Boŝoj
Boŝoj | |
---|---|
etno | |
Suma populacio | |
11 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La Boŝoj, ankaŭ nomataj Lomoj[1] (armene: Բոշա boŝa; kartvele: ბოშა; ruse: Боша;[2] azere: Poşa) aŭ Armenaj ciganoj (ruse: армянские цыгане; armene : հայ գնչուներ ), estas etno en historia Armenio. Ilia lingvo estas mikslingvo, kombinanta hind-arjajn armenajn strukturojn kaj vortprovizon[3].
Historio
[redakti | redakti fonton]La boŝoj, same kiel la domoj, estas kelkfoje konsiderataj aparta branĉo de la pra-ciganoj, kiuj restis en historia Armenio en la 11-a jarcento, dum la prapatroj de la nuntempaj ciganoj migris pli okcidenten en la 13-a kaj 14-a jarcentoj. La nomoj Dom, Lom kaj Rom probable havas la saman originon. La Lomoj (boŝoj) ankaŭ laŭdire rilatas al la Lambani-popolo aŭ la hindaj romanioj; la boŝa lingvo ankaŭ tre similas al la Lambana lingvo[4].
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Armenio | Kartvelio | Azerbajĝano |
---|---|---|---|
1926 | |||
1939 | |||
1959 | |||
1970 | |||
1979 | |||
1989 |
La ĝustan nombron de ekzistanta boŝa komunumo malfacilas determini, pro la disa kaj ofte plejparte asimilita naturo de la grupo. Taksoj sugestas, ke nur kelkaj miloj da homoj troveblas kaj en Armenio kaj en Kartvelio, dum registara censo raportas nur 50 loĝantojn en la unua.
Distribuo
[redakti | redakti fonton]Koncentriĝoj de boŝoj troveblas en Erevano kaj Gjumri en Armenio. Iuj el la boŝoj en Armenio adoptis la armenan lingvon kaj asimiliĝis kun la pli granda armena loĝantaro. En Kartvelio ili loĝas en urboj kiel Tbiliso, Kutaiso, Aĥalkalako kaj Aĥalciĥo. Ili estas konataj pro tiaj okupoj kiel korbplektado kaj metalfabrikado, kiuj estas oftaj inter loĝataj romaoj. En Turkio ili plejparte loĝas en Artvin, kelkaj familioj en Ardahan kaj Kars kaj adoptis la turkan lingvon kaj asimilis ankoraŭ uzante iujn armenajn vortojn[5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tarihten günümüze Lomlar veya Poşalar.
- ↑ The Gypsies. Alirita 2020-08-21 .
- ↑ Info on Bosha – Armenian Roma (2007-10-28). Arkivita el la originalo je 2007-10-28. Alirita 2018-08-10 .
- ↑ Ardanuç Poşaları (PDF). Alirita 9a de januaro 2018 .
- ↑ POPULATION AND PEOPLE – People – Armenia Travel, History, Archeology & Ecology – TourArmenia – Travel Guide to Armenia. Alirita 9a de januaro 2018 .