[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

En okcidento nenio nova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Im Westen nichts Neues
Titolpaĝo de la unua germana eldono de 1929. La reklama subtitolo tekstas: "La libro de Remarque estas la monumento de nia nekonata soldato - skribita de ĉiuj mortintoj"
Titolpaĝo de la unua germana eldono de 1929. La reklama subtitolo tekstas: "La libro de Remarque estas la monumento de nia nekonata soldato - skribita de ĉiuj mortintoj"
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Erich Maria Remarque
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1928
Loko Berlino
Eldonejo Propyläen Verlag
Ĝenro ŝlosilromanohistoria romanomilitromano
Loko de rakonto Norda Francio • Okcidenta Fronto de la Unua Mondmilito
vdr

En okcidento nenio nova, originala titolo germane Im Westen nichts Neues, estas kontraŭ-milita romano de Erich Maria Remarque aperinta en 1929. Jam dum la sama jaro ĝi estis tradukita en 26 lingvojn. En la jaro 2007 ekzistis eldonoj en pli ol 50 lingvoj, la vendokvantoj estas tutmonde pli ol 20 milionoj[1].

Jam frue en Nazia Germanio, la libro estis malpermesita kaj bruligata, kune kun la daŭrigo, Der Weg zurück, (La vojo returne) en la fruaj tagoj de la ascendo de la nazioj al potenco. Hodiaŭ ĝi estas konsiderata unu el la ĉefverkoj de germana literaturo kaj ĝenerale de literaturo.

La romano estas rakontita en la unua persono de Paul Bäumer [bojmer], juna soldato, kiu estis rekrutita kun siaj amikoj ĉe la universitato por soldatiĝi en la germana armeo ĉe la eksplodo de la Unua Mondmilito. Li tre detale priskribas la vivmanieron kaj spertojn de la soldatoj sur la batalkampo, ĉar la milito daŭras kaj troviĝas en blokiĝo. La priskriboj de la soldato kombiniĝas kun liaj malfacilaj sentoj pri la vaneco de la milito, kaj la malfido, kiun li sentas rilate siajn instruistojn kaj gvidantojn, kiuj ofte parolas favore al la milito, sed ne konscias pri la kruelaĵoj okazantaj ĉe la fronto.

La romano akre prezentas la sentojn de tuta generacio, kies vivoj formiĝis kaj rapide plenaĝiĝis tra siaj spertoj kiel soldatoj la Unua Mondmilito. Ĉi tiu generacio, poste konata kiel la Perdita generacio, estis sendita al milito en la aĝo de 18 jaroj, sed kiam la milito finiĝis, li ne povis readaptiĝi al la socio de kiu li venis. La romano skizas la breĉon inter la milito, kun sia vario de hororoj, kaj la reveno al kulturo kaj al la socio kiu sendis siajn filojn al milito, rezigne vidinte ilin morti amase. Tiel, ekzemple, la aŭtoro-rakontanto atestas:

Mi estas juna, nur dudekjara. Sed mi scias el la vasto de la vivo nur la malesperon kaj morton, la teruron kaj la kombinaĵon de sencelaj aferoj ĉe abismo de turmento. Mi vidas popolojn iniciatitajn ataki unu la alian kaj mortigi unu la alian en silento, nescio, malsaĝeco, obeo kaj senkulpeco. Mi vidas, ke la plej bonaj cerboj en la tuta mondo inventas armilojn kaj vortojn por plilongigi ĉiujn ĉi tiujn agojn kaj fari ilin pli kompleksaj. Kaj kun mi miaj samaĝuloj vidas ĉion, ĉi tie kaj preter la batallinioj, tra la tuta mondo, kaj kun mi miaj samgeneraciuloj spertas ĉion. Kion faros niaj prapatroj, se ni staros unu tagon, staros antaŭ ili kaj postulos respondecon? Kion ili atendas de ni je iu tago, kiam ne plu estos milito? Dum jaroj ni okupiĝis pri la metio mortigi - ĝi estis la unua profesio, kiun ni akiris en la vivo. Nia scio pri vivo reduktiĝas al scio pri morto. Kio venos poste? Kaj kio okazos al ni?

La romano multe traktas la ĉiutagajn vivspertojn de soldatoj. Ekzemple venĝo al la serĝento, kiu misuzis ilin, kaj la granda hela punkto - manĝo de korupteco, kiu falis sur grupon de soldatoj neatendite. La titolo de la romano inkluzivas subtilan ironion. "Okazas nenio nova en Okcidento" estis unu el la lakonaj mesaĝoj de germana proparolanto de la armeo en la Unua Mondmilito, kio signifis, ke ne okazis ŝanĝo en la situacio en la Okcidenta Fronto. Fine de la romano, la rakontanta soldato estas mortigita ĉe la Okcidenta Fronto, dum proparolanto de la armeo refoje anoncas, ke "Okazas nenio nova en la Okcidento." La teruraĵoj de milito igas la rakontanton adopti kritikan sintenon al la pli aĝa generacio, kiu ne hezitis sendi la junulojn al la teruraj militoj. Li klarigas, ke li kaj liaj kamaradoj ne estis venkitaj, sed estis disbatitaj de malamiko supera en forto, bone ekipita, kaj plej grave - sata. La pli juna generacio pagis la prezon de milito en korpo kaj animo.

En okcidento nenio nova estis furorlibro kaj reflektis la voĉojn de multaj. Ĝi apartenas al ondo de verkoj verkitaj post la Unua Mondmilito kaj la malfacila sento, kiu regis en Eŭropo post ĝi. Ĉi tiuj verkoj havas kontraŭmilitan kaj kelkfoje eĉ pacisman karakteron. Ĉi tiuj inkluzivas la poemojn kaj teatraĵojn de Bertolt Brecht.

