Krokino
Krokino | |||
Krokino estas antioksidiga substanco trovata en plantoj de la familio de la Crocus sativus[1] | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 42553-65-1 | ||
ChemSpider kodo | 4444645 | ||
PubChem-kodo | 5281233 | ||
Merck Index | 15,2579 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | ruĝaj kristaloj | ||
Molmaso | 976,972 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,5475g cm−3 | ||
Fandpunkto | 186°C[2] | ||
Bolpunkto | 1169°C[3] | ||
Refrakta indico | 1,650 | ||
Ekflama temperaturo | 336,4 °C[4] | ||
Acideco (pKa) | 12,2 | ||
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R20/21/22 R36/37/38 | ||
Sekureco | S26 S36 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P311, P380, P330, P332+313, P337+313, P361, P362, P363, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Krokino aŭ C44H64O24 estas natura karotenoido trovata en la floroj de la Crocus sativus kaj gardenio. Ĝi estas molekulo de kroketino ligita al du disaĥaridoj konataj kiel "gentibiozoj". Ĝi apartenas al la familio de la karotenoidoj solveblaj en akvo kun antihipertensiaj, antioksidigaj, antiinflamaj kaj antitumoraj aktivecoj. Krokinoj estas ruĝa kristaloj vaste uzata kiel nutraĵoj, en medicino, kemia industrio kaj farmakologio.
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]Krokino estas grava ingredienco ĉefe respondeca por la koloro de la safrano. La strukturo de la Krokino estis priskribita de Karreel kvankam ĝia ĉeesto estis raportita de Aschoff dum la 19-a jarcento. Krokino povas izoliĝi el la safrano per butanolo en ĝia pura formo. Ĝi estas uzata en la traktado de pacientoj kun korvaskulaj malsanoj kaj grasaj hepatoj.
La tradicia medicino kredas ke la stigmoj de kelkaj plantoj el la krokusa familio povas forigi la deprimon kaj malpliigi ŝvelaĵojn kaj dolorojn krom kontribui por malpermesi la sangan stazon. Ĝi ankaŭ estas uzata en la traktado de la anksieco, brusto-disstreĉiĝo, malregula menstruo, postnaskaj hemoragioj kaj traŭmataj vundoj. Krokusaj stigmoj estas konsiderataj kiel "la ora planto".
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Edible Medicinal and Non Medicinal Plants: Volume 8, Flowers
- Science Direct
- Researchgate
- Marketing Research-Text & Cases
- Beer in Health and Disease Prevention
- Studies in Natural Products Chemistry: Bioactive Natural Products
- Saffron: The Age-Old Panacea in a New Light
- Focus on Neurochemistry Research