Fenica lingvo
Fenica lingvo | |
lingvo • antikva lingvo | |
---|---|
Ŝemida lingvaro • Kanaana lingvaro | |
Skribo | fenica alfabeto |
Morto | Kontinuis kiel la punika lingvo ĝis la 5a aŭ 7a jarcento k.e. |
Lingvistika klasifiko | |
Afrikazia
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | phn |
ISO 639-3 | phn |
Glottolog | phoe1239 |
Angla nomo | Phoenician |
Franca nomo | phénicien |
La fenica lingvo, skribata per la fenica alfabeto, estis parolata en lando nomita Pūt, tio estas Libano, norda Israelo kaj Sirio modernaj. Ĝi estis parto de la kanaana subgrupo de la nordokcidenta ŝemida lingvaro; aliaj anoj de tiu subgrupo inkludis la amonan kaj hebrean.[1][2] Fenicaj koloniantoj transportis sian lingvon ĝis Kartago (en Tunizio moderna) kaj suda Hispanio. En okcidenta Azio, la fenican anstataŭis la aramea lingvo. En norda Afriko la fenica travivis dum pli longa tempo forme de la punika lingvo, kiu post la falo de Kartago influiĝis de la najboraj berberaj lingvoj; eble oni parolis ĝin ankoraŭ en la 7-a jarcento, kiam la araba lingvo entendiĝis en norda Afriko per la Kalifŝtato.
Kombinita kun la punika, la fenica estas konata ĉefe per ĉirkaŭ 10 000 postvivintaj surskriboj,[3] suplementitaj de glosoj fojfoje verkitaj en aliaj lingvoj. Aldone al iliaj multaj surskriboj, oni kredas ke la fenicoj lasis multajn aliajn skribitajn verkojn, sed la plimulto pereis, ĉar ili estis skribitaj sur papiruso aŭ pergameno kaj putriĝis en la malsekaj aero kaj tero de iliaj urboj.[4]
Romiaj verkistoj, ekzemple Salustio, aludis al libroj verkitaj en la punika, sed neniuj restas hodiaŭ krom kelkfoje per traduko (ekz. la manlibro pri agrikulturo de Magono de Kartago) aŭ en elĉerpetoj (ekz. la teatraĵoj de Plaŭto). En 1694 malkovriĝis dulingva surskribo en la antikva greka kaj punika, kio povigis la francan klerulon Jean-Jacques Barthélemy malĉifri kaj rekonstrui la fenican alfabeton en 1758.[5] Eĉ en 1837 kleruloj konis nur 70 fenicajn surskribojn. Tiuj kolektiĝis en la Scripturae linguaeque Phoeniciae monumenta de Wilhelm Gesenius, kiu tiam konsistigis ĉion, kion kleruloj sciis pri la fenica lingvo.[6]
Post kiam komerca traktato inter la fenicoj kaj etruskoj malkovriĝis en 1964, oni malĉifris pli el la etruska per komparo al la pli profunde komprenata fenica.
Historio
[redakti | redakti fonton]La fenicoj estis la unua ŝtat-nivela socio, kiu vaste uzis kaj disvastigis la ŝemidan alfabeton. La fenica alfabeto estas la plej malnova konfirmita konsonanta alfabeto, aŭ abĝado.[7] Iĝis norme referenci la skribon kiel "prakanaanan" ĝis la meza 11-a jarcento a.k.e., kiam ĝi unue atestiĝas sur bronzaj sagopintoj, kaj kiel "fenican" nur post 1050 a.k.e.[8] La fenica alfabeto estas vaste opiniata kiel almenaŭ parta praulo de preskaŭ ĉiuj modernaj alfabetoj, precipe se oni akceptas la hipotezon, ke la brahmia skribo deriviĝis de la aramea alfabeto.
