[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Plaŭto

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plaŭto
Persona informo
Naskiĝo 285 a.K.
en Sarsina, Umbrio, Italio
Morto 184 a.K.
en Romo, Italio
Lingvoj latinaitala
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata
Patrino nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komediverkisto
dramaturgo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Pseudolus
Menaechmi
Cistellaria
Rudens
La Orujo
La fanfarona militisto
Mostellaria
vdr

Tito MAKIO PLAŬTO, latine Titus Maccius Plautus, romia komediverkisto naskiĝis en 285 a.K. (?) kaj mortis en 184 a.K..

Li naskiĝis en Umbrio kaj iris al Romo ankoraŭ adoleskanto. Tie eniris teatran karieron, unue kiel teatra helpisto, poste kiel aktoro, poste kiel verkisto. Li fariĝis fama komediverkisto en Romo, adaptante la komedion el la greka modelo al romaj karakteroj. Li enkondukis italajn muzikon, kanton kaj dancon en la teatron kaj verkis pri romiaj homoj kaj moroj, kvankam uzante grekajn nomojn por roluloj kaj urboj. Lia lingvaĵo estis proksima al popola latina kaj li metis en sceno popularajn rolulojn, kiel soldatojn, publikulinojn, sklavojn kaj banditojn.

Cirkuladis sub lia nomo ĉ. 130 teatraĵoj, sed laŭ Varono (Varro) nur 21 estis aŭtentaj. La kronologio de la konservitaj verkoj ne estas konata.

La influo de Plaŭto en Mezepoko, kiam oni legis kaj ludis lin regule en la lernejoj, estis tre granda. Tipoj kiel ekzemple la singlora militisto (el miles gloriosus) restis en la t.n. Commedia dell'arte kaj depost la 15a jc sennombraj aŭtoroj inspiriĝis de lia komika forto: Aulularia ekzemple estis la prabildo de Warenar (1617) de l' nederlanda P.C. Hooft kaj de L’Avare (1668)] de la franca Molière, kaj Amphitruo por la Amphytrion (1668) de l' sama Molière, kaj Menaechmi por Comedy of errors (1592?) de Shakespeare. En 1966 la brita reĝisoro Richard Lester faris la komikan filmon A Funny Thing happened on the Way to the Forum interalie surbaze de Mostellaria, Miles Gloriosus kaj Pseudolus.

Krom verki komediojn, li kreis ankaŭ tragikomedion, kiam li verkis Amfitrionon pri la naskiĝo de Herkulo. Krom pro komedio, Plaŭto gravas ankaŭ kiel unu el la maloftaj fontoj por nia scio pri la frua Latina.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Addictus
  • (Amphitryo) Amfitriono
  • Asinaria
  • Aulularia
  • Bacchides
  • Captivi
  • Casina
  • Cistellaria
  • Curculio
  • Epidicius
  • Menaechmi
  • Mercator
  • Miles gloriosus
  • Mostellaria
  • Persa
  • Poenulus
  • Pseudolus
  • Rudens
  • Saturio
  • Stichus
  • Trinummus
  • Truculentus
  • Vidularia

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]