Desegnonajlo
Desegnonajlo aŭ prempinglo estas mallonga najlo kun granda, ronda kapo el ŝtalo. Ĝi servas fiksi diversajn paperaĵojn sur tabulo.
Oni uzas ofte specifajn mapajn desegnonajlojn sur korkotabulo. Tiu tipo havas plastan, longetan kapon kaj estis inventita ĉ. 1900 en Usono, fare de Edwin Moore, kiu fondis la entreprenon Moore Push-Pin Company. Tiu tipo de la desegnonajlo estas pli maldanĝera, se ĝi defalas. Krome la plasto iom protektas la premantan fingron, kiam la stifto malfiksiĝas de la kapo.
Desegnonajloj origine servis precipe por fiksi teknikajn desegnojn sur desegnotabuloj. La plata, ronda kapo de la najlo estas uzata pro la facilaj mezuroj, ĉar ĝi ebligas apliki la najlon sen iloj. Tiu platrond-kapa desegnonajlo estis inventita ĉ. 1902–03 fare de loĝhorloĝa riparisto Johann Kirsten, en Germanio, Lychen, kie monumento memorigas pri la afero. Li vendis la elpensaĵon al Otto Lindstedt en 1904, kiu patentigis ĝin. Li iĝis milionulo, la horloĝisto ricevis nenion.