El tradicia lingvoscienca vidpunkto, la fenica estis variaĵo de la kanaana lingvaro.[1][2] Tamen, pro la tre etaj lingvaj malsamaĵoj, kaj la nesufiĉaj registroj de la tempo, estas malklare ĉu la fenica formis apartan kaj unuiĝintan dialekton aŭ simple estis supraĵe difinita parto de pli vasta lingva kontinuumo. Per sia mara komerco, la fenicoj disvastigis la uzon de la alfabeto al Norda Afriko kaj Eŭropo, kie ĝin adoptis la grekoj. Pli poste, la etruskoj adoptis modifitan version por sia propra uzado, kiun, siavice, modifis kaj adoptis la romianoj kiel latinan alfabeton, sur kiu ankaŭ la Esperanta alfabeto baziĝis.[9]
Kartaga koloniado disvastigis la fenican al la okcidenta mediteraneo, kie la distingebla punika lingvo evoluis. Ankaŭ la punika formortis, kvankam ĝi vivis pli longe ol la originala fenica, eble ĝis la 5-a aŭ eĉ la 7-a jarcento k.e..
Vortprovizo kaj vortfarado
[redakti | redakti fonton]Substantivoj estis plejparte formataj per kombino de konsonantaj radikoj kaj vokalaj skemoj, sed ili povis ankaŭ esti formataj per la prefiksoj (/m-/, kiu esprimis agojn aŭ iliajn rezultojn; malofte /t-/) kaj la sufikso /-ūn/. Abstraktoj povis esti formataj per la sufikso -t (verŝajne /-īt/, /-ūt/).[10] Adjektivoj povis esti formataj per la familiara ŝemida nisba sufikso /-īj/ y (e.g. ṣdny "cidona").
Kiel la gramatiko, la vortprovizo estis tre proksima al la biblia hebrea, kvankam iuj specialaĵoj estas atentindaj. Ekzemple, la kopula verbo "esti" estis kn (kiel en la araba, kontraŭa al la hebrea kaj aramea hyh) kaj la verbo fari estis pʿl (kiel en la aramea pʿl kaj araba fʿl, kontraŭa al la hebrea ʿśh).
Teksto | Transliterumo |
---|---|
𐤀𐤍𐤊 𐤕𐤁𐤍𐤕 𐤊𐤄𐤍 𐤏𐤔𐤕𐤓𐤕 𐤌𐤋𐤊 𐤑𐤃𐤍𐤌 𐤁𐤍 𐤀𐤔𐤌𐤍𐤏𐤆𐤓 𐤊𐤇𐤍 𐤏𐤔𐤕𐤓𐤕 𐤌𐤋𐤊 𐤑𐤃𐤍𐤌 𐤔𐤊𐤁 𐤁𐤀𐤓𐤍 𐤆 𐤌𐤉 𐤀𐤕 𐤊𐤋 𐤀𐤃𐤌 𐤀𐤔 𐤕𐤐𐤒 𐤀𐤉𐤕 𐤇𐤀𐤓𐤍 𐤆 𐤀𐤋 𐤀𐤋 𐤕𐤐𐤕𐤇 𐤏𐤋𐤕𐤉 𐤅𐤀𐤋 𐤕𐤓𐤂𐤆𐤍 𐤊 𐤀𐤉 𐤀𐤓𐤋𐤍 𐤊𐤎𐤐 𐤀𐤊 𐤀𐤓 𐤋𐤍 𐤇𐤓𐤑 𐤅𐤊𐤋 𐤌𐤍𐤌 𐤌𐤔𐤃 𐤁𐤋𐤕 𐤀𐤍𐤊 𐤔𐤊𐤁 𐤁𐤀𐤓𐤍 𐤆 𐤀𐤋 𐤀𐤋 𐤕𐤐𐤕𐤇 𐤏𐤋𐤕𐤉 𐤅𐤀𐤋 𐤕𐤓𐤂𐤆𐤍 𐤊 𐤕𐤏𐤁𐤕 𐤏𐤔𐤕𐤓𐤕 𐤄𐤃𐤁𐤓 𐤄𐤀 𐤅𐤀𐤌 𐤐𐤕𐤇 𐤕𐤐𐤕𐤇 𐤏𐤋𐤕𐤉 𐤅𐤓𐤂𐤆 𐤕𐤓𐤂𐤆𐤍 𐤀𐤋 𐤉𐤊𐤍 𐤋𐤊 𐤆𐤓𐤏 𐤁𐤇𐤉𐤌 𐤕𐤇𐤕 𐤔𐤌𐤔 𐤅𐤌𐤔𐤊𐤁 𐤀𐤕 𐤓𐤐𐤀𐤌 |
