[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Hector Pieterson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hector Pieterson
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1963 (1963-08-19)
en Soweto
Morto 16-an de junio 1976 (1976-06-16) (12-jaraĝa)
en Soweto
Mortokialo Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Avalon Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktivulo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hector Pieterson [elp. Hektor Piterson] (naskita la 19-an de aŭgusto 1963 en Soweto - mortinta la 16-an de junio 1976) estis nigra sud-afrika aktivulo kiu kune kun Hastings Ndlovu estas konsiderataj martiroj por lingva justeco ĉar ili ne akceptis la oficialan lingvan ordon kiu malpermesis la uzon de afrikaj lingvoj en iliaj lernejoj. Hector Pieterson estis honorita kune kun Hastings Ndlovu en la muzeo Hector Pieterson[1][2]. Krom Steve Biko ili iĝis ankaŭ ikonoj de la lukto kontraŭ apartismo (apartheid).

Hector Pieterson monumento

Li estis mortpafita de policanoj[3] ĉar li protestis kontraŭ leĝoj kiuj postulis ke la afrikansa kaj angla lingvoj estu la solaj eduklingvoj por ĉiuj fakoj escepte por muziko, fizia kaj religia edukado en bazaj kaj mezgradaj lernejoj kun plimulto de nigraj lernantoj[4]. Ili vidis tiujn eŭropajn lingvojn kiel la lingvoj de iliaj supremantoj kaj deziris lerni la kosan (Xhosa) kaj la Zuluan kiel aliaj nigraj infanoj[5].

Rezulte, Sithole, Pieterson kaj pri 20000 aliaj mezlernejaj studentoj decidis sekrete ribeli kontraŭ tiu lingvopolitiko. Ili skribis sloganojn, faris ŝildojn kaj kantis protestkantojn. Ili marŝis tra la stratoj al la Orlando-stadiono por amaskunveno. Instruistoj kaj gepatroj poste aliĝis al la ribelo. Ili deklamis malpermesitan poemon de Nkosi Sikele "Afrika", kiu estas nun la nacia himno.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) "10 Freedom Fighters Who Completely Altered South Africa's Fate". The Culture Trip. Alirite la 3-an de januaro 2024.
  2. (en) "Hector Pieterson Memorial and Museum CIPDH", International Centre for the Promotion of Human Rights. Alirite la 30-an de decembro 2023.
  3. Hector Pieterson. Alirita 30 December 2023 .
  4. Leong Hector Pieterson. Alirita 30 December 2023 .
  5. Baker Soweto Uprising: How a Photo Helped End Apartheid. Alirita 30 December 2023 .

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Potti Sreeramulu, lingva martiko por la telugua lingvo

Rokeya Sakhawat Hussain, lingva martiro por la bengala lingvo (loke: bangla)

Albert Razin, lingva martiro por la udmurta lingvo