[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Beastie Boys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beastie Boys

Beastie Boys en 2009
Beastie Boys en 2009
Fondo 1981
Malfondo 2012
Ĝenro hiphopo, repo, alternativa hiphopo
Oficiala retejo oficiala retejo, arkivigita en aŭgusto 2023
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Beastie Boys - prononco [BI:sti: bojz] - estis usona hiphopa respektive repa muzikgrupo de Novjorko, formita en 1981. La grupo estis kunmetita de Adam "Ad-Rock" Horovitz (kanto, elektra gitaro), Adam "MCA" Yauch (kanto, basgitaro), kaj Michael "Mike D" Diamond (kanto, frapinstrumentaro, programado). Beastie Boys estis formita el membroj de eksperimenta ĝisoste punkroka grupo The Young Aborigines ("la junaj aborigenoj"), kiu estis formita en 1979, kun Diamond per frapinstrumentaro, Jeremy Shatan per basgitaro, John Berry per elektra gitaro, kaj la drumistino Kate Schellenbach poste kuniĝante per frapinstrumentaro. Kiam Shatan forlasis Novjorkon meze de 1981, Yauch anstataŭigis lin sur basgitaro kaj la rezulta grupo estis nomita Beastie Boys. Berry foriris baldaŭ poste kaj estis anstataŭigita per Horovitz.

Post atingado de loka sukceso kun la komedia hiphopa unuopaĵo "Cooky Puss" de 1983, la muzikgrupo faris plenan transiron al repo, kaj Schellenbach foriris. Ili turneis kun la popmuzika kantistino Madonna en 1985 kaj jaron poste publikigis sian debutan albumon, Licensed to Ill (1986, aludo al la parolturno "licence to kill", "licenco pri murdo", kiun ekzemple oni atribuis al la romanoj de la fikcia angla spiono James Bond kaj kiu en 1989 iĝos titolo de propra kineja filmo pri la spiono), la unua repa albumo kiu atingis tute supran rangon en la usona muzika ranglisto Billboard 200. Ilia dua albumo, Paul's Boutique (1989), kunmetita preskaŭ tute de provaĵoj, estis komerca fiasko kiu poste ricevis aplaŭdon de muzikaj kritikistoj. Check Your Head (1992) kaj Ill Communication (1994) trovis ĉefan sukceson, sekvitan fare de Hello Nasty (1998), To the 5 Boroughs (2004), The Mix-Up (2007) kaj Hot Sauce Committee Part Two (2011).

La grupo vendis 20 milionojn da muzikdiskoj en Usono kaj havis sep platen-vendantajn albumojn de 1986 ĝis 2004. Ĝi estas la plej vendata repgrupo ekde kiam la usona muzika ranglisto Billboard komencis registri vendojn en 1991. En 2012, ĝi iĝis la tria repgrupo kiu estis enprenita en la Fam-Salono de Rokenrolo en Klevlando, Ohio, Usono. En la sama jaro, Yauch mortis pro kancero kaj la grupo malfondiĝis. La ceteraj membroj publikigis plurajn retrospektivajn verkojn, inkluzive de libroj, dokumentaraj filmoj, kaj karier-kovrantaj muzikdiskaj kompilaĵoj.

Oficiala retejo

[redakti | redakti fonton]