ʾnk tbnt khn ʿštrt mlk ṣdnm bn ʾšmnʿzr khn ʿštrt mlk ṣdnm škb bʾrn z my ʾt kl ʾdm ʾš tpq ʾyt hʾrn z ʾl ʾl tptḥ ʿlty wʾl trgzn k ʾy ʾrln ksp ʾy ʾr ln ḥrṣ wkl mnm mšd blt ʾnk škb bʾrn z ʾl ʾl tptḥ ʿlty wʾl trgzn k tʿbt ʿštrt hdbr hʾ wʾm ptḥ tptḥ ʿlty wrgz trgzn ʾl ykn lk zrʿ bḥym tḥt šmš wmškb ʾt rpʾm |
Traduko | |
Mi, Tabnit, sacerdoto de Iŝtar, reĝo de Cidono, filo |
Teksto | Rekonstruo (fare de Igor Diakonov)[13] |
---|---|
ΛΑΔΟΥΝ ΛΥΒΑΛ ΑΜΟΥΝ ΟΥ ΛΥΡΥΒΑΘΩΝ ΘΙΝΙΘ ΦΑΝΕ ΒΑΛ ΥΣ ΝΑΔΩΡ ΣΩΣΙΠΑΤΙΟΣ ΒΥΝ ΖΟΠΥΡΟΣ ΣΑΜΩ ΚΟΥΛΩ ΒΑΡΑΧΩ |
lʾdn lbʿl ḥmn wlrbtn tnt pn bʿl ʾš ndr S. bn Z. šmʾ klʾ brkʾ |
Traduko | |
Al la sinjoro Baal Ammono |
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Lehmann, Reinhard G. (2013). “Wilhelm Gesenius and the Rise of Phoenician Philology”, Beihefte zur Zeitschrift für die alttestamentliche Wissenschaft 427, p. 209–266.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Glenn Markoe.Phoenicians. p108. University of California Press 2000
- ↑ 2,0 2,1 Zellig Sabbettai Harris. A grammar of the Phoenician language. p6. 1990
- ↑ Lehmann 2013, p. 209.
- ↑ Lipiński, Edward (1995), p.1321-1322
- ↑ Lehmann 2013.
- ↑ Lehmann 2013, p. 240.
- ↑ Fischer, Steven Roger. (2004) A history of writing, p. 90.
- ↑ Markoe, Glenn E., Phoenicians. University of California Press. ISBN 0-520-22613-5 (2000) p. 111.
- ↑ Edward Clodd, Story of the Alphabet (Kessinger) 2003:192ff
- ↑ Лявданский, А.К. 2009. Финикийский язык. Языки мира: семитские языки. Аккадский язык. Северозапазносемитские языки. ред. Белова, А.Г. и др. P.293
- ↑ Booth, Scott W.. Using corpus linguistics to address some questiongs of Phoenician grammar and syntax found in the Kulamuwa inscription, p. 196 (2007). Arkivita el la originalo je 12-a de aŭgusto 2011.
- ↑ Alfabeto fenicio. Proel (Promotora Española de Lingüística). Alirita 5-a de julio 2011 .
- ↑ 13,0 13,1 Дьяконов, И. М. (1967) Языки древней Передней Азии.