[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Distrikto Katĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kutĉ-Distrikto)
Distrikto Katĉ
distrikto de Barato [+]

LandoBarato
RegionoGuĝarato

ĈefurboBhuĝ
- koordinatoj24° N, 70° O (mapo)23.91570.367Koordinatoj: 24° N, 70° O (mapo) [+]
Akvokolektejo45 674 km² (4 567 400 ha) [+]
Areo45 674 km² (4 567 400 ha) [+]

Loĝantaro2 092 371 [+] (2011)
Denseco45,81 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+05:30 [+]

Distrikto Katĉ (Tero)
Distrikto Katĉ (Tero)

Distrikto Katĉ (Barato)
Distrikto Katĉ (Barato)
DEC

Map
Distrikto Katĉ

Vikimedia Komunejo:  Kutch district [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Distrikto Katĉ estas distrikto de la subŝtato Guĝarato en okcidenta Barato. Kovrante areon de 45 652 km²[1], ĝi estas la plej vasta barata distrikto.

Katĉ laŭlitere signifas ion kio alterne sekiĝas kaj malsekiĝas; granda parto de tiu distrikto estas konata kiel Katĉ-Salmarĉo kiu estas malprofunda malsekejo kiu inundas dum la pluvsezono kaj sekiĝas dum la aliaj sezonoj. La sama vorto estas uzata en la lingvoj de sanskrita origino por testudo kaj por vestoj kiuj oni surmetas kiam sin banante. Aliflanke Kutĉ ankaŭ rilatas al unu el la ĉefaj popoloj de la regiono, la kutĉoj. La salmarĉoj ( loka nomo : Rann ) estas famaj por siaj salaj ebenaĵoj kiuj estiĝas neĝblankaj post sekiĝo de la malprofunda akvotavolo ĉiun sezonon antaŭ la musonaj pluvoj.

La distrikto ankaŭ famas pro la ekologie gravaj Bani-herbejoj kun iliaj sezon-marĉaj malsekejoj kiuj konstituas la periferian zonon de Rann de Kutĉ.

Kutĉ-Distrikto estas ĉirkaŭita de Kutĉ-Golfo kaj Araba Maro sude kaj okcidente, dum nordaj kaj orientaj partoj estas ĉirkaŭitaj de la Granda kaj de la Eta Kutĉ-Salmalsekejoj ( sezonaj malsekejoj ). Kiam ne estis konstruitaj multajn akvobaraĵojn la Kutĉ-Salmalsekejoj restis malsekeje dum granda parto de la jaro. Eĉ nuntempe, la regiono restas humida dum signifa parto de la jaro.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2001 la distrikto havis 1 583 500 da loĝantoj de kiuj 30% estis urbanaj. Laŭ popolnombrado de 2011 la loĝantaro sumiĝis je nombro de 2 090 313 [2].

Motorveturiloj registritaj en Kutĉ-Distrikto havas registrado-numeron kiu komencas kun GJ-12.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Mapo de 1909 kiu ilustras la "insulan" karakteron de Kutĉ-Distrikto.

Kutĉ-Distrikto, kun surfaco de 45 652 km², estas la plej vasta distrikto en Barato. La ĉefa administrejo troviĝas en Buĝ kiu estas la geografia distriktocentro. Aliaj gravaj urboj estas Gandhidham, Rapar, Nakhatrana, Anjar, Mandvi, Madhapar kaj Mundra. La distrikto enhavas 966 vilaĝojn.

Virtuale Kutĉ-Distrikto estas insulo, ĉar ĝi estas ĉirkaŭita de Araba Maro okcidente; de Kutĉ-Golfo sude kaj sudoriente kaj de Kutĉ-Salmalsekejo norde kaj nordoriente. La limo kun Pakistano troviĝas laŭlonge de la norda rando de Kutĉ-Malsekejo, de la kontestita Kori-Kreko. Kutĉ-Duoninsulo estas ekzemplo de aktiva faldado-kaj-puŝado tektonismo. En Centra Kutĉ-Regiono estas kvar ĉefaj orienten-okcidenten monteto-ĉenoj karakterizitaj de faŭltaj faldoj kun krutaj nordaj deklivoj kaj malkrutaj sudaj deklivoj. Surbaze de la laŭgrade pligrandiĝanta dimensio de la linia ĉeno de montetoj al la okcidento laŭlonge de la kutĉ-kontinenta faŭlto kaj la surcentro de la tertremo de 2001 situante je la orienta ekstremo de la kutĉa kontinenta faŭlto, oni konkludas ke la orienta parto de kutĉ-kontinenta faŭlto estas laŭgrade leviĝanta. Oni povas sugesti surbaze de la malĉeesto de klara surfaca rompaĵo kaj dum la tertremo de Anjar en 1956 kaj dum tiu de Bhuj en 2001, ke movoj okazis laŭlonge de subtera loko. Vilaĝoj en la orienta parto de la kontinenta montetoĉeno (Jawaharnagar, Khirsara, Devisar, Amarsar kaj Bandhdi) kiuj tie situis, estis komplete forbalaiitaj dum la tertremo de 2001 [3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-27. Alirita 2012-04-04 .
  2. Popolnombrado de Guĝarato.
  3. angle Karanth R. V., Gadhavi M. S. 2007 : Structural intricacies: Emergent thrusts and blind thrusts of central kachchh, western india, Current Science, 93/9, pp. 1271–1280

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]