Komunejo: Helsinki
Retpaĝo: www.hel.fi
Map

Helsinko (finne Helsinki, svede Helsingfors) estas la ĉefurbo de Finnlando. En la komenco de 20-a jarcento en Esperanto estis uzata ankaŭ la formo Helsingforso, kiu devenas el la svedlingva nomo de la urbo.

La urbo situas apud norda bordo de la Finna golfo kaj sur 315 insuloj. La gravaj insuloj estas Seurasaari, Lauttasaari kaj Korkeasaari (kie troviĝas la plej granda finnlanda zoo: la bestoĝardeno de Korkeasaari).

Helsinko estas ankaŭ grava havenurbo. La urbo unufoje gastigis la Olimpiajn Ludojn (en 1952).

Blanka nokto en Helsinko
Helsinko
Senata placo kaj la katedralo de Helsinko
Helsinka Olimpika Stadiono. La turo ofertas bonan vidon super Helsinko.

Helsinko estas urbestra urbo, kie la urbestro estas ĉefo de kaj la komunumo kaj la urba registaro.

La nuna teritorio de Helsinko estis ekde mezepoko kamparo loĝata de svedlingvanoj. La sveda reĝo Gustavo Vasa fondis la urbon la 12-an de junio en 1550, unuavice por konkurenci kontraŭ Tallinn kiel komercejo. La unuaj loĝantoj de Helsinko venis el aliaj urboj, Porvoo, Ekenäs, Rauma kaj Ulvila, kies burĝoj estis devigitaj transloĝiĝi al Helsinko. Tamen la urbo evoluis iom malrapide.

En 1809 Helsinko (kaj Finnlando) fariĝis parto de Rusio, kaj en 1812 ĝi fariĝis ĉefurbo de Finnlando. Tiam la urbo havis 4000 loĝantojn. Post la granda incendio en Turku en 1821 ankaŭ la universitato translokiĝis al la nova ĉefurbo. Fine de la 19-a jarcento Helsinko havis jam 100 000 loĝantojn, el kiuj ĉirkaŭ 50% estis svedlingvaj.

En 1917 Helsinko fariĝis ĉefurbo de sendependa Finnlando.

En 1946 apudaj urbetoj kaj granda parto el apudaj kamparaj regionoj estis ligitaj al Helsinko, kaj la urbo komencis disvastiĝi. Konstruiĝis novaj urbopartoj kaj la urbo havis 500 000 loĝantojn fine de 1960-aj jaroj. Post tio la loĝantaro kreskis malpli rapide kaj foje exh malkreskis, ĉar la urbeca teritorio etendiĝis ekster la administrajn limojn de la urbo.

Inter la 3-a de julio de 1973 kaj la finfina tria sesio de la 30-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1975, la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (KSKE) okazis en Helsinki laŭ kelkaj sesioj. Tie partoprenis reprezentantoj de Usono, Kanado, Sovetunio kaj ĉiuj landoj de Eŭropo (inkludante Turkion kaj ekskludante Albanion kaj Andoron). KSKE finiĝis per la fina protokolo de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo, (ankaŭ konata kiel Fina Akto de Helsinki, Helsinka Deklaro.)

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Helsinki estas la plej granda urbo de Finnlando, kaj la loĝata areo etendiĝas ekster la urbajn limojn. Entute en la ĉefurba regiono estas preskaŭ miliono da loĝantoj, el kiuj proksimume duono en la ĉefurbo mem.

Helsinki estis tradicie svedlingva urbo, fondita en svedlingva regiono. Tamen jam tre frue aperis ankaŭ finnlingvaj loĝantoj, germanlingvaj komercistoj kaj post 1809 ruslingvaj administraj funkciuloj kaj komercistoj kaj anoj de diversaj gentoj de la Rusa imperio. Helsinko estas plu dulingva urbo. Do la urbo ofertas ĉiujn ekzemple malsanulejaj kaj lernejaj servoj ankaŭ en sveda. Tamen nuntempe en Helsinko oni ne eble tute kapablas longan tempon vivi, loĝi kaj labori se oni parolas nur svedan.

Post la sendependiĝo de Finnlando en 1917 la urbo komencis fariĝi pli kaj pli finnlingva, kvankam la oficialaj lingvoj daŭre estas kaj la finna kaj la sveda. Ekde 1990 la urbo fariĝis pli multkultura. En 2005 la plej parolataj lingvoj apud la finna kaj la sveda estis la rusa, la somala kaj la araba.

Historia evoluo

[redakti | redakti fonton]
Jaro Entute finnalingvaj svedlingvaj alilingvaj
1880 36 346 34,0% 52,3% 13,7%
1900 79 126 50,8% 42,6% 6,6%
1920 152 200 62,9% 34,4% 2,7%
1930 220 000 69% 29% 2%
1950 368 519 80% 19% 1%
1960 448 315 85% 14% 1%
1970 523 677 88% 11% 1%
1980 483 675 90% 9,3% 0%
1990 490 872 90,7% 7,7% 1,6%
2000 551 123 88,0% 6,6% 5,4%
2005 560 905 86,2% 6,2% 7,6%

Metropola areo

[redakti | redakti fonton]

En Granda Helsinko estas jenaj urboj:

Urbopartoj

[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Helsinko

[redakti | redakti fonton]

En Helsinko okazis la 14-a Universala Kongreso de Esperanto, ekde la 9-a de aŭgusto ĝis la 15-a de aŭgusto 1922. Partoprenis 820 kongresanoj el 30 landoj.

Estis tiam aprobita la Kontrakto de Helsinko, kiu starigis novan organizon inter Universala Esperanto-Asocio, la naciaj societoj (landaj asocioj), la Lingva Komitato kaj la Universalaj Kongresoj. Supera organo fariĝis (Internacia) Centra Komitato de la Esperanto-movado.

La 54-a Universala Kongreso okazis en Helsinko de 26-a de julio ĝis 2-a de aŭgusto 1969, kun 1857 partoprenantoj. La alta protektanto de la kongreso estis Urho Kekkonen. La lokan kongresan komitaton prezidis N. G. Narvala. La kongresa temo estis "La rolo kaj taskoj de la Esperanto-organizaĵoj en la aktuala lingva situacio en la mondo." La kongreso okazis plejparte en kongresejo Dipoli en urboparto Otaniemi de najbara urbo Espoo, ĉe ejo de Finnlanda Teknika Universitato. Teatraj prezentoj okazis en la urba teatro de Helsinki.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]