La Esperanto-traduko

[redakti | redakti fonton]

Jam fine de la sama jaro, nome la 18-an de decembro 1929, aperis la Esperanto-traduko, "el germana lingvo trad. de kvar", ĉe la eldonejo Heroldo de Esperanto en Kolonjo (252 p.). Estas rimarkinda kaj malofta escepto, ke libro furoranta en la nacia libro-merkato tiel rapide ankaŭ estis disponebla en Esperantujo. Laŭ Enciklopedio de Esperanto (1934) ĝi (la traduko, sed simile ankaŭ la originalo) estis la "plej granda libro-sukceso post la Unua Mondmilito". La numero de Heroldo de Esperanto de la 21-a de februaro 1930 (n-ro 8 (556)), du monatojn post la apero, ĉeftitolas: "Unua milo de l'libro de Remarque elĉerpita"[2]. Kaj fakte la vendado grave stabiligis la financan situacion de la eldonejo Heroldo.

En la antaŭparolo de la libro troviĝas multaj detaloj pri la estigo de la la libro:

Post multflankaj instigoj, precipe el Germanujo, Aŭstrio, Italujo kaj Britujo, kiuj montras la grandan intereson por la libro ankaŭ inter la esperantistaro, nia eldonejo decidiĝis prepari la eldonon de la mondfama aktuala verko en Esperanto. Sed la efektivigo de la decido estis malfacila. La kontrakto kun la germana eldonejo »Propyläen-Verlag« en Berlino efektiviĝis nur la 12-an de oktobro nunjara, Do, ĉar la libro estis aperonta okaze de la Esperanta Libro-Festo (je la 15-a de decembro 1929), la tempo por la preparo de la eldono estis tre mallonga. Estis jam neeble tradukigi ĝin de unu sola persono. "Pro tio ni komisiis la tradukon al kvar spertaj samideanoj, Nome al ĉefredaktoro Teo Jung, redaktoro Jos. Berger, Prof. D-ro Hans Ellinger kaj instruisto W. Hoffmann, kaj en la komenco de novembro ĉiuj manuskriptoj troviĝis en niaj manoj. La prilaboradon de la manuskriptoj kaj la laŭeblan unuecigon de l' stilo prizorgis la redakcio de »Heroldo de Esperanto«. Ni esperas, ke la tradukintoj kaj prilaborintoj plenumis sian taskon kontentige, kaj ke la Esperanta eldono de la libro havos relative ne malpli bonan sukceson ol la nacilingvaj eldonoj. Se, krom tio, per la almontro, ke Esperanto taŭgas por traduki eĉ tiel malfacile tradukeblan verkon kia estas la libro de Remarque, oni sukcesos akiri al nia movado novajn adeptojn, ni estos duoble kontentaj niaflanke.

La direktoro de Heroldo Teo Jung ludis gravan rolon aŭ kuntradukinte aŭ kunordiginte. En sia aŭtobiografio li mem juĝas pri la traduko "eble iom tro rapide farita". Alia tradukinto probable estis Joseph Ferdinand Berger, en 1929 redaktoro de Heroldo. Berger poste ankaŭ tradukis duan libron de Remarque, La vojo returne, kiu tamen ne havis similan sukceson kaj laŭ Jung estis "mis-investo".

Citaĵo
 La promesita objektiveco dronas en la rememoroj pri la milito kaj la verko prezentas elokventan akuzon, konfeson. La sangaj epizodoj, la drastaj scenoj, la lirikaj meditadoj efikas nur tie kaj sole tiel, kien kaj kiel la majstra plumo de la aŭtoro metis ilin. 
— 1930, Julio Baghy, Hungara Heroldo, numero 3
Citaĵo
 Jen certe libro pri kies enhavo ni ne plu devos insisti. La libro faris veran revolucion en la mondo, kaj precipe tial, oni nur povas aplaŭdi, ĉar la eldonantoj tiom rapide, dank’al la kunhelpo de S-roj Teo Jung, Jos. Berger, D-ro Hans Ellinger kaj W. Hoffmann, kapablis liveri al la Esperantista publiko la libron en la sama momento, kiam la diversaj tradukoj aperis en naciaj lingvoj diversaj. La merito de la tradukintoj ne estas pli malgranda. Kvankam ili individue devas tralabori parton de la teksto, la unuecigo de la stilo prizorgita de la redakcio de « Heroldo » estis tiom bone farita, ke vere la libro Esperanta estas vivoplena kaj valora spegulo de la originalo. Ni ĝuis la legadon en Esperanto antaŭ ol en Germana lingvo kaj post komparo, ni rajtas aserti, ke tiuj foraj fremduloj en kies lingvo la libro eble ne estos tradukata, same kiel la aliaj, en kies lingvo la traduko eble ne estas tiom fidela kaj ŝatinda, kun plezuro tralegos la Esperantan tradukon. Jen bona laboro. 
— Belga esperantisto n185 (jan-mar 1931)

En 1930 la romano estis prilaborita al samnoma filmo reĝisorita de Lewis Milestone, All Quiet on the Western Front. En 1979, refilmigo de la filmo estis reĝisorita de Delbert Mann. En 2022 tria filmo de Edward Berger aperis ĉe la videoservo Netflix.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Im Westen nichts Neues, Kiepenheuer und Witsch, 27. Auflage 2007, ISBN 978-3-462-02731-0, Nachwort, S. 200: Im Westen nichts Neues ist in einer Gesamtauflage von mindestens 20 Millionen in 50 Sprachen verbreitet. (deutschsprachig)
  2. Faksimilo en la aŭtobiografio de Teo Jung, Ĉiu Ĉiun, 1979, p. 218; la aliaj citaĵoj prenitaj el la sama fonto p. 217-218, 220

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]