Bruce Willis
Bruce WILLIS (naskiĝis la 19-an de marto 1955 en Idar-Oberstein) estas usona aktoro.
Li naskiĝis en Germanio, sed pasigis sian junaĝon en Nov-Ĵerzejo, Usono. Plenkreske li transloĝiĝis al Novjorko, kie li komencis teatran karieron kaj laboris kiel figuranto.
Famon li gajnis per rolo en la televidserio Moonlighting (1985–1989). Poste li aperis en diversspecaj filmoj: agadoplenaj kaj psikologie profundaj. Li laboris kun Reĝisoroj kiel Michael Bay en Armageddon, M. Night Shyamalan en The Sixth Sense kaj Unbreakable, Walter Hill en Last Man Standing, Edward Zwick en The Siege au Luc Besson en The Fifth Element. Ankaŭ kiel produktoro li jam agadis. Malgraŭ sukcesa filmkariero li ankoraŭ aperas en teatraĵoj.
De 1987 ĝis 2000 li estis edzo de aktorino Demi Moore. La paro havis tri komunajn idojn.
Listo de unuaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- Moonlighting (televidserio, 1985-1989)
- Die Hard (filmserio, 1988, 1990, 1995)
- Death Becomes her (1992)
- Pulp Fiction (1994)
- 12 Monkeys (12 simioj, 1995)
- The Fifth Element (1997) - Majoro Korben Dallas
- Armageddon (1998)
- The Sixth Sense (1999)
- The Whole Nine Yards (2000)
- Unbreakable (2000)
- Hart's War (2002)
- Tears of the Sun (2003)
Premioj
[redakti | redakti fonton]Iaro | Kategorio | Filmo | Rezulto |
---|---|---|---|
1989 | Ora Globo al la Plej bona akcesora aktoro | In Country | Kandidato |
1987 | Ora Globo al la Plej bona aktoro de serio de televido - Komedio au muzika | Moonlighting | Premiita |
1994 | Ora Globo al la Plej bona akcesora aktoro | Pulp Fiction | Premiita |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bruce Willis ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- BruceWillisPL.com Arkivigite je 2007-08-13 per la retarkivo Wayback Machine - Probably The Best Bruce Willis Fansite